Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?

2-format43Kelkfoje mi hontas pri la fakto, ke mi estis tiam pli-malpli maldekstrulo. Kial mi hontas? Pro la hodiaŭaj tiel-nomataj maldekstruloj en Germanujo, kiuj estas ofte vere ruĝaj faŝistoj. Iliaj metodoj estas similaj pli kaj pli al tiuj de la sturmaj taĉmentoj (Germane Sturmabteilung – SA) de la faŝisma partio NSDAP tiam.

La Komunista Partio de Germanujo (KPD) estis batalanta en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj plie kontraŭ la socialdemokratoj, kiujn ili nomis socialfaŝistoj, ol kontraŭ la veraj faŝistoj, do kontraŭ NSDAP. Sekve ankaŭ ili kulpas pri la progresado de la faŝismo en Germanujo tiam.

Hodiaŭ ili batalas denove malpli kontraŭ milito-instigantoj kaj milito-krimuloj kiel ekzemple s-ro Gerhard SCHRÖDER, federacia kanceliero de 1998 ĝis 2005, s-ro Joseph M. FISCHER, federacia ministro de eksteraj aferoj de 1998 ĝis 2005, s-ino Ursula VON-DER-LYEN, federacia ministro de »defendado« ekde 2013, s-ro Anthony Ch. L. BLAIR, ĉefministro de Britujo de 1997 ĝis 2007, respektive s-ro George Walker BUSH, prezidanto de Usono de 2001 ĝis 2009. Mi aŭdis nenion pri kampanjo »Milito-krimuloj antaŭ la Internacian Punan Kortumon

Niaj maldekstruloj preferas propagandi kontraŭ la dekstra partio AfD anstataŭ helpi al la kelkmiloj da senhejmuloj en Germanujo respektive al la multaj infanoj, kiuj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi. La unuaj decidoj de La Maldekstruloj (Die Linke), partio en alianco kun la socialdemokratoj kaj verduloj en Berlino, ĉefurbo de Germanujo, estis

  1. ĉiuj ŝtataj instancoj en Berlino ekipu sian ejojn kun kromaj necesejoj por hermafroditoj (Unisex-Toiletten) kaj
  2. la asistantoj de la parlamentanoj kaj frakcioj ricevos pli altan salajron.

Samtempe la senhejmuloj sentis malvarmon pro la vintro. Ĉu maldekstra politiko? La demando ne estas: Ĉu maldekstra aŭ dekstra. La demando devas esti: Ĉu honesta kaj sincera … aŭ ne?

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s