»De Germana tereno neniam denove milito eliru!«

Berlin - Stadt des Friedens_002En Junio 1988, 1.034 gastoj el 113 landoj kunvenis en Palaco de la Respubliko en Berlino, ĉefurbo de la socialisma Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ili estis akceptintaj inviton fare de Erich HONECKER, prezidanto de la ŝtatkonsilantaro de GDR, al Internacia Renkontiĝo por Zonoj sen Nukleaj Armiloj.

651 parolantoj kaptis la okazojn en du plenkunsidoj, naŭ kunsidoj de komisionoj kaj kromaj diskutadoj klariĝi koncerne la ĉefan demandon de la tempo.

HONECKER diris je la komenco de la kunveno en Berlino:

»Postulas bonan volon, konfidon al la forto kaj racio de la popoloj, kiesa unua homrajto estas la paco. […] Diferencaj politikaj kaj ideologiaj starpunktoj ne rajtas obstakli, ke ni ekkonas kunajn interesojn kaj praktikas kulturon de laŭ-fakte politika dialogo, kiu inkluzivas interbatali eĉ antagonismojn en maniero, kiu servas al kunlaborado kaj neniun malutilas.«

La civitanoj de GDR sentis ĉe la divido-linio inter NATO kaj Varsovia Traktaĵo aparte klare la kreskantan danĝeron por la paco. En Mezo-Eŭropo troviĝis pli multe da armiloj, ol ie en la mondo. Ebla milito minacis ne nur la fruktojn de la laborado de la civitanoj, sed eĉ la vivon ĝenerale. Pli ol 13 milionoj civitanoj – pli ol 96 procentoj el ĉiuj GDR-anoj pli-aĝaj ol 14 jaroj – subskribis inter Oktobro kaj Novembro 1979 Willenserklärung (deklaron de la volo).

»Ni ne rekonstruis nian landon el ruinoj, por ke ankoraŭ denove ĉio dronos en ruinoj […] Ni postulas: Neniajn novajn raketojn atomajn en Okcidento-Eŭropo – sed paŝoj al malarmado.«

GDR faris ĉion por protekti la rezultojn de la malstreĉiĝo inter oriento kaj okcidento kaj por daŭrigi la dialogon de ŝtatoj kaj politikoj kun diferencaj politikaj starpunktoj. La prezidanto de la ŝtatkonsilantaro HONECKER vizitis en 1980 Aŭstrujon, en 1981 Japanujon kaj Meksikon kaj en 1982 Sirion, Kipron kaj Kuvajton. »Ni estas ne por la rompo, sed por la daŭrigo de la dialogo inter oriento kaj okcidento, sudo kaj nordo« li emfazis en Majo 1980.

En Decembro 1981, HONECKER kunvenis kun la kanceliero de la kapitalisma Federacia Respubliko de Germanujo (FRG) Helmut SCHMIDT ĉe la lago Werbelinsee ĉe Berlino. Dum detalaj interparoladoj, ambaŭ ŝtatistoj certigis, ke de Germana tereno neniam denove milito eliru. Pro la kreskanta danĝero estis ja sen-grave, kiel profundaj estis kaj ankaŭ estos la politikaj antagonismoj kaj malsamecoj de la opinioj. Grave estas nur la ekzistado de la Eŭropa kontinento. Grave estas, ĉu la partneroj pretas trovi kaj subteni alternativojn al konfrontado.

La komunista partio de GDR (SED) serĉis ankaŭ dialogon kun la socialdemokratia partio de FRG (SPD). Sur-baze de tiu dialogo, Akademio de la Sociaj Sciencoj de la komunista partio SED kaj la komisio pri la bazaj valoroj de la socialdemokratia SPD publikigis en Aŭgusto 1987 komunan tekston: La Konflikto de la Ideologioj kaj la Komuna Sekureco.

GDR ankaŭ subtenis proponojn fare ekzemple de la Sveda ĉefministro Olof PALME. Ĝi pretis kune kun Ĉeĥoslovakujo starigi zonon sen nukleaj armiloj kaj reduktitaj armeoj sur iliaj tutaj terenoj. En Februaro 1987 Ĉeĥoslovakujo kaj GDR proponis al FRG intertrakti pri tia koridoro sur la terenoj de ĉiuj tri landoj … Sen sukceso, bedaŭrinde!


(fonto: Joachim HEISE, Jürgen HOFMAN: Fragen an die Geschichte der DDR (Demandoj al la historio de GDR), eldonejo Verlag Junge Welt Berlin, 1986, paĝoj 204 kaj sekvantaj)

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s