René, nomata Packo – 2017-03-27

Rene nomata Packo 5Dum la nokto mi estis preparinta diversajn leterojn por René.

  • informo al la ŝparkaso en Altötting-Mühlsdorf pro lia nova adreso
  • peto al la ŝparkaso, protekti lian konton kontraŭ eblaj konfiskoj (P-Konto)
  • skribo al la ŝtata instanco Jobcenter subteni lin per monhelpo por senlaboruloj (ALG II)
  • diversaj formularoj koncerne la skribo pri monhelpo por senlaboruloj (ALG II)
  • informo al Jobcenter, ke mi rajtas agi kiel komisiito fare de René

René: »Bonege, ja grandioze, dankon al vi«

Post telefonado kun René mi sciis ankoraŭ iom pli multe pri sia situacio. Li havas grandajn ŝuldojn, kelkajn milojn da eŭroj; leterojn de kredantoj kaj ŝtataj oficejoj estas ankoraŭ ne malfermitaj en liaj ŝrankoj.

Aliaj jam provis helpi kelkfoje al li: sia panjo, sia fratino, amikoj. Sed ili prilaboris liajn aferojn – tiel lia plendo – sen inkludi lin: Patrino kaj fratino traktis lin eĉ kiel stultan infanon.

Mi deklaris, ke mi intencas helpi lin, sed ne anstataŭi lin, por ke li mem iel gvidas siajn aferojn … kun mia helpo el la fono. Mia celo estas, ke li mem ekkonos la eblecojn solvi siajn problemojn. Paŝon post paŝo!

René: »Bone, dankon al vi. Vi certe ne scias, kiom dankema mi estas al vi por ĉio.«

Fine mi proponis al li, ke li venu Berlinon kune kun ĉiuj siaj dokumentoj, leteroj malfermitaj kaj fermitaj kaj eble ankaŭ aliaj aĵoj. Unue mi tralegus ĉion por poste proponi al li eblajn solvojn. Ni petus ĉiujn kredantojn unue je pacienco.

Ĉu mi faris tian proponon eble kun ne-dirita celo? Ĉar mi mem estas iom necerta pri mia motivo, mi petis nian komunan amikon Miĥaelo, ke René povu dormi tie. Antaŭ ĉio, ĉar mi dubas, ke mi povos koncentriĝi sur la laboro, kiam René estas samtempe en mia loĝejo, eble eĉ nudpiede.

Miĥaelo, bonkora homo, akceptis mian peton. Dankon Miĥaelo!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s