Mi petas je azilo en la vicoj de SAT

Mi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

Advertisements

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona solvo konstrui pli bonan mondon. Sed jaro post jaro mi ekkonis pli bone multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokratische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda pri la reala vivo ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado.

Multaj homoj – el okcidento kaj oriento – ŝatas nun ĵeti koton sur ĉiun, kiu estis bona kaj bela en GDR. Eĉ iamaj »komunistoj«. Mi ne pretas subteni tion. Intertempe mi pridubas, ke la koncepto de maldekstro kaj dekstro povas priskribi la mondon. Mi esperas, ke mi estas humanisto kaj homarano. Fakte miaj nunaj konvinkiĝoj estas ĉerpitaj el diversaj fontoj. Nur militon kaj perforton mi malkonsentas sen ia ajn restrikto.

Post la aneksado de GDR fare de FRG mi kaptis la okazaĵon kaj fariĝis membro de UEA. Mi estis fiera pri tio. Sed la kontraŭ-samseksemaj atakoj fare de membroj de la TEJO-estraro kontraŭ CO, la subteno pri tio fare de la tiama prezidanto Keppel ENDERBY, la kvereloj inter Renato CORSETTI kaj la teamo de CO fremdigis min for de UEA. Mi ĉesis mian membrecon. Nur post reveno de la de mi alte estimata Osmo BULLER al la posteno de la direktoro kaj persona invito el sia mano mi denove membriĝis en UEA.

La estraro sub Mark FETTES havis multajn planojn, laŭ mia opinio plejparte blufaj. Ili regas sen vere respekti la membraron. La laborplanoj estas grandiozaj, sed la realaj rezultoj magraj. La delegita reto ne vere funkcias: al demandoj ne venas reagoj. Plendoj pri tio al la prezidanto kaj ĝenerala direktoro estis responditaj – tiel miaj spertoj – per la riproĉo, ke mi ne ĝuste uzis la delegitan reton. La prezidanto emas malatenti la propran statuton, ankaŭ koncerne la lingvon Esperanton. Antaŭ la ŝanĝo de la statuto ne okazis vasta disputo pri tio en la membraro. Kaj la subteno de FETTES por la sendependiĝo de tute nematura TEJO estas ege freneza. Mia opinio pri demokratia asocio ne kongruas kun la stato de la nuna UEA.

Krome la emo senkritike akcepti la opinion de NATO koncerne Ruslandon kaj Krimeon indignigas min. Mi konjektas kreskantan novan Malvarman Militon en la vicoj de la UEA-estraro. Sed ne tia, kiel sub Ivo LAPENNA, kiun tamen mi tre altestimas, sed kaŝa, malsincera, malica, insida. La estraro de UEA fiaskas ne je la unua fojo, sed bedaŭrinde denove. Verŝajne Hector HODLER turniĝas en sia ĉerko.


Samideano José Antonio VERGARA atentigis min afable al kelkaj »mistajpoj«. Verdire, ili estis lingvaj eraroj, Dankon pro lia subteno!

Aŭtoro: Andreas J. PENK

Mi nomiĝas Andreas J. PENK, mi naskiĝis en 1962, kaj mi vivas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo. Mi parolas la Germanan, mian gepatran lingvon kaj Esperanton. En la lernejo mi estis lerninta ankaŭ la Rusan kaj la Anglan lingvojn, ses kaj du jarojn. Sed ĉar mi ne uzis tiujn lingvojn, mi forgesis preskaŭ ĉiujn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Laŭ profesio mi estis unue instruisto de la Germana lingvo, matematiko, loka geografio kaj metio por la unuaj klasoj, poste politikisto, direktoro de asocio por infanoj kaj junuloj kaj fine asistanto de advokatoj. Pro handikapo (gravaj depresioj) mi estas nun senlaborulo kaj ricevas malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi konsilas libervole junulojn kaj junajn civitanojn koncerne sociale-leĝajn aferojn. Mi vivas sole. Mi havas nek edzinon nek gefilojn.

2 pensoj pri “Mi petas je azilo en la vicoj de SAT”

  1. Kara Andreas, mi tralegis viajn kialojn por nememrbriĝo en UEA. Kvankam vi larĝtrajte pravas kaj mi samopinias pri multo, mi tamen pensas, ke indas resti en UEA kaj helpi ŝanĝi ĝin. Se homoj kun pensokapablo kiel vi forestas, la sitaucio estas ankoraŭ pli malfacila. Amike, Renato

    Ŝato

  2. Elmane de O. Buller mi tralegis vian pripenson je UEA kaj ĉiamaj interrilataj problemoj. MI ne scias kial, sed mi ĉiam deziris preterpasi tiujn detalojn kaj fari kion, laŭ mia opinio kaj sento, mi konsideras pozitivan por Esperanto kaj ĝia interna ideo de frateco kaj socia justeco internacie. La ĉirkaŭaĵo, ni diru oficiala, de UEA kaj CO enhavas tion, kion ni povas rekoni kiel la politikan kupolon de Esperantujo, mi pensas, estas aparte.

    Liked by 1 persono

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s