Vero aŭ fi-agitado … samseksemuloj en Ĉeĉenujo

May Day in RussiaGermanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj de almenaŭ 100 samseksemuloj en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel »faŝisma«, »Hitler« kaj »Konzentrationslager« (koncentrejo).

La Rusia sendostacio RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj deklaras, ke oni mensogus (2017-04-17).

Kio estas la vero?

Nun ankaŭ Amnesty International (Amnestio Internacia) publikigis peticion, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Ĉeĉenujo kaj Ruslando esploru la aferon.

  • BILD (Bildo, gazeto ĝenerale fi-agitanta kontraŭ Ruslando): »La aŭtonoma respubliko Ĉeĉenujo, sub gvidado de la ŝtatestro Ramsan Kadyrow, torturas kaj mortbatas samseksemulojn« (2017-04-12)
  • DER SPIEGEL (La Spegulo, politika ĵurnalo iam maldekstra-liberala): »Pli ol 100 arestadoj, torturado, almenaŭ tri mortigitoj« (2017-04-14)
  • DIE WELT (La Mondo, konservativa): »Ĉeĉenujo ĉasas samseksemulojn, deportas ilin en sekretan malliberejon kaj torturas ilin« (2017-04-06)
  • DIE TAGESSCHAU (La Taga Raporto, plej grava novaĵelsendo): »La por-sekurecaj instancoj de Ĉeĉenujo evidente avancas brutale kontraŭ samseksemulojn. Kadre de policaj kontroloj estis laŭdire arestitaj pli ol 100 samseksemulojn, almenaŭ tri mortis« (2017-04-03)
  • SÜDDEUTSCHE ZEITUNG (Sud-Germana Gazeto, liberala): »Ĉeĉenujo – cent viroj deportitaj pro samseksemo« (2017-04-02)
  • QUEER.DE (Samseksema retejo): »Ĉeĉenujo – atestantoj kaj aktivuloj plendas pri ‘senekzempla’ persekutado de samseksemaj viroj« (2017-04-13)
  • NEUES DEUTSCHLAND (Nova Germanujo, maldekstra): »Ĉasado kontraŭ gejoj en Ĉeĉenujo« (2017-04-13)

La komuna, evidente ununura fonto de ĉiuj artikoloj estas la Moskva Nova Gazeto.

Mi scias, ke la plimulto en Ruslando malakceptas samseksemon kaj samseksemulojn. Mi scias, ke Islamo postulas mortigi samseksemulojn kaj ke en Ĉeĉenujo Islamo dominas, Sed mi ankaŭ scias, ke Germanaj ĵurnalistoj jam jarojn fi-agitas kontraŭ Ruslandon kaj ke mi ne povas konfidi iliajn raportojn.

Kio estas la vero?

Advertisements

2 pensoj pri “Vero aŭ fi-agitado … samseksemuloj en Ĉeĉenujo

  1. La plej eble, estas tio la vero. Nepenseble, ke iu alia fonto krom “Novaja Gazeta” povus skribi ion tiom kritika kontrau la chechena registaro. Verdire, mi miras, ke la prominenta “Novaja Gazeta” ankau povis, bone komprenante siaj riskoj. Oni devas kompreni, kiu estas Ramzan Kadyrov, kion li faras sur sia eta reghlando kaj kiel li ighis la chechenprezidanton. Ne tro mirinde, ke kun siaj metodoj Kadyrov au iu el liaj samideanoj au kunbatalantoj povis komenci la honormortigon.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s