Laŭ ordono de NATO – Germanaj gazetoj

mediennetzwerkLa Germana gazetaro kaj Germanaj ĵurnalistoj havas ĝenerale bonan reputacion. Homoj opinias mondvaste, ke Germanaj gazetoj raportas sendepende pri la aferoj. Sed tio estas eraro! Die Bild-Zeitung (La Bildo-Gazeto), Frankfurter Allgemeine (Frankfurta Ĝenerala), Süddeutsche Zeitung (Sudgermana Gazeto), Die Welt (La Mondo) kaj Die Zeit (La Tempo) propagandas la opinion kaj la celojn de NATO kaj batalas kontraŭ aliaj starpunktoj. Ĉefredaktoroj kaj ĵurnalistoj de ĉi tiuj gazetoj estas membroj de diversaj organizaĵoj de respektive por NATO.

Tion asertis la kabaretistoj Max UTHOFF kaj Claus VON-WAGNER en la satira dissendaĵo de la Dua Germana Televido Die Anstalt (La Instituto), parto je la 29a de Aprilo 2014. La publiko povas post la dissendado de nova parto rigardi la tutan dissendaĵojn de Die Anstalt en la publika arĥivo de la Dua Germana Televido Mediathek. Sed post ĉi tiu dissendaĵo Josef JOFFE, eldonisto (posedanto) de Die Zeit, kaj la redaktoro de Die Zeit Jochen BITTNER postulis, ke la Dua Germana Televido neigu ĉi tiun dissendaĵon el tiu arĥivo.

La eldonisto de Die Zeit asertis, ke la dissendaĵo estis malbona pri lia reputacio: »Ĉi tiu impeto estis malglorada, ĉar ĝi neis mian ĵurnalisman senmakulecon.«* La Dua Germana Televido vere neigis, tuj post la nura pretendo de JOFFE kaj BITTNER, ĉi tiun dissendaĵon el la publika arĥivo … antaŭ ia decido de iu kortumo pri la pretendo. Sed en TTT ekzistis sufiĉe multaj kopiaĵoj de ĉi tiu dissendaĵo, por ke pli kaj pli multaj homoj povis ekkoni la faktojn kaj la opinion de Die Zeit pri la libereco de opinio.

Post longa tempo Bundesgerichtshof (Federacia Kortumo) rifuzis nun definitive la akuzon fare de JOFFE kaj BITTNER. Por la kortumo estis nur grava, ke tiaj interrilatoj inter gazetoj kaj ĵurnalistoj sur unu flanko kaj por-NATO-organizaĵoj aliflanke vere ekzistas. La numero de la kortuma decido estas AZ VI ZR 561/15, VI ZR 562/15.


Dialogo inter Maximilian ‘Max’ UTHOFF kaj Claus VON-WAGNER en la dissendaĵo Die Anstalt, la 29an de Aprilo 2014. Ambaŭ kabaretistoj staras antaŭ tabulo kun ŝildetoj montrantaj nomojn de organizaĵoj, en la supera parto, kaj fotografaĵoj malsupre. (persona traduko)

Max UTHOFF: Ja, ja, nun vi asertos ankaŭ, la Germana gazetaro estus koncerne Ruslando unuflanka.
Claus VON-WAGNER: Mi ne estas la unu-sola. La redaktaroj estas inunditaj de protestoj fare de la legantoj.
MU: Nu ja, estas tute sendependaj ĵurnalistoj, kiuj ne akceptas ordonojn de la legantoj.
CVW: Ne de la legantoj!
MU: Kio?

CVW: Ĉu vi konas jenajn organizaĵojn? Ĉu Münchner Sicherheitskonferenz ekzemple, Trilaterale Kommission, The German Marshal Fond of the United States, Atlantische Initiative, Bundesakademie für Sicherheitspolitik, Atlantik-BrückeThe Aspen Institute?
MU: Jes, tiun (li montras al la ŝildeto de The Aspen Institute) mi konas. Tie oni povas pruntepreni skiojn.
CVW: Ho Dio! Ni havas ne sufiĉe da tempo por klarigi ĉiujn unuope. Mi konkludus. Ĉu mi rajtas akrigi?
MU: Tion mi atendas jam longe.
CVW: Do, diru ni, ĉiuj tiuj organizaĵoj havas koncerne sekurec-politikajn demandojn ĉiam la samajn respondojn – pli multe da armado. Ili estas tiel-nomate NATO-amikoj. Kadre de tiuj unuiĝoj renkontiĝas militistoj, ĉefoj de ekonomio, politikistoj … en diskreta etoso.
MU: Ha, transatlantika kontakto-klubo. Bonege! Ĉu mi rajtas partopreni?
CVW: Ili akceptas nur influhavajn elitulojn.
MU: Mi havas televidan dissendaĵon. Ĉu tio ne sufiĉas?
CVW: Nur, se vi gvidus Heute-Journal**.

MU: Momente! (Li montras al unuopaj bildoj.) CORNELIUS estis ĉefo pri eksterlando en la Süddeutsche Zeitung. JOFFE, eldonisto de Die Zeit. Kaj NONNENMACHER de FAZ (Frankfurter Allgemeine Zeitung) kaj la ĉefo pri eksterlando de FAZ, FRANKENBERGER. Estas tute sendependaj uloj. Mi vidas neniajn interrilatojn.
CVW: Mi estas preparinta ion por vi. (Subite oni povas vidi multajn liniojn inter la ĵurnalistoj kaj la organizaĵoj.)
MU: Damne, estas tre densa reto. Ĉu ĉiu linio montras interrilaton de ĵurnalisto al unu el la NATO-amikoj?
CVW: Jes ja, ĉiu linio.
MU: Nu jes, ili volas nur reserĉi.
CVW: Ili ne reserĉas, ili estas membroj, konsilantoj, estraranoj.
MU: Dio mia, JOFFE estas tre engaĝita. Ĉu li havas ankoraŭ sufiĉe da tempo por skribi?
CVW: Demandu vin mem, kial Die Zeit estas publikigita nur unufoje po semajno.
MU: La eldoniste de Die Zeit estas do en kelkaj por-NATO-organizaĵoj. Sed li estas tamen sendependa ĵurnalisto. Ĉu elkreskas konfliktoj de la interesoj el tio?
CVW: Ne! Konfliktoj de interesoj elkreskas nur, se ekzistas diversaj interesoj.

MU: Kio estas tio? Bundesakademie für Sicherheitspolitik. Iel kiel literatura rondo kun armiloj ĉe la mano.
CVW: Preskaŭ. Ĝin posedas la federacia ŝtato, kaj ĝi informu pri la sekurec-politikaj interesoj de la Federacia Respubliko de Germanujo.
MU: Ha, kaj CORNELIUS kaj FRANKENBERGER kunlaboras tie.
CVW: Jes. Ili estas eĉ en la konsilantaro de la akademio kaj devas laŭ statuto konsili la federacian registaron.
MU: Momenton! Ĉu la saman registaron, kiun devus kritiki ili kiel ĵurnalistoj?
CVW: Jes, ekzistas nur tiu unu.

MU: Bone, ke Bild (Die Bildzeitung) ne partoprenas.
CVW: Do, tiu estas Kay DIECKMAN de Bild, tiu estas mem-kompreneble en la estraro de Antlantik-Brücke. Bildzeitung, estas interesa fakto, en la principoj de la entrepreno estas legeble, ke la ĵurnalistoj devas(!) subteni la transatlantikan interligon.
MU: Ĉu tiun transatlantikan interrilaton, kiun la ĵurnalistoj ankaŭ kritiku?
CVW: Ekzistas nur tiu unu.

MU: Kiu estas tiu?
CVW: Estas Jochen BITTNER de Die Zeit.
MU: Mi ne konas lin, mi ne ŝatas lin.
CVW: Ĉu vi rememoras je la parolado de GAUCK (Joachim GAUK, federacia prezidanto) dum la Münchner Sicherheitkonferenz?
MU: Ho jes. Pli multe da Germana armeo en eksterlandon!
CVW: Jes. Tiun paroladon preparis The German Marshal Fund of the United States, kaj tie kunlaboris Jochen BITTNER de Die Zeit.
MU: Mi esperas, ke li havis sufiĉe da bona konduto, ke li apartigis sian skribadon por GAUCK disde sia skribado por Die Zeit.
CVW: Estus bone! Ne, post kiam estis farinta la parolado, li raportis pozitive pri la parolado de GAUCK. En Die Zeit.
MU: Momenton! Ĵurnalisto de Die Zeit kunlaboras je strategia plano pri novaj celoj de Germanujo, kaj poste li skribas laŭde pri tia strategio.
CVW: Sed forgesas informi, ke li mem kunlaboris je tiu strategio.
MU: Ĉu tia ne estas malpermesita?
CVW: Jes, sed ne ĉe ni. Ĵurnalistoj de The New York Times ne rajtas fari tian.
MU: Ĉu ĉe ni?
CVW: Ĉi tie oni nomas tian altkvalitan ĵurnalismon.

MU: Sed sekve ĉiuj tiuj gazetoj estas nur filioj de la NATO-agentejo.
CVW: Tion diris vi! Sed vi diris tion trafe.


* »Diese Unterstellung war herabsetzend, weil sie mir journalistische Integrität absprach.«

** Heute-Journal estas la gvida dissendaĵo pri novaĵoj de la Dua Germana Televido.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s