Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Deutsche-TeilungMi estis informintaj en Facebook, mondvasta komerca kontaktoj-portalo, ke mi decidis forlasi ĝin, almenaŭ paŝon post paŝo. Mia kaŭzo: la denova cenzuro en Germanujo, en kontraŭdiro al la Baza Leĝo de Germanujo. [vidu ĉi tie] Potenco pli gravas ol juro.

Samideano el Ĉinujo demandis, ĉu »Germanujo ne estas demokratia ŝtato?«

Jen mia respondo al li: Ĉu sufiĉas mallonga respondo? Tiam: ne!

La ordinara propagando diras kompreneble alian. Jes, mi bone scias tion. Kaj ankaŭ la Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas alie:

»La Federacia Respubliko de Germanujo estas demokratia kaj sociala federacia ŝtato.« (artikolo 20 I de la Baza Leĝo)

Sed la aŭtoroj, la tiel-nomataj Patroj de la Baza Leĝo, substrekis, ke sia verko nur validas ĝis unuiĝo de la orienta kaj okcidenta partoj de Germanujo. Post la unuiĝo la popolo decidu per referendumo pri konstitucio. Eĉ pli ol 25 jarojn post la »unuiĝo« la Germana popolo ankoraŭ ne povas decidi pri sia propra konstitucio. La Baza Leĝo estas fakte kadavro, kaj konstitucion ni ne havas.

Germanaj sciencistoj, inter ili prof d-ro Hans Herman VON-ARNIM, eminentulo inter la sciencistoj pri ŝtata juro, asertas kaj pruvas jam jarojn, ke FRG [Federacia Respubliko de Germanujo – ajp] ne estas demokratia lando. Sed diri tion estas nun danĝera en mia lando. La regantaj politikistoj kaj siaj adeptoj asertas, ke tiaj kritikantoj volas vere detrui la demokration kaj denove establi Germanan Regnon (Deutsches Reich), nomo de la faŝisma Germanujo. Oni nomas la kritikantojn pro tio Reichsbürger (regnanoj). Tiel-nomataj Reichsbürger ne rajtas posedi pafilojn ekzemple.

En 1990 la parlamento de GDR [Germana Demokratia Respubliko – ajp] Volkskammer decidis aliĝi al FRG sur-baze de artikolo 23 de la Baza Leĝo de FRG. Sed tiu decido kontraŭis al la konstitucio de GDR. (Jes, la GDR havas* konstitucion de la popolo deciditan.) Artikolo 106 postulas alian proceduron, kaj artikolo 65 II de la konstitucio postulas antaŭan referendumon. Sekve la aliĝo de GDR al FRG estis kontraŭ-konstitucia kaj la konstitucio de GDR ankoraŭ validas.

Sed kiam mi laŭte deklaras, ke la unuiĝo estis fuŝa kaj kontraŭ la konstitucio de GDR, do la »unuiĝo« estis vere perforta aligo de GDR fare de FRG – kiel tiam de Aŭstrio fare de la faŝisma Germanujo »Anschluß« – mi devas timi problemojn.

Diru mem: ĉu Germanujo estas demokratia lando?


* Kial »havas« anstataŭ »havis«? Ĉar la konstitucio de GDR ankoraŭ validas, kvankam ĝi ne plu efikas, kaj sekve la koncerna ŝtato ankoraŭ iel estas. Principe!

FRG = BRD, Bundesrepublik Deutschland (iam kapitalisma Okcident-Germanujo, nun kapitalisma Germanujo)

GDR = DDR, Deutsche Demokratische Respubliko (socialisma Orient-Germanujo)

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s