Tute-alia Maldekstrulo

10981395_1581964665377255_1023277830046967511_nHieraŭ mi renkontis eksterordinaran tute-alian maldekstrulon. Juna viro nomita Ronaldo, membro de unu el la asocioj kontraŭ faŝistoj, Germane mallonge Antifa. Ankaŭ li partoprenas en manifestacioj, sed anstataŭ kaŝe ataki dekstrulojn kaj partio-oficejojn li subtenas persone virinojn vivantajn solaj kontraŭ ŝtataj instancoj, ludonantoj ktp. Laŭ mia opinio la pli bona maldekstra politiko!

Ronaldo havas propran opinion; li pensas mem. Parte tre alian ol la mia. Kiam mi kontraŭ-diris al li, li trankvile aŭskultis min, pripensis miajn vortojn, kaj li akceptis ne nur unufoje mian starpunkton almenaŭ parte. Fakte lia maniero frapis min.

Post longa tempo mi renkontis junan maldekstrulon, pri tiu mi ne sentis honton aŭ koleron. Mi esperas, ke li reprezentas la estontecon de la maldekstruloj. Legi plu Tute-alia Maldekstrulo

Prizorgu Bonvole Viajn Aferojn mem!

kummert-euch-bitte-selbst-um-euren-dreckIli nomiĝas Dominik, Sebastiano, Andreo, Toni, Amir, Stiven, Kevin, Kristiano ktp. Iam ajn mi renkontis ilin. Iam ajn ili petis mian helpon – monon, lokon por dormi, fakan konsilon. Preskaŭ ĉiuj subite forlasis mian loĝejon … sed antaŭe ili ŝtelis foto-aparaton, kameraon, teko-komputilon, poŝtelefonon Smartphone kaj antaŭ ĉio monon. Tian sperton mi partoprenas kun multaj helpantoj. Mi perdis multfoje almenaŭ la al ili pruntedonitan monon.

La plej multaj el ili estas senhejmuloj, kiel ankaŭ verŝajne pli ol 15.000 aliaj berlinanoj. Ili iras tra la urbo almozpetante aŭ ŝtelas en malgrandaj magazenoj kaj grandaj vendejoj. Ili ne kapablas prizorgi siajn sociale-leĝajn aferojn por ricevi ŝtatan subtenon. Ankaŭ pro la konsumado de drogoj. Preskaŭ ĉiuj el ili staris iam ajn plorante antaŭ mi. Ĉu vi povus turniĝi for de ili? Mi ne povis. Legi plu Prizorgu Bonvole Viajn Aferojn mem!

Kelkaj Demandoj pri la Libro »Stalinismo, Leninismo kaj Marksismo« de Alfredo KOZINGO

stalinismo-leninismo-marksismoLa esperantlingva libreto estas konciza, mallonga eltiro el la 856-paĝa verko »Marxistisches Wörterbuch der Philosophie« (Marksisma Vortaro de Filozofio) de Alfred KOSING. Mi legis ĝin tre atenteme kaj kun vere granda plezuro. Mi ĝuis la laŭ-fakte kritikan priskribon de la tri ismoj el ne-dekstra, ne-kapitalisma vidpunkto. En Germanujo la plimulto de la aŭtoroj nun emas al neobjektiva fi-agitado kontraŭ la socialismo kaj ĝia bazo, la marksismo.

Multa el tio, kion mi trovis en la tri ĉapitroj, konfirmas miajn personajn senton kaj opinion, miajn proprajn spertojn en GDR. Mi elĉerpis el la libreto almenaŭ radieton de espero, ke nova, pli bona socio sur-baze de marksismo eblas. Sed mi dubas, ke la nunaj maldekstruloj estus la ĝustaj portantoj de tiu socio. Kelkaj el ili, aparte la tre maldekstraj, nun batalas kontraŭ faktaj kaj laŭdiraj dekstruloj kun metodoj de la faŝistoj, ekzemple de Sturmabteilung (Sturmsekcio, ofte mallongigita al SA), duon-militista grupo en la Germana nazia partio. Legi plu Kelkaj Demandoj pri la Libro »Stalinismo, Leninismo kaj Marksismo« de Alfredo KOZINGO