D-ino Angela MERKEL – Mensoganto laŭ kies interesoj?

La evoluiga helpo fare de la ŝtatoj de la Eŭropa Unio subtenas oficiale Afrikon. Sed la ekonomia politiko de la Eŭropa Unio detruas fakte gravajn partojn de la Afrika ekonomio, ekzemple per la Ekonomia Partnereco Akordo.

Advertisements

La evoluiga helpo fare de la ŝtatoj de Eŭropa Unio subtenas oficiale Afrikon. Sed la ekonomia politiko de Eŭropa Unio detruas fakte gravajn partojn de la Afrika ekonomio, ekzemple per Ekonomia Partnereco Akordo.


Merkel in AfrikaDum ŝia vojaĝo tra Afriko, s-ino federacia kanceliero d-ro Angela MERKEL postulis, ke la homoj en Nigra Kontinento konstruadu siajn ŝtatojn anstataŭ veni al Eŭropo. Mi dubas, ke la junaj viroj, kiuj intencas »fuĝi« al Eŭropo, komprenis la vortojn de MERKEL. Ankaŭ, ĉar la averaĝa kvociento de inteligenteco en Afriko estas 71, do nur iom pli alta ol koncerne debilajn homojn. La kaŭzo estas: La plej multaj infanoj kaj eĉ fetoj malsatas. Pro tio iliaj malgrandaj korpoj ne havas la energion por sufiĉe bona evoluigo de la cerbo.

Kial tiom multaj homoj en Afriko ankoraŭ malsatas? Afriko ja estas plena da mineralaj riĉaĵoj.

Inter Eŭropa Unio kaj multaj Afrikaj landoj ekzistas Economic Partnership Agreement (Ekonomia Partnereco Akordo), kiu kaŭzas gravajn problemojn por la Afrikaj ŝtatoj.

  1. Pro la kontrakto, subite mankis enspezojn el dogano por importaĵoj el Eŭropa Unio,
  2. la malfortaj Afrikaj industrioj ne povas konkuri kontraŭ la industrioj de Eŭropa Unio,
  3. la produktoj el la forte subvenciita agrokulturo de Eŭropa Unio elpuŝas la produktojn de la malgrandaj Afrikaj produktantoj.

Ekzemple en Ganao, kie nur 10 % de la vendataj kokoj estas ankoraŭ el Ganaa bredado, 90 % venas – porciumitaj kaj fridigitaj – el Eŭropa Unio. La vestoj el dua mano (jam uzitaj vestoj) el Eŭropa Unio detruas la tekstilan industrion en Ganao. Eŭropa Unio eksportas al Ganao akumulatorojn, kaj junaj viroj malmuntas tiujn. Ili verŝas la acidon el la akumulatoroj … en la grundon. Poste ili elprenas la plumbajn platojn por vendi tiujn. Dum la malmuntado la plumbo venenas la junajn virojn. Fine la plumbaj platoj ree venas en Eŭropon. La problemoj de la malpurigado de la medio kaj la venenitaj junaj viroj restas en Ganao.

Kial Afrikaj politikistoj akceptas tian kontrakton, kiu detruas la ankoraŭ malfortajn Afrikajn industriojn kaj malsanigas partojn de la propra popolo? Kiel agis kaj agas politikistoj de Eŭropa Unio kaj de la membro-statoj de Eŭropa Unio koncerne CETA (angle Comprehensive Economic and Trade Agreement) kaj TTIP (Trans-Atlantika Traktato pri Komerco kaj Investado)? Afrikaj politikistoj ne estas pli bonaj ol la Eŭropaj kolegoj.

Kelkaj Germanaj sendostacioj informas pri la mizero en Afriko pro Eŭropa Unio. Dum elsendoj ĉirkaŭ aŭ post la noktomezo. Sekve nur malmultaj Germanaj civitanoj scias pri tio fonto de novaj »rifuĝontoj« al Eŭropo. Anstataŭ ŝanĝi la ekonomian politikon de Eŭropa Unio, MERKEL faras paroladojn sen paroli pri la vero. Laŭ kies interesoj?

Aŭtoro: Andreas J. PENK

Mi nomiĝas Andreas J. PENK, mi naskiĝis en 1962, kaj mi vivas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo. Mi parolas la Germanan, mian gepatran lingvon kaj Esperanton. En la lernejo mi estis lerninta ankaŭ la Rusan kaj la Anglan lingvojn, ses kaj du jarojn. Sed ĉar mi ne uzis tiujn lingvojn, mi forgesis preskaŭ ĉiujn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Laŭ profesio mi estis unue instruisto de la Germana lingvo, matematiko, loka geografio kaj metio por la unuaj klasoj, poste politikisto, direktoro de asocio por infanoj kaj junuloj kaj fine asistanto de advokatoj. Pro handikapo (gravaj depresioj) mi estas nun senlaborulo kaj ricevas malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi konsilas libervole junulojn kaj junajn civitanojn koncerne sociale-leĝajn aferojn. Mi vivas sole. Mi havas nek edzinon nek gefilojn.

4 pensoj pri “D-ino Angela MERKEL – Mensoganto laŭ kies interesoj?”

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s