Afrikaj samideanoj

1267847_569827623077290_658170417_oIdealismo sen pano ne bone funkcias. Nek en Eŭropo nek en Afriko! Kiu ne certas pri sia ĉiutaga pano – ĉu tiu sentas emon studi Esperanton? Mi dubas. En kelkaj Afrikaj landoj la loka mizero elkreskas el la koruptado de politikistoj kaj oficistoj. Parto de la problemo sed fontas en Eŭropo. Ĉu sufiĉas, ke la statuto de UEA mencias la homrajtojn? Ĉu ni Eŭropaj esperantistoj ne eble havas devon, laŭte plendi kontraŭ la krimojn fare de niaj ŝtatoj? La esperantistaro estis malsukcesa tiam pri la faŝismo – ĉu nun denove?

Ili vivas en Benino: Athanase, François kaj Laïfo Kami. Assumani Shabani estas de Burundo. En Ganao vivas Danielo, en Kenjo Abraham kaj Andreo. De Kongo estas Abwe, Djimy, Grace, Jeremie, Kwaneema kaj Serge. Senegalo estas la hejmo de Ahmadou. De Sud-Afriko venas Shem Kabanza kaj de Tanzanio – Ibrahim. Konatuloj en Facebook, mondvaste komerca TTT-portalo por personaj kontaktoj.

Mi fieras pri tiom multaj junaj esperantistoj en Afriko!

Malpli multe mi fieras pri mia profunda ne-scio pri la Nigra Kontinento. Mi bezonas maparon por trovi iliajn landojn, la ĉefurbojn ankaŭ mi ne konas. Preskaŭ nenion mi scias pri ilia ĉiutaga vivo. Kvankam ĝenerale mi ŝatas informojn pri aliaj landoj – inter miaj Esperanto-libroj troviĝis nur unu pri Afriko: la 32-paĝa »De Vilaĝo al Ĉefurbo« de Gbeglo Koffi.

Ĉu mi eble estas – almenaŭ iomete – aroganta koloniisto aŭ eĉ rasisto en la koro? Ĉu mi sentas min kaŝe do pli eminenta, pli grava, pli bona ol iu ajn Afrikano? Mi esperas, ke ne! Mi interesiĝas pri indiĝenaj popoloj en Nord- kaj Sud-Ameriko, pri la sortoj de la Ĉina kaj Vjetnama popoloj, sed ĝis nun mi pretervidis Afrikon. Estas tempo por ŝanĝi tion!

Mi ne intencas demandi nun la Afrikajn samideanojn pri ĉiu malgravaĵo. Malgraŭ mia scivolemo. Per tio mi certe tedus ilin kaj konfesus mian tutan ĝenan ne-scion pri ilia kontinento. Feliĉe ekzistas kelkaj libroj, mendeblaj ĉe UEA, pri Afriko: »Afero de espero« pri la Esperanto-movado en Afriko, »Afrik’ amo«, »Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko«, »Ebono«. Sed mankas bedaŭrinde libro pri la eminenta Nelson Mandela. Ĝis nun.

Do, mi celas atingi almenaŭ pli-malpli bazan scion. Ankaŭ kiel signo kaj pruvo de mia fakta respekto al la Afrikaj samideanoj.

Kelkaj el ili prizorgas orfojn sekve de la inter-civitanaj militoj. Aŭ ili gvidas Esperanto-kursojn. Foje mankas libroj, tabuloj kaj kreto, kajeroj kaj – jes – eĉ krajonoj. Alifoje ankaŭ aliaj aĵoj. Inter alie vortaroj kaj PAG por la Esperanto-kursanoj. La konektoj al TTT estas malrapidaj aŭ nur eble per malgrandaj poŝtelefonoj. Unu el ili petis Sanktan Biblion. Inter ili ekzistas la opinio, ke aparte en Germanujo vivas riĉaj homoj. Kompreneble, ke ili atendas subtenon fare de la riĉaj al la malriĉaj samideanoj. Dolorigas min ĉiufoje, kiam mi devas konfesi miajn tre limigitajn eblojn.

Unu el la Afrikaj konatuloj publikigis en sia profilo fotografaĵon. Apud la bildo li skribis mallongan klarigon. Liaj frazoj ne estis lingve je la plej alta nivelo, sed ne grave. Tamen alia esperantisto el Eŭropo komentis tiun klarigon per »korektado«. Publike! Kial ne per privata mesaĝo? Ĉu por montri, ke li, la Eŭropano, estas pli edukita ol la juna Afrikano? Tiu »korektado« enhavis fine amason da faktaj eraroj. Ĉu kelkaj el ni Blankuloj estas ankoraŭ tiom arogantaj?

Germanujo akceptis ĝenerale sian kulpon pro mondmilito kaj aliaj krimoj fare de la Germana ŝtato. Ankaŭ per partaj kompensoj pri domaĝoj. Belgujo, Britiujo, Francujo, Nederlando, Portugalo – ĉu ankaŭ ili pentis kaj libervole punpagis? Mi ne aŭdis tion. Male, ankoraŭ ili agas kelkloke kiel koloniistoj.

Eŭropaj ŝipoj intense kaptas fiŝojn antaŭ la bordoj de Afriko, per grandegaj, modernaj ŝiparoj. Por la Afrikaj fiŝkaptistoj restas preskaŭ nenio. Pro malsato kaj mizero, kelkaj el ili fariĝis piratoj. Do, pro la Eŭropanoj. Iamaj koloniistaj potencoj flegas kontaktojn al koruptaj registaroj en Afriko kaj savas ties politikistojn, kiuj ekspluatas siajn popolojn. Kontraktoj inter Usono respektive Eŭropaj ŝtatoj kun Afrikaj potenculoj plenigas la poŝojn de la koruptaj Afrikanoj, sed ne de la ordinaraj civitanoj. La mizero en Afriko havas diversajn kaŭzojn kaj multojn patrojn. Kelkaj el ili vivas en Eŭropo … kaj ni konas iliajn nomojn kaj adresojn.

Ke la Eŭropaj Esperanto-asocioj silentas anstataŭ protesti kaj publike plendi – ĉu pro saĝa neŭtraleco aŭ denove pro malbravo?

2 komentoj

  1. Mi ege ŝatas vian artikolon. Vi parolis kiel Afrikano, ni suferegas la koloniado, ni havas ĉion sed ni mankas ĉion. Via kontinento ĉiam mortigas honestajn respondeculojn kiujn agadis por la evoluado de Afriko. Vi ĝis nun pensas ke la piramidojn etis farita de blankulojn, kaj vi estas la plej saĝaj. Afrikon havas ĉion ekde la komenco de la mondo.

    Ŝato

    • Dankon pro viaj afablaj vortoj! Via opinio, ke mi parolus »kiel Afrikano« tre honorigas min kaj tuŝas mian koron. La Blankulo vagis tra la tuta mondo – Afriko, Nord- kaj Sud-Ameriko, Aŭstralio, Azio – kaj rabis la trezorojn sur kaj sub la tero, kreskigis malamon kaj militon inter la popoloj, sklavigis la homojn kaj mortigis la rezistantojn. Kaj la eklezioj de la Blankulo benis tiujn krimojn.

      Kiam Hispanujo kaj Portugalujo redonos la oron rabitan al Sud-Ameriko? Kiam Usono plenumos la kontraktojn kun la indiĝenaj nacioj en Nord-Ameriko? Kiam la Blankulo pentofaros adekvata pro la krimoj en Azio, Aŭstralio kaj Oceanio? Kaj la iamaj koloniaj ŝtatoj Belgujo, Britujo, Francujo, Portugalujo, Hispanujo kaj ankaŭ Germanujo, kiam ili komencos vere respekti la Afrikajn popolojn?

      Sed permesu, ke mi afable atentigas vin, ke ne la tuta responso troviĝas ekster Afriko!

      Mi vidis antaŭ kelkaj tagoj – denove – la filmon »Invictus« (nevenkita) de Clint EASTWOOD pri prezidanto Nelson MANDELA kaj Francois PIENAAR, ĉefo de la Sud-Afrika rugbeo-teamo »Springboks«, kaj la komuna klopodo de ambaŭ fortigi la solidarecon en la Sud-Afrika socio. Mi volonte koncedas, ke mi havis larmojn en miaj okuloj pro kelkaj scenoj, kiam mi vidis la filmon je la unua fojo.

      Laŭ la filmo MANDELA kontraŭstaris la emon de multaj membroj de ANC sin venĝi kaj humiligi la blankulojn. La nigraj korpogardistoj devis akcepti kunlabori kun la blankaj de la antaŭa prezidanto DE-KLERK. Post du jaroj la tuta lando deziris sukceson al la iama simbolo de la rasa apartigo, la teamo »Springboks«.

      Jes, mi admiras la iaman prezidanton Nelson MANDELA, sed mi devas konfesi, ke mi ne scias multe pri li. Kelkfoje mi aŭdas ankaŭ de esperantistoj, ke la politiko de MANDELA detruis la ekonomion de Sud-Afriko. Ĉu tio nur estas malica propagando aŭ tio enhavas iom da vero? Mi vidas Nelson MANDELA en la sama vico kun Mahatmo GANDHI. Ĉu mi eraras?

      Sed vidu liajn posteulojn! Estas hontego! Multe da malamo kreskas el la mezoj de la Afrikaj popoloj … ankaŭ sen »helpo« fare de la Blankulo.

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s