Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!

Letero al la estraroj de

  • Bündnis’90/ Die Grünen, Berlino (verduloj)
  • Die Linke, Berlino (maldekstruloj)
  • SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands, Berlino (social’-demokratoj)

Gesinjoroj,

mi Berlin-ano sentas honton, honton kaj teruron pro via hontega kaj sen-respekta konduto kontraŭ la viktimoj de la atenco en Peterburgo en Ruslando, en ties sekvo devis ĝis nun morti 14 homoj.

Estas malgajiga praktikado nun, ke Brandenburga Pordego (germane Brandenburger Tor) en la mezo de nia urbo nokte brilas en la koloroj de tiu lando, en kiu okazis la plej aktuala terura atenco, por respekti la viktimojn. La registaro de Berlino, kiun vi kune portas, diras nun, ke tio ne okazos koncerne la viktimojn de Peterburgo: ĉar Peterburgo ne estas ĝemela urbo al Berlino. Sed ankaŭ la urboj Nizza, Jerusalemo kaj Orlando ne estas ĝemelaj urboj al Berlino kaj tamen Brandenburga Pordego brilis nokte en la koncernaj koloroj.

Ĉu viaj animoj estas tiel koroditaj pro la malamo kontraŭ Ruslando laŭ la deziro de NATO?

Ne gravas, ĉu ĝemela urbo jes aŭ ne – Berlino estas ankoraŭ morala ŝuldanto al la Rusa popolo kaj la enloĝantoj de Peterburgo/ Leningrado. Ĉi tie, en Berlino, oni decidis ekstermi la Sovetiajn popolojn, de Berlino Germanaj tankoj atakis Leningradon, kaj pro la sieĝo de Leningrado fare de la faŝisma Germana armeo preskaŭ duono de la urbanoj mortis pro malsato. Tamen Sovetunio subtenis ĉiam denove la deziron de la Germana popolo refondi komunan ŝtaton, lastfoje en 1990, ĝi retiris sian armeon de la Germana tereno, kaj poste Ruslando proponis kunlaboradon kun Germanio. Ĉu via malamo, via malestimo, via sen-respekteco estas la danko por tio?

La ĉefo de la Berlina registaro, s-ro MÜLLER, estis partopreninto de manifestacio organizita fare de antisemitoj kaj asocio sub kontrolo de Germana sekreta servo. Centra Konsilaro de la Judoj en Germanio petegis lin ne partopreni – sen sukceso. Mi pensis, ke tiu estus eble la pinto de hontegoj fare de la politiko en Berlino. Sed mi eraris! Via nuna konduto estas eĉ pli abomeninda ol la emo al antisemitismo de s-ro MÜLLER. Fi!

Saluton!

Andreo. J. PENK


Ich schäme mich als Berliner (Mi kiel Berlin-ano sentas honton)

La leteroj per telefaksilo iris je la 4a de Aprilo inter 23.40 kaj 23.46 horoj al Verduloj en Berlino, La Maldekstruloj en Berlino kaj Social’-Demokratoj en Berlino.

Advertisements

Unu penso pri “Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s