Adiaŭ Facebook!

60775355_1441735542-768x432Verŝajne mi baldaŭ bedaŭros la mankon de la ĉiutaga vizito en la retejo Facebook, la mankon de la novaĵoj el la tuta mondo sur mia profilo-paĝo, de la artikoloj publikigitaj fare de tiel-nomataj amikoj kaj de la parte amuzaj parte erotikaj bildoj de iuj ajn sendinto. Sed mi provos forlasi – paŝon post paŝo – tiun komercan portalon por kontaktoj.

Mi devas fari tion!

La Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas jene:

»Ĉiu havas la rajton sian opinion per vorto, skribado kaj bildo libere esprimi kaj disvastigi kaj el ĝenerale alireblaj fontoj sen-obstakle informi sin. La liberecoj de la gazetaro kaj de la raportaĵo fare de radiofonio kaj filmo estas garantiataj. Cenzuro ne okazas.« (artikolo 5 alineo 1; propra tradukado)

La regantaj politikistoj en Germanujo – antaŭ ĉiu la federacia ministro de justico Heiko Josef MAAS – postulis, premigis kaj fine ĉantaĝis la grandajn komercajn portalojn por kontaktoj, do ankaŭ Facebook, ke ili aranĝu proprajn cenzurejojn. Se ili ne dum 24 horoj ne-igas »malicajn« tekstojn, la respondeculo devas pagi 5 milionojn da Eŭroj kaj la entrepreno 15 milionojn da Eŭroj. La entreprenoj plenumu do taskojn de kortumoj.

La Baza Leĝo malpermesas nur cenzuron fare de la ŝtato. La cenzurejo por Germanujo de Facebook havis 600 homojn jam en aŭtuno de 2015. Onidire ili kontrolas tekstojn en la Angla, Araba, Franca, Germana, Itala kaj Turka lingvoj. Eĉ »rifuĝintoj« el Sirio laboras en la cenzurejo. Dum 8 horoj ĉiu el ili devas kontroli 2.000 tekstojn, sekve ili havas nur 15 sekundojn por decidi, ĉu la teksto estas »malica« aŭ akceptebla.

Dum la pasintaj tagoj okazis orgio da por-tempa barado kaj tuta ne-igo de profiloj.

Je la 20a de Decembro 1934 la faŝisma registaro de Germanujo decidis la Perfidecon-leĝon (germane Heimtückegesetz), la Leĝon kontraŭ perfidecaj atakoj kontraŭ ŝtato kaj partio kaj por protekti la partian uniformon (germane Gesetz gegen heimtückische Angriffe auf Staat und Partei und zum Schutz der Parteiuniformen). La leĝo limigis la rajton je libereco de opiniesprimo kaj kriminaligis kritikantojn de la faŝismo kaj iliajn opiniesprimojn.

Facebook blokis por-tempe la profilon de la ĉefurbestro de Tübingen, Boris PALMER (verdulo), verŝajne pro la vorto Mohrenkopf (negro-kapo) por dolĉa bakaĵo. Boris PALMER mem rifuzas tiun esprimon, sed ne gravas por Facebook: li uzis ĝin, tio sufiĉis bloki lian profilon.

Mi mem vidis filmeton en Facebook de iu Kanake (kanako), tiel lia nomo. Kelkaj Germanoj uzas la esprimon kanako kiel insultan vorton kontraŭ ekzemple Turkoj. Ĉi tiu Kanake (lia nomo) insultis kaj fi-agitadis kontraŭ samseksemulojn. En komento mi demandis, kial Facebook akceptas, ke tiu Kanake (lia nomo) rajtas tiel furiozi kontraŭ samseksemulojn: Ĉu fi-agitado kontraŭ gejoj estas en ordo, kiam Kanake faras tion?Facebook blokis mian profilon 24 horojn.

Imad KARIM estas ĵurnalisto kaj reĝisoro el Libano, kiu vivas en Germanujo ekde 1977. Li raportis multajn jarojn el Libano por diversaj Germanaj elsendoj. Li estas kritikanto de la (politika) Islamo kaj de la emo de Germanaj politikistoj ignori la danĝeron pro Islamo. Je la 13a de Aprilo 2017 Facebook tute ne-igis la profilon de Imad KARIM. Nur hodiaŭ, post ŝtormo de indigno fare de ankaŭ Germanaj eminentuloj Facebook reprenis la ne-igon. Imad KARIM havis vastan subtenon. Kion faras uloj, kiuj estas ne tiel eminentaj?

Plej malfrue ekde la informoj de Edward SNOWDEN, heroa batalanto por la homrajtoj, ni scias, ke Facebook kolektas informaĵojn pri ĉiuj siaj uzantoj. Bonega fonto por la Usonaj sekretaj servoj kaj tiuj de aliaj »liberecaj« ŝtatoj. Pli timiga ol skribite en la libro »1984« de la Angla verkisto George ORWELL. Sed mi akceptis tion fakton. Mi decidiĝis por miaj opinio kaj vortoj. Sed mi rimarkis nun, ke mi pli longe pripensas komentojn aŭ artikolojn en Facebook. Ne por trovi la plej trafan esprimon, sed pro la danĝero de denova blokado fare de Facebook.

Mi timas propran cenzuron en mia cerbo.

Advertisements

Penso pri “Adiaŭ Facebook!”

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s