Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?

2-format43Kelkfoje mi hontas pri la fakto, ke mi estis tiam pli-malpli maldekstrulo. Kial mi hontas? Pro la hodiaŭaj tiel-nomataj maldekstruloj en Germanujo, kiuj estas ofte vere ruĝaj faŝistoj. Iliaj metodoj estas similaj pli kaj pli al tiuj de la sturmaj taĉmentoj (Germane Sturmabteilung – SA) de la faŝisma partio NSDAP tiam. Legi plu Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?

Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Deutsche-TeilungMi estis informintaj en Facebook, mondvasta komerca kontaktoj-portalo, ke mi decidis forlasi ĝin, almenaŭ paŝon post paŝo. Mia kaŭzo: la denova cenzuro en Germanujo, en kontraŭdiro al la Baza Leĝo de Germanujo. [vidu ĉi tie] Potenco pli gravas ol juro.

Samideano el Ĉinujo demandis, ĉu »Germanujo ne estas demokratia ŝtato?«

Jen mia respondo al li: Ĉu sufiĉas mallonga respondo? Tiam: ne!

La ordinara propagando diras kompreneble alian. Jes, mi bone scias tion. Kaj ankaŭ la Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas alie:

»La Federacia Respubliko de Germanujo estas demokratia kaj sociala federacia ŝtato.« (artikolo 20 I de la Baza Leĝo) Legi plu Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

… parte sufiĉe fuŝa! La broŝuro al la kd »Afrika Kompilo«

Afrika KompiloMi ŝatas aŭdi muzikon el Esperantujo. La entrepreno Vinilkosmo ofertas vastan gamon da multaj produktoj de diversaj stiloj kaj ĝenroj. Intertempe mi mendis kelkajn dekojn da kompaktaj diskoj (kd). Paŝon post paŝo mi konservas ilin en mia komputilo respektive loka reto, por ke iliaj enhavoj povas akompani min dum la ĉiutaga laboro per komputilo.

Unu el ili estas la kd »Afrika Kompilo« kun la artistoj de »Konga Espero« Viktor LUFIMPU, Junior NGANGU kaj Denizo Rock TAMBA (ĉiuj el Kongo), kun la artisto de »Vigla Muziko« Dido FUNDU (Kongo) kaj la artistoj Théophile Mayoma DIANKERNBO (Kongo) kaj Jean-Marc LECLECQ. La kantoj entuziasmigas min. Ja mi sentas min devigata svingeti piedon kaj iomete kunkanti … pro la altira etoso de la kantoj. Legi plu … parte sufiĉe fuŝa! La broŝuro al la kd »Afrika Kompilo«

Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito. Legi plu Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

Laŭ ordono de NATO – Germanaj gazetoj

mediennetzwerkLa Germana gazetaro kaj Germanaj ĵurnalistoj havas ĝenerale bonan reputacion. Homoj opinias mondvaste, ke Germanaj gazetoj raportas sendepende pri la aferoj. Sed tio estas eraro! Die Bild-Zeitung (La Bildo-Gazeto), Frankfurter Allgemeine (Frankfurta Ĝenerala), Süddeutsche Zeitung (Sudgermana Gazeto), Die Welt (La Mondo) kaj Die Zeit (La Tempo) propagandas la opinion kaj la celojn de NATO kaj batalas kontraŭ aliaj starpunktoj. Ĉefredaktoroj kaj ĵurnalistoj de ĉi tiuj gazetoj estas membroj de diversaj organizaĵoj de respektive por NATO. Legi plu Laŭ ordono de NATO – Germanaj gazetoj