Kubo estis ĉiam revo por mi

camilloLa libro el la plumo de Ludwig RENN (1889 – 1979, Germana aŭtoro) pri la malgranda Kubano Camilo estis temo en ĉiuj mezgradaj lernejoj de Germana Demokratia Respubliko (GDR): »Camilo – Neordinara historio el Kubo de brava malgranda knabo kaj de lia avo«, Eldonejo por Infanoj, Berlino, 1978.

Ne nur mi ŝatis la bravan knabon. Li estis eta heroo de multaj lernantoj en GDR. Mi ankoraŭ rememoras, ke laŭ la libro Camilo estis ĝoje surprizita pro la fakto, ke infanoj el malproksima GDR donacas kajerojn kaj krajonojn al li kaj liaj amikoj, por ke ili povas pli bone lerni. Leginte tion mi estis fiera.

Tiam, kiam mi mem estis lernanto, ĉiu lernanto en Kubo ricevis senkoste lakton. Eksterordinare en la tuta Latin’-Ameriko. Ĝis 1989 la ŝtata aviada kompanio Interflug de GDR ĉiujare transportis 20’000 tunojn da lakto kaj pulvorigita lakto al Kubo. Kiel GDR-ano mi estis fiera pri tiu subtenado fare de mia lando.

Post kiam Sovetunio estis vendinta GDR-on al Federacia Respubliko de Germanujo (FRG), la novaj mastroj de la nun komuna Germanujo, servantoj de Usono malhumana, tuj ĉesigis ĉi tiun helpon. Kiel civitano nun de FRG mi tre hontis pro tio. Kiel ankaŭ ekzemple la fama, Nobel-premiita verkisto Günter GRASS, kiu protestis per longa artikolo en gazeto. Senpotence kaj sensukcese!

Laŭ mia memoro ekkoni Kubon estis granda revo por ordinaraj GDR-anoj. Nur malmultaj civitanoj havis la eblon viziti ĉi tiun insulon. En 1975 la kantisto Andreas HOLM kantetis la ŝlagron (furora pop-kanto) Varadero pri sia amo al juna virino en Kubo. Sufiĉe sukcesa ankaŭ pro la Kariba etoso.

Dum la liberigaj militoj de Angolo kaj Mozambiko kontraŭ la koloniista potenco Portugalo inter 1974 kaj 1975, mi aŭdis multfoje en la lernejo pri la internaciisma helpo fare de la Kuba popolo, do pri la helpo fare de kuracistoj kaj flegistinoj el Kubo. Kvankam la Kuba popolo mem suferis pro la sankcioj fare de Usono, ĝi helpis aliajn viktimojn de la Usona kaj alilanda imperiismo.

Fakte mi sciis nur iomete pri tiu Kariba lando. Malgraŭ tio mi sentis ĉiam profundan simpation al la Kuba popolo kaj lia Komandanto Fidel CASTRO. Kaj malamon kontraŭ la Usona imperiismo. (Ne nur pro Kubo.)

Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis libron pri Kuba Kvinope: »La Terorismo de Usono kontraŭ Kubo« (Monda Asembleo Socia, 2009, ISBN 978-2-928300-10-6). Ege informo-riĉa. Ĝis nun mi ne sciis la eminentan rolon de Kubo koncerne la venkon de la negroj kontraŭ la apartismo en Sud’-Afriko.

»Ni venas ĉi tien, diris li [Nelson MANDELA – ajp], kun la sento havi grandan ŝuldon al la Kuba popolo […] Kiu alia lando povus aserti pli multe da altruismo, ol kiun Kubo aplikis en siaj rilatoj kun Afriko?« (Nelson MANDELA, 26a de Julio 1991, Granma, 27a de Julio 1991, paĝo 3 – en »La Terorismo de Usono kontraŭ Kubo«, paĝo 102)

Ĝis legado de la libro »La Terorismo de Usono kontraŭ Kubo« mi sciis nenion pri tiu rilato inter la Afrika Nacia Kongreso kaj Kubo, pri la subtenado de la batalado por libereco fare de la Kuba popolo. Fakte la Germana gazetaro ne raportas pri Kubo, ĝi propagandas kaj fi-agitas laŭ la interesoj de Usono.

Pri la nuna evoluo, la tiel-nomata malstreĉiĝo inter Kubo kaj Usono, mi ne povas ĝoji sen senti malagrablan nuancon. Mi konjektas Grekan donacon, do Trojan ĉevalon. Estu la Kuba popolo singardema pro la Usona imperiismo! Usono ne volas amikojn, Usono nur volas sklavojn.

2 komentoj

  1. Belegaj vortoj pri Kubo, ni multe fieris kaj dankis la sindoneman helpon de GDR! Multaj kubanoj ankau studis (kaj enamiĝis) tie, eĉ estas belega historio pri elstara kuba esperantisto kiu lernis la lingvon tie dum lia diplomiĝo!
    Kompreneble Kubo siavice klopodis helpi aliajn kiel okazis en Angolo kaj Afriko, estas vortoj kiujn ni ofte memoras, “kiam ni foriris el Afriko ni nur portis niajn mortintojn kaj la amikeco de niaj fratoj” tio en rilato al la granda diferenco de la usona imperio kiu invadas landojn por elsuŝi la naturajn riĉaĵojn 😦

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s