Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito.

La prokuroroj estis observintaj lin de Majo 2015 ĝis Aprilo 2016 kaj liajn publikigojn kadre de la komerca kontaktoj-portalo Facebook. Laŭ akuzo de la prokuroreco li agis kontraŭ artikolo 436-1, parto 1, de la Kriminala Kodo de Ukrajno, kiu malpermesas propagandon favore al komunismo. La parlamento estis decidinta je la 9a de Aprilo 2015 koncernan leĝon.

Onidire la junulo akceptis sian kulpon kaj la akuzon fare de la prokuroreco, kaj li eĉ subtenis la esploradon kontraŭ sin mem. Je la 4a de Majo 2017 la kortumo trovis »trafan punon«.

La prokuroreco riproĉis al li detale jenan:

  • La junulo uzis pseŭdonimon, kiam li vizitis la retejon Facebook.
  • Li eluzis konscie la eblecon atingi »vastan nombron« da legantoj.
  • Li publikigis siajn opiniesprimojn ankaŭ en diversaj grupoj de Facebook.
  • Liaj publikaĵoj entenas pecojn da propagando favore al komunisma ideologio.
  • Parto de liaj publikigoj estas tendenca celante »idealigi kaj popularigi la komunisman ideologion«.
  • Li disvastigis komunismajn sloganojn, ekzemple: »Lenin vivis, Lenin vivas, Lenin vivos!«
  • Li prezentis »simbolojn de la komunisma reĝimo«.

(plia fonto: На Львівщині засудили юнака за пропаганду комуністичної ідеології)

La novaj sinjoroj en Kievo batalas konsekvence kontraŭ la tiel-nomatan komunismon. Je la 6a de Majo 2014 ili eksigis la frakcion de la komunista partio el la parlamento Werchowna Rada, je la 24a de Julio 2014 la prezidanto de la parlamento nuligis la frakcion de la komunistoj. La Ukrajna prezidanto Petro POROŜENKO je la 15a de Majo 2015 ekvalidis leĝon, kiu malpermesas Sovetajn simbolojn, komunisman propagandon inklusive flagojn, monumentojn, memorigaĵojn, stratnomojn rilate Sovetunion. Ankaŭ malpermesite estas prezenti la Sovetunian himnon.

La sama leĝo laŭdas la batalantojn kontraŭ la okupado fare de Sovetunio kaj por la libereco de Ukrajno, kiuj dum la dua mondmilito kunlaboris kun la Germana faŝisma armeo. Je la 22a de Januaro 2010 la tiama Ukrajna prezidanto donis poste al Stepan BANDERA la titolon Heroo de la Ukrajno. En la orienta Ukrajno, Israelo, Pollando kaj Ruslando estas rigardata Stepan BANDERA krimulo, kiu kunlaboris kun la Germanaj nazioj; la Usona historiisto Per Anders RUDLING nomas lin faŝisto. Laŭ informoj de la Simon-Wiesenthal-Centro Stepan BANDERA kulpis pri la morto de miloj da Judoj.

La kvazaŭ-faŝisma partio Swoboda admiras kaj honoras la ŝtatperfidulon Stepan BANDERA. Ĝi estis fondinta Joseph-Goebbels-Centron pri Politikaj Studoj. … kaj ĉi tiu partio laboras en Ukrajno sen iaj problemoj kun la registaro.

Laŭdi komunisman ideologion estas krimo en Ukrajno, sed faŝisme agi kaj laŭdi ŝtatperfidulojn estas permesite. Esperantisto el Ukrajno rekomendas, ke eĉ ankaŭ turistoj severe atentu tion, la malpermeson laŭdi ielmaniere la tiel-nomatan komunismon, Sovetunion respektive Ruslandon.

Ni en Germanujo, ekzemple, ne rajtas kuntiri la nazon pro la cenzuro de Malgrandrusoj! Malgraŭ la malpermeso en Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) pri ŝtata cenzuro, ne-ŝtataj cenzurejoj anstataŭe kontrolas la publikigojn en Facebook – laŭ tasko de la Germana registaro. Kritiko pri la reganta politiko povas esti rigardata »fi-agitado« … kaj estas pli-malpli malpermesata. Verdiktoj pro tio estas nun almenaŭ eble. Entreprenoj maldungas jam homojn pro »fi-agitado« en Facebook, eldonejoj ne-igas kontraktojn kun aŭtoroj pro tiaj publikigoj kaj urbestroj malinvitas artistojn kun la motivigo: pro »fi-agitado«.

Kion diris VOLTAIRE pri la libereco de la opiniesprimo? »Le droit de dire et d’imprimer ce que nous pensons est le droit de tout homme libre, dont on ne saurait le priver sans exercer la tyrannie la plus odieuse. Ce privilège nous est … essentiel … ; et il serait déplaisant que ceux en qui réside la souveraineté ne pussent pas dire leur avis par écrit.«** (fonto: Questions sur les miracles)


* Lvivo = Lwiw, Germane Lemberg, Pole Lwów; urbo en la okcidenta parto de Ukrajno, ĉefurbo de la samnoma distrika, pli ol 700.000 enloĝantoj

** La rajto diri kaj presi, kion ni pensas, estas la rajto de ĉiu libera viro, kiu ne povas esti senigita sen ekzerci la plej naŭzan tiranecon. Tiu privilegio estas esenca al ni; kaj estus abominda, se tiuj, ĉe kiuj estas la suvereneco, ne povus skribe diri sian opinion. (persona traduko – ajp)

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s