Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)

Subtenu ni la bataladon kontraŭ la parte fia diskriminacio de samseksuloj mondvaste per honestaj rimedoj!

Advertisements

la eksplodoMi estis demandinta kelkajn konatulojn kaj ankaŭ kelkajn ankoraŭ ne-konatajn uzantojn de la retejo (de samseksemuloj) Planet Romeo:

»Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ cent samseksemulojn en Ĉeĉenujo. La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj. Ĉu vi povas helpi al mi ekkoni la veron?«

Mi demandis pro la alvoko de s-ano Manuel CAMPAGNA, Kanado, subskribi peticion de la organizaĵo Amnestio Internacia: »Ĉeĉenujo – ĉesu forkapti kaj mortigi gejajn virojn«. Al mia komento, ke mi pridubas la pretendon, li respondis, ke li havus tri fidindajn fontojn: (1) la gazetojn The New York Times kaj (2) Daily Mail kaj (3) la organizaĵon Amnestio Internacia. Continue reading “Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)”

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)

Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasa arestado kaj torturado kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

May Day in RussiaGermanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj (2017-04-17).

Kio estas la vero?

Nun ankaŭ Amnesty International (Amnestio Internacia) publikigis peticion, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Ĉeĉenujo kaj Ruslando esploru la aferon. Continue reading “Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)”

Adiaŭ Facebook!

Mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj, Facebook. Mi devas fari tion!

60775355_1441735542-768x432Verŝajne mi baldaŭ bedaŭros la mankon de la ĉiutaga vizito en la retejo Facebook, la mankon de la novaĵoj el la tuta mondo sur mia profilo-paĝo, de la artikoloj publikigitaj fare de tiel-nomataj amikoj kaj de la parte amuzaj parte erotikaj bildoj de iuj ajn sendinto. Sed mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj.

Mi devas fari tion!

La Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas jene:

»Ĉiu havas la rajton sian opinion per vorto, skribado kaj bildo libere esprimi kaj disvastigi kaj el ĝenerale alireblaj fontoj sen-obstakle informi sin. La liberecoj de la gazetaro kaj de la raportaĵo fare de radiofonio kaj filmo estas garantiataj. Cenzuro ne okazas.« (artikolo 5 alineo 1; propra tradukado) Continue reading “Adiaŭ Facebook!”

Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio

Grupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio

Mi trovis ĉi tiun artikolon en la retejo de Andrej HUNKO, membro de la Germana partio La Maldekstruloj (germane Die Linken) kaj de la Germana Federacia Parlamento (germane Deutscher Bundestag).


hqdefaultGrupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono (Veteran Intelligence Professionals for Sanity – VIPS) pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio kaj la Usonan version pri la okazaĵo kun veneno-gaso en Idlib (Sirio). En ilia memorando […] ili petas insiste prezidanton TRUMP, Continue reading “Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio”

René, nomata Packo – 2017-04-09

Berlino ofertas do pli ol nur unu bonan eblecon al René … Bonvenon en Berlino, René!

17619617_1346230892104064_1384456415_n editJe la 31a de Marto 2017 René alvenis en Berlino kun pakaĵujo de sia aŭtomobilo plena da dokumentoj: aktujoj, malfermitaj kaj fermitaj leteroj. Li vizitis unue min en la kvartalo Neu Hohenschönhausen, estis nia unua renkonto.

Ni estis interkonsentinta, ke li unue enmanigas al mi siajn aĵojn kaj poste kelkajn tagojn ĝuas la vivon en Berlino … ĝis mi bezonos lian subtenon. Sed antaŭ ol mi havis liajn dokumentojn, nia komuna amiko Miĥaelo protestis per WhatsApp: Kial vi venis ne unue al mi? René decidis Miĥaelon venigi al mi … Malbona ideo! Eĉ post horoj (re-)venis nek René nek Miĥaelo.

Miĥaelo estis unu el tiuj, kiuj plendas pri la emo de René »forgesi« la gravajn aferojn en lia vivo kaj fari prefere tion, kion plaĉas al li. Ĝuste tiu Miĥaelo proponis al René anstataŭ reveturi al mi pro la dokumentoj viziti ulojn por gaja kradrostado. Ĉu koncerna informa al vi? Ne! – Verŝajne pro tro multe da alkoholaĵo Miĥaelo suferis akcidenton: li estis faliginta kaj rompiĝis sian ŝultron. René akompanis Miĥaelon en malsanulejon, la operacio estis je la sekvanta lundo. Continue reading “René, nomata Packo – 2017-04-09”

Mi petas je azilo en la vicoj de SAT

Mi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona solvo konstrui pli bonan mondon. Sed jaro post jaro mi ekkonis pli bone multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokratische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda pri la reala vivo ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado. Continue reading “Mi petas je azilo en la vicoj de SAT”

Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

Sendube, La Maldekstruloj havas interesajn ideojn. Sendube, la antaŭuloj de la nuna urba registaro postlasis multajn problemojn; sed unu el la antaŭuloj estis la nuna koalicio-partnero sociala-demokrata.

Die Linke BerlinJe la 19a de Marto 2017 mi postulis deklaron de la Berlina Maldekstra (germane Die Linke, partio) pri la fakto, ke la Reganta Urbestro, s-ro Michael MÜLLER, estis partopreninta manifestacion planitan kaj organizitan fare de antisemitoj respektive islama asocio sub la observado de sekreta servo.

Je la fino de miaj akuzantaj linioj mi postulis krome, ke La Maldekstra zorgu pri la senhejmuloj en Berlino pli multe ol decidi malfermi necesejojn por tria sekso (inter viro kaj virino) en ĉiuj ŝtataj instancoj.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Saluton, ni zorgas nature ankaŭ pri senhejmuloj kaj pligrandigis ekzemple la helpon pro malvarmo. Krome s-ino Senatano de Socialaj Aferoj, Elke BREITENBACH, planas nove aranĝi la helpon por senhejmuloj.«

… sed pri la ebla emo de la Reganta Urbestro al antisemitismo: eĉ ne unu vorto. Continue reading “Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino”