Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

Die Linke BerlinJe la 19a de Marto 2017 mi postulis deklaron de la Berlina Maldekstra (germane Die Linke, partio) pri la fakto, ke la Reganta Urbestro, s-ro Michael MÜLLER, estis partopreninta manifestacion planitan kaj organizitan fare de antisemitoj respektive islama asocio sub la observado de sekreta servo.

Je la fino de miaj akuzantaj linioj mi postulis krome, ke La Maldekstra zorgu pri la senhejmuloj en Berlino pli multe ol decidi malfermi necesejojn por tria sekso (inter viro kaj virino) en ĉiuj ŝtataj instancoj.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Saluton, ni zorgas nature ankaŭ pri senhejmuloj kaj pligrandigis ekzemple la helpon pro malvarmo. Krome s-ino Senatano de Socialaj Aferoj, Elke BREITENBACH, planas nove aranĝi la helpon por senhejmuloj.«

… sed pri la ebla emo de la Reganta Urbestro al antisemitismo: eĉ ne unu vorto.

Je la 5a de Aprilo 2017 mi proponis ŝanĝi la nomon de La Maldekstra al La Oportunista. La registaro de Berlino, subtenata ankaŭ de La Maldekstra, estis decidinta ne honori la viktimojn de la atenco de Peterburgo kiel la viktimojn de Belgujo, Britujo, Francujo, Israelo, Turkujo kaj Usono. Mi pri-plendis ĉe La Maldekstra pri la preteco perfidi ĉian maldekstran politikon por la rajto iom kun-regi. Mi atentigis, ke en 1918/ 1919 ankaŭ la sociala-demokratoj perfidis siajn idealojn kaj eĉ kunlaboris kun la malamikoj de la laboristoj. Por la propra potenco.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Saluton, ni ne debatas pri la sorto de senhejmuloj, sed ni faras ion.«

La gazeto La Tago-Spegulo (germane Der Tagesspiegel) informis, ke en Berlino vivas inter 2.500 kaj 15.000 senhejmuloj. Nur 100 dormlokoj por ĉiuj ne sufiĉas! La senkosta ebleco por senhejmuloj lavi kaj duŝi sin ankoraŭ mankas ĉe la Zoologia Stacidomo.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Krome ni kaŭzis, ke la prezo por la monataj biletoj de inter-urba trafiko (germane Monatskarte S) ekde Julio malaltiĝas, ke la luprezoj de urbaj loĝejoj ne eksplodas, instruistoj kaj edukistoj ricevas ekde Februaro pli multe da salajro, la altlernejoj estos pli bone subtenataj, la gimnastik-haloj estos ĝis Pasko liberaj [de rifuĝintoj] kaj ankaŭ pli multe – tio estas maldekstra politiko laŭ nia opinio.«

Gratulon, se la prezo por monataj biletoj (germane Monatskarte S) estos nur 25 EUR, kiel la Konstitucia Kortumo postulas!

Bone por la instruistoj, ke ili ricevas pli multe da salajro. Instruistoj, kiuj nur manifestacias por pli multe da salajro en la propra monujo, sed ne por pli bona edukado, pli bonaj lernejoj, pli bonaj ekipaĵoj de la lernejoj.

Liberigi la gimnastik-halojn de la rifuĝintoj estas nur la unua paŝo, poste oni devas rekonstrui ilin.

La Maldekstra pretas prisilenti la emon de siaj koalicio-partneroj al militoj kaj faŝistoj ekzemple en Ukrajno. Kial? Ĉu pro la ebleco kun-regi? Sekve ili perfidas la batalon por la paco. Bedaŭrinde!

Krome: Berlino denoncas (malluas) kontrakton pri oficejo kun asocio por senhejmuloj.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Unu el la centraj divenoj estos konservi la socialan kaj sanecan infrastrukturon. […] Ni preparas kune kun s-ino Senatano de Edukado Sandra SCHEERES koncepton trans diversaj sekcioj pri la batalo kontraŭ la malriĉeco (de infanoj). Multajn aferojn oni devas solvi en federacia kadro, tial ni bezonas urĝe ŝanĝon de la politiko tie. Ne, bedaŭrinde, la biletoj estos pli multekostaj, la kompromiso estas 27 EUR. Tamen pli bone ol nun. Sekvonte ni revizios ĉiujn prezojn de la inter-urba trafiko. […]«

Mi deziras al vi kaj Berlino multan sukceson!

Respondo de La Maldeskstra, Berlino:

»Dankon!«


Sendube, La Maldekstra havas interesajn ideojn. Sendube, la antaŭuloj de la nuna urba registaro postlasis multajn problemojn; sed unu el la antaŭuloj estis la nuna koalicio-partnero sociala-demokrata.

Kelkajn temojn La Maldekstra ne pretis tuŝi:

  • La decidon ne honori la viktimojn de Peterburgo kiel la viktimojn de aliaj urboj.
  • La emon de la koalicio-partneroj de La Maldekstra al kontraŭ-leĝaj militoj kaj faŝistoj en aliaj landoj.
  • La denoncadon/ malluon de kontrakto fare de la urbo Berlino kun libervola asocio por senhejmuloj.
  • La eblan emon de Michael MÜLLER, Reganta Urbestro, al antisemitismo.
Advertisements

2 pensoj pri “Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

  1. Estimata, mi tralegis vian komentarion pri la berlinaj maldekstruloj, kaj sincere mi diras al vi, ke estas sufiĉe nefacile kompreni al vi kaj digestigi viajn acertojn. Ĝenerale vi ne bone klarigas al kiuj vi kvalifikas kun la termino “maldekstruloj”. Komprenu ke “maldekstrulo” estas vorto kun tre larĝa spektro. Aliflanke mi interesiĝus pri la realaj problemoj de la ĉiutaga vivo en Berlino, kompreneble laŭ via vidpunkto, kiun mi kozideras bonintencan. Salutojn el Tenerife – Kanarioj (Hispanujo)-

    Ŝato

    1. Estimata samideano,

      pro via komentario mi tralegis denove mian artikolon. Damne, mi skribis fakte je la komenco neklare »Berlinaj maldekstruloj« anstataŭ »Berlina Maldekstra«, do koncerne la partion »La Maldekstra«. Mi petas pardonon! Ankaŭ poste mi uzis la esprimon »La Maldekstruloj« anstataŭ ĝuste »La Maldekstra« (partio).

      Mi protestis tiam rekte al La Maldekstra (partio) per Facebook. Mi ne volis en la artikolo tuŝi la konduton de la maldekstruloj en Berlino ĝenerale. Tiu estas alia, pli vasta afero. Iom pri tio ĉi tie:

      https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2017/05/29/cu-honesta-kaj-sincera-au-ne/

      Fakte mi ne pretas akcepti, ke la reprezentantoj de La Maldekstra (partio) ne komencis tuj(!) labori sur-baze de jam pretaj konceptoj. Ili estas jam multajn jarojn en la Berlina parlamento, estis kelkan tempon eĉ ankaŭ en la registaro. Sed oni komencas nun priparoli la diversajn problemojn, ekzemple pri la infanoj, kiuj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi, pri senhejmuloj ktp. Oni komencas!

      Sed planoj altigi la salajron de la asistantoj de la parlamentanoj kaj frakcioj estis pretaj. Kaj pri la necesejoj por hermafroditoj oni faris urĝan(!) decidon. Laŭ mia freneze sed ne maldekstre!

      La Maldekstra (partio) en Berlino akceptis ekzemple ankaŭ la ofendadon de la viktimoj en Peterburgo. Vidu bonvole ĉi tie.

      https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2017/04/05/mi-kiel-berlin-ano-sentas-honton-pro-vi/

      Mi esperas, ke vi povas kompreni min nun iom pli bone! Mi salutas al Kanarioj, kaj mi dankas pro viaj vortoj!

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s