Tute-alia Maldekstrulo

10981395_1581964665377255_1023277830046967511_nHieraŭ mi renkontis eksterordinaran tute-alian maldekstrulon. Juna viro nomita Ronaldo, membro de unu el la asocioj kontraŭ faŝistoj, Germane mallonge Antifa. Ankaŭ li partoprenas en manifestacioj, sed anstataŭ kaŝe ataki dekstrulojn kaj partio-oficejojn li subtenas persone virinojn vivantajn solaj kontraŭ ŝtataj instancoj, ludonantoj ktp. Laŭ mia opinio la pli bona maldekstra politiko!

Ronaldo havas propran opinion; li pensas mem. Parte tre alian ol la mia. Kiam mi kontraŭ-diris al li, li trankvile aŭskultis min, pripensis miajn vortojn, kaj li akceptis ne nur unufoje mian starpunkton almenaŭ parte. Fakte lia maniero frapis min.

Post longa tempo mi renkontis junan maldekstrulon, pri tiu mi ne sentis honton aŭ koleron. Mi esperas, ke li reprezentas la estontecon de la maldekstruloj.

Kiam mi estis junulo en GDR, mi estis konvinkata, ke la socialismo havas la potencon solvi la problemojn de la mondo. Kvankam mi estis tre kritikema pri la regantaj komunistoj, mi certe estis maldekstrulo el profunda koro. Tamen mi ne estis membro de la komunisma Socialisma Unuecpartio de Germanujo (SED), sed en la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR.

Mi spertis la por-pacan batalon de mia malgranda GDR kaj la bonan kunlaboron inter homoj, grupoj, asocioj kaj eĉ partioj el la okcidento (FRG) kaj oriento (GDR) por la paco. La komuna malamiko estis la danĝero de tria mondmilito. Verkistoj el okcidento kaj oriento, politikistoj el ambaŭ Germanujoj, membroj de la okcidentaj Verduloj vizitis la estron de la orientaj komunistoj Honecker, renkonto inter la ŝtatestroj de la okcidenta FRG Kohl kaj la orienta GDR Honecker, komuna deklaro de la partioj el okcidento SPD kaj oriento SED … kaj eĉ generaloj de NATO subtenis la por-pacan movadon.

Kelkaj el la hodiaŭaj maldekstruloj preferas batali kontraŭ faktaj kaj pretekstitaj dekstruloj anstataŭ kontraŭ la danĝero de nova milito en Eŭropo. Denove! Jam en la 1930aj jaroj, la komunistoj preferis batali kontraŭ socialdemokratoj, la pretekstitaj socialfaŝistoj, anstataŭ kontraŭ nazioj kaj la danĝero de nova milito. Evidente multaj »maldekstruloj« lernis nenion el la pasinteco. Kaj: la maniero batali kontraŭ dekstruloj kaj dekstraj partioj similas eĉ iom al la maniero de la faŝistoj.

Advertisements

Unu penso pri “Tute-alia Maldekstrulo

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s