Tre Estimata Sinjoro Pastoro!

ein-mann-betet-in-einer-moscheeMi konas lin jam ekde la lernejo. Hodiaŭ li estas pastoro en malgranda urbo de Brandenburgujo (Germana lando). Ĉar mi sentas multajn demandojn pri la rilato inter Kristanismo kaj Islamo, mi skribis al li ĉi tion leteron.

Tre estimata sinjoro pastoro, kara mia Christian,

mi direktas min post tiom longa tempo al vi por konsilo, por konsilo kaj eble pli longa konversacio: pri Islamo, pri ĝia fondinto Mohamedo kaj precipe pri la rilato de la Germanaj Kristanoj al Islamo.

Vi eble ankoraŭ memoras pri mia intereso pri Jesuo Kristo. Ĉu Li estis la Filo de Dio, mi ne povas prijuĝi. Li estis sendube elstara homo. Unu, kiu starigis mezurojn por esti homo. En Mateo 21.1 – 11 kaj Marko 11.1 – 10 estas priskribita la eniro de la »Princo de la Paco« en Jerusalemon tiel: rajdante sur azeno, flankita per palmobranĉoj. Legi plu Tre Estimata Sinjoro Pastoro!

Kubo estis ĉiam fora revo por mi

camilloLa libro el la plumo de Ludwig RENN pri malgranda Kubano Camilo estis temo en ĉiuj mezgradaj lernejoj de la Germana Demokratia Respubliko: »Camilo – Neordinara Historio el Kubo de Brava Malgranda Knabo kaj de Sia Avo«, Eldonejo por Infanoj, Berlino, 1978.

Ne nur mi amis la bravan knabon; li estis eta heroo de multaj lernantoj en GDR. Ankoraŭ nun mi rememoras, ke laŭ la libro Camilo estis ĝoje surprizita pri la fakto, ke infanoj el la fora GDR donacas kajerojn kaj krajonojn al li kaj liaj amikoj, por ke ili povas pli bone lerni. Legi tion faris min fiera.

Tiam, kiam mi mem estis infano, ĉiu infano en Kubo ricevis senkoste lakton. Eksterordinare en la tuta Latinameriko. Ĝis 1989 la ŝtata aviada kompanio Interflug de GDR ĉiujare transportis 20.000 tunojn da lakto kaj pulvorigita lakto al Kubo. Kiel GDR-ano mi estis fiera pri tiu subteno.

Legi plu Kubo estis ĉiam fora revo por mi