Partieca Propagando antaŭ la Ruslanda Ambasadorejo en Berlino

russische_botschaft_in_berlin

Antaŭ la Ruslanda ambasadorejo en Berlino ili volas haltigi la »amas-mortigadon en Aleppo«. Intelektuloj kiel Daniel COHN-BENDIT kaj Peter SCHNEIDER. Ne antaŭ la Saudi-Arabia ambasadorejo aŭ la ambasadorejoj de Kataro aŭ de Usono, antaŭ la reprezentejoj de tiuj landoj, kiuj la Sirian militon pro malaltaj motivoj ekde kvin jarojn per mono, armiloj kaj propagando antaŭen-puŝas kaj stimulas. La Internacian Literaturan Festivalon en Berlino la famaj verkistoj SCHNEIDER kaj COHN-BENDIT kaperis por sia propagando-alvoko. Subtenon ili trovis kaj rapide kaj gaje fare de la ordinaraj amas-komunikiloj.

Per blinda parola stilo – »Por sia revo de nova imperia grandeco, prezidento Putin kovras la urbon Aleppo per terurega milito de bomboj« – la aŭtoroj forigis ĉiajn kaŭzojn de la milito: neniaj Turkaj interesoj de potenco, neniaj instruktoroj de CIA, neniaj avidoj al oleo kaj gaso en Sirio ĝenu la alvokon, kiu servas al la geostrategiaj interesoj de Usono kaj al la unuflanka partieca konduto de la federacia registaro koncerne la Sirio-milito. Nenia vorto pri la kontraŭ-internacijura batalo de la Germana aerarmeo en koalicio sub la gvidado de Usono. Nenia vorto pri la kaŭzoj de la milito. Vortoj formitaj nur el ega Ruso-fobio. Legi plu Partieca Propagando antaŭ la Ruslanda Ambasadorejo en Berlino