Afrikaj samideanoj

1267847_569827623077290_658170417_oIdealismo sen pano ne bone funkcias. Nek en Eŭropo nek en Afriko! Kiu ne certas pri sia ĉiutaga pano – ĉu tiu sentas emon studi Esperanton? Mi dubas. En kelkaj Afrikaj landoj la loka mizero elkreskas el la koruptado de politikistoj kaj oficistoj. Parto de la problemo sed fontas en Eŭropo. Ĉu sufiĉas, ke la statuto de UEA mencias la homrajtojn? Ĉu ni Eŭropaj esperantistoj ne eble havas devon, laŭte plendi kontraŭ la krimojn fare de niaj ŝtatoj? La esperantistaro estis malsukcesa tiam pri la faŝismo – ĉu nun denove?

Ili vivas en Benino: Athanase, François kaj Laïfo Kami. Assumani Shabani estas de Burundo. En Ganao vivas Danielo, en Kenjo Abraham kaj Andreo. De Kongo estas Abwe, Djimy, Grace, Jeremie, Kwaneema kaj Serge. Senegalo estas la hejmo de Ahmadou. De Sud-Afriko venas Shem Kabanza kaj de Tanzanio – Ibrahim. Konatuloj en Facebook, mondvaste komerca TTT-portalo por personaj kontaktoj. Legi plu Afrikaj samideanoj