Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)

la eksplodoMi estis demandinta kelkajn konatulojn kaj ankaŭ kelkajn ankoraŭ ne-konatajn uzantojn de la retejo (de samseksemuloj) Planet Romeo:

»Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ cent samseksemulojn en Ĉeĉenujo. La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj. Ĉu vi povas helpi al mi ekkoni la veron?«

Mi demandis pro la alvoko de s-ano Manuel CAMPAGNA, Kanado, subskribi peticion de la organizaĵo Amnestio Internacia: »Ĉeĉenujo – ĉesu forkapti kaj mortigi gejajn virojn«. Al mia komento, ke mi pridubas la pretendon, li respondis, ke li havus tri fidindajn fontojn: (1) la gazetojn The New York Times kaj (2) Daily Mail kaj (3) la organizaĵon Amnestio Internacia.

En sia libro »La Eksplodo de la Ĵurnalismo«, la aŭtoro Ignacio RAMONET skribis jenan:

»Al tiuj katastrofoj necesas aldoni, ekde la 11a de Septembro 2001, ke la grandaj komunikiloj – ŝanĝitaj en instrumentojn de propagando […] – disvastigis la mensogojn de la Blanka Domo pri la supozitaj ‘amas-detruaj armiloj’ en la manoj de Saddam HUSSEIN en Irako. La plej granda parto de la gazetaro ne kontrolis nek pridubigis la falsajn asertojn de la Bush-registaro […]

Ankaŭ The Washington Post kaj The New York Times partoprenis en tiu ‘cerbolavado’, kiel bone montris la analizisto pri komunikiloj John PILGER.« (Ignacio RAMONET: La Eksplodado de la Ĵurnalismo, paĝoj 51/ 52)

»Ankaŭ The New York Times konfesis sian kulpon. En ĉefartikolo aperinta la 26an de Majo 2004 ĝi rekonis sian ‘mankon de rigoro’ en la prezentado de la okazaĵoj kiuj kondukis al la milito kaj bedaŭris esti publikiginta ‘erarajn informojn’.« (samloke, paĝoj 52/ 52)

Ĉu la Brita Daily Mail? Ĝi skribis jenan artikolon:

»I feel shame and regret for having supported the Iraq war … « (Mi sentas honton kaj bedaŭras por esti apoginta la Irako-militon …)

La fontoj de Manuel CAMPAGNA – ankaŭ Amnestio Internacia – apogas sin je informoj de nur unu gazeto, de la Moskva Nova Gazeto. Mi opinias, ke ekzistas sufiĉe multaj kaŭzoj rigardi la aferon per kritika vido. Ankaŭ pro la respondoj el Ruslando:

  • Neniu el ili havas informojn, kiuj konfirmas la asertojn de la Nova Gazeto, de la gazetoj el la okcidento aŭ de Amnestio Internacia. La Rusaj gazetoj ĝenerale raportas nenion pri tio.
  • Kelkaj el ili emas kredi la historion.
  • Ĉeĉenoj estas kruela, sovaĝa kaj parte eĉ ankoraŭ mezepoka popolo. La familioj hontas pro la »putraj« filoj kaj forpelas ilin. Ne la ŝtataj instancoj. Sed pravas, ke esti gejo estas ege danĝera en Ĉeĉenujo.
  • Aktivulo de LGBT el Ruslando pridubas la asertojn, ĉar li aŭdis nenion pri tio de iu ebla viktimo.
  • Ĉeĉenaj policistoj ĉantaĝas samseksemulojn pro mono kaj ĉar samseksemuloj silentas.
  • Eĉ tiel-nomataj batalantoj por homrajtoj malestimas samseksemulojn.

Ajax (32) el Rostovo ĉe Dono: »Laŭ mia scio, la historio estas vera. La Ĉeĉenaj instancoj subpremas gejojn. […] Dum la Rusa-Ĉeĉena milito la okcidentoj ploris pro la Ĉeĉenoj, sed nun ili povas ekkoni kiel estas la Ĉeĉenoj. […] Membro de la konsilantaro por homrajtoj en Ĉeĉenujo pridubas, ke iu estis mortigita. […] Sed vidu, ke la Ĉeĉena Respubliko estas kiel Saud-Arabujo.«

Alekso (55) el Volgogrado: Pli detalajn informojn ni ne povas ricevi ĉi tie.

Miĥaelo el Liskovo: »Pri arestoj kaj mortigoj de gejoj en Ĉeĉenujo mi legis nur en la reto. La ĉefaj televidaj kanaloj tute ne informis pri tio. […] La afero aperis post la publikaĵo en Novaja Gazeta la 1an de Aprilo. Ĉar la 1a de Aprilo estas tago de ŝercoj kaj blagoj, do pluraj rilatis al tiu publikaĵo ne-serioze. Vere estas multaj strangaĵoj en la artikolo. Oni skribas pri centoj da viktimoj, sed ne pri unu konkreta persono kun nomo. Publikaĵo estas farita sur onidiroj, sen ajna konkreta informo. Kompreneble, kaj vi pravas, en Ĉeĉenujo, kie loĝas montara Islama popolo, konata kiel batalema kaj kruela, malkaŝi sin kiel samseksemulon estas egala kiel mortigi sin. Kaj ne temas pri polico aŭ aliaj ŝtataj strukturoj. Temas pri la parencoj. La parencoj por forviŝi malgloron de sia gento, familio devas mortigi tiun ‘putran’ familianon aŭ almenaŭ forpeli tiun. Do mi scias, ke pluraj gejoj el Ĉeĉenujo migras en centran Rusion, kie oni estas pli toleremaj.

Jen estas repliko pri la artikolo en la Novaja Gazeta fare de Nikolaj ALEKSEEV, aktivulo de LGBT, fondinto de GayRussia.ru: ‘Mi persone ne havas informon pri iu-ajn altiĝo de premado de gejoj. Al mi turnis sin eĉ ne unu homo pri tio, kio okazas en la regionoj de Norda Kaŭkazujo, ke tie iun mortigas aŭ diskriminacias. Mi opinias, ke tiu kiu volas forveturi de tie, sen ajna problemo povas forflugi per aviadilo; mi persone konas homojn el Ĉeĉenujo, kiuj ricevis azilon en Okcidento. Tio estas spekulado pri la temo.’«

Nate (28) el Moskvo: »Mi ne povas konfirmi tiajn raportojn, ĉar la geja komunumo ĉi tie ne parolas pri tio. […] Mi legis pri tio nur en okcidentaj retejoj.«

Nikolaj (21) el Arĥangelsko: »Tio estas malfacila demando. Rusaj dekstruloj diras, ke en Ĉeĉenujo tio okazas, kaj ni estas kontraŭ tio. Rusia-Ortodoksa Eklezio fakte subtenas tion (sed oficiale ne parolas pri tio). Ŝtataj gazetoj kaj ŝtata televido diras NENION pri tio. Kaj, ŝajne, KADIROV mem diras ke tio estas fi-vortoj, kaj ‘neniu agis kontraŭ samseksemulojn en Ĉeĉenujo, ĉar ili eĉ ne ekzistas en Ĉeĉenujo’. Ni mem ne scias kio vere okazas tie.«

Sergej (44) el Severomorsk: »Saluton, mi persone scias nenion pri tio, ĉar mi loĝas tre malproksime al tie. Sed mi spektis interparoladon inter Putin kaj la prezidanto de Ĉeĉenujo Ramzan KADYROV. KADYROV asertis al Putin, ke ĉiuj onidiroj pri persekutado de samseksuloj estas elpensaĵo kaj malvero.«

XXX el Moskvo: »Mi povas nek konfirmi nek dementi la raportojn, kiuj estas publikigitaj en Germanujo. […] Mi emas ja kredi tion. Sed mi konas ankaŭ la gazeton [Nova Gazeto]. Ĝi estas tiel kritikema kontraŭ Putin, ke ĝi ne hezitas tro-igi.

Oni devas konfesi, ke Ĉeĉenujo estas regiono, kie la Rusaj leĝoj neniam validis […] Tie okazis ĉiam sango-venĝo kaj aliaj mezepokaj moroj. Nek la caroj nek la estroj de Sovetunio nek la prezidantoj de la nuna Ruslando estis sukcesaj malsovaĝigi la Ĉeĉenojn. […]

La raportaĵo de Nova Gazeto informis, ke gejoj respektive siaj familioj estis ĉantaĝitaj. Parte ili devis vendi siajn loĝejon por povi pagi al la policistoj, por ke neniu eksciu, ke la filo estas geja. Kaj tiu estas – laŭ mia opinio – la ĝusta kaŭzo, kial la samseksemuloj estas forkondukitaj. La policistoj celas ricevi monon. La samseksemeco de la viktimoj ne gravas. Eblas, ke ili naŭzas pro tio, sed ili havas bonan eblecon gajni monon.

Dum la 1990aj jaroj Ĉeĉenoj forkondukis Ne-Ĉeĉenojn kaj faris ilin sklavojn. […] Estis pro la profito. Kun la gejoj estas eĉ pli facile, ili silentos.

[…] Post kiam la Nova Gazeto estis publikigita sian raporton, eĉ Ĉeĉena batalantino por la homrajtoj esprimis sin malamike kontraŭ gejoj […] Oni devas konfesi, ke ankaŭ multaj aliaj batalantoj por la homrajtoj ĉi-lande kaŝas sian malamikecon kontraŭ gejoj per konstanta silentado: pli volonte diri nenion, alie-kaze venos ne plu donacojn el la okcidento.«

XXX (29) el Rostovo ĉe Dono: »Mi aŭdis nenion pri tio.«

XXX (38) el Soĉi: »Jes, familioj forpelas siajn gejajn filojn el la lando.«

Jam diskriminacii homon pro sia emo al la sama sekso estas malhumana kaj iel eĉ krima. Subpremi, persekuti, aresti, torturi kaj fine eĉ mortigi samseksemulon pro sia samseksemeco estas fia barbaraĵo. Ĉie en la mondo! Sed pretendi torturadon kaj mortigadon de samseksemuloj sen ĝustaj pruvoj – pro evidente propagandaj motivoj – estas fi-uzo de la ĝenerale ne bona situacio de la samseksemuloj en Ruslando.

La Facebook-grupo Gays africains émigration (Gejoj-Afrikanaj-Elmigrado) prezentas kaj pruvas(!) multajn faktajn barbaraĵojn kontraŭ samseksemulojn. Subtenu ni la bataladon kontraŭ la parte fia diskriminacio de samseksuloj mondvaste per honestaj rimedoj!

Advertisements

Penso pri “Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)”

  1. Kelkaj rimarkoj al mia opiniesprimo:

    »vi estas ĉekisto [membro de la Sovetio-rusia sekreta servo]«, »la fiaj agantoj de la Putino fias provante konfuzi la ne-rusianojn«, »forkuru« (Manuel CAMPAGNA, Kanado);

    »mi pripensas ĉu estas Rusaj troloj tie ĉi« (Jonathan VOSS, Usono);

    »estas sufiĉe da fidindaj fontoj pri tio kio okazas en Ĉeĉenio« (Marteno MINIĤ, Britio) – BILD citas el Daily Mail kaj The New York Times; NEUES DEUTSCHLAND citas el Nova Gazeto; QUEER.DE citas el Nova Gazeto, The Guardian kaj Radio Free Europe; SPIEGEL citas el Nova Gazeto kaj The Guardian; SÜDDEUTSCHE ZEITUNG citas el Nova Gazeto; TAGESSCHAU citas el Nova Gazeto; WELT citas el Nova Gazeto … Ĉu sufiĉe da fontoj?

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s