René, nomata Packo – 2017-03-26

Rene nomata Packo 4Hodiaŭ mi konatiĝis tute alian René-on. Li malkovris verdireme al mi sian nunan situacion plenan da problemoj kaj malagrablaĵoj. Mi estis ŝoke surprizita pri tio, kion mi devis legi en nia babilado per Facebook.

»Mi estas denove senhejmula, mi trovis aktuale lokon ĉe amikoj, sed mi ne scias ĝis kiam. Kaj laborejon mi ankaŭ baldaŭ perdos. Kaj kontakton al mia familio mi havas bedaŭrinde ankaŭ malmulte nun. Mi komencos denove ĉe nulo, mi devas denove batali supren.«

»Mi estas nun absolute senmona, nur 10 EUR por nutraĵo kaj cigaredoj.«

»Mi estis jam ĉe la ŝtataj instancoj, sed ili ne helpis iel al mi, malgraŭe mi staris tie kaj diris, ke mi havas nenion kaj vivas sur la strato.«

»Ja, mi klopodas montriĝi kvazaŭ forta, malgraŭe mi estas interne rompita. Kion utilas, se oni montras la propran malforton? Kiam la aliaj uloj vidas, ke oni estas malforta, oni fariĝas viktimo, kiun la aliaj mokas. Mi ofte spertis tion jam.«

»Momente mi povas fari nenion koncerne subtenon fare de la ŝtataj instancoj, mia poŝtelefono estas blokata pro ŝuldoj, ĉirkaŭ 250 EUR.«

Estis malagrable legi tion de mia Bavaria heroo. Liaj vortoj ektuŝis amare mian koron.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi estis soninta laŭte, ke mi ne pretas plue malŝpari tempon por helpi aliajn sen adekvata kompenso. Sed mi estis kaj restas ne-konsekvenca ulo. Momente mi konsilas kaj subtenas Maik BEYER, Ronaldon BÜTTNER, Matthias DYBALLA, Miĥaelo de FINTEL, Marvin KRÜGER, Marty NEUMANN, Benjamin PAHLKE, Marcel THALHEIM kaj Marcel WOLF.

Ĉu miaj fortoj sufiĉas, ke mi povas oferti al René helpi ankaŭ al li? Por kia kompenso? Mi havas ja ankaŭ proprajn problemojn. Post mia unua propono al li subteni lin, li sendis al mi kelkajn fotografaĵon de siaj nudaj piedoj. Kaj multaj, ĉarmaj vortoj da danko al mi.

Plej malfrue ekde nun li estis mia heroo; sed mi petas pardonon, ke mi ne prezentas al vi tiujn bildojn.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s