Ĉu miaj Kurdaj vendistoj forlasis la vojon de toleremo?

Onkel DönerAntaŭ jaroj mi babilis – de tempo al tempo – nokte kun kelkaj junaj belaj vendistoj de la lunĉejo »Onkel Döner« en mia strato. Mi sciis, ke ili estas Kurdaj islamanoj, kaj ili sciis, ke mi estas maljuna samseksemulo. Ni parolis ofte ankaŭ pri ilia opinio koncerne Germanajn virinojn kaj pri ilia estonta edzino el Turkujo laŭ elekto fare de la panjo. La plej multaj el ili estis el unu granda familio. Ilia intereso lerni la Germanan lingvon estis ĝenerale tre malgranda, inter si ili parolis en sia lingvo. Sekve la babiladoj kun ili restis supraĵe.

Du el ili iam »konfesis«, ke ili amoras ankaŭ kun viroj … almenaŭ, kiam mankas virinoj. Du aliaj ofertis ĉiam denove, prezenti al mi siajn kacojn (penisojn). Malgraŭ mi estis sufiĉe scivolema, mi cedis akcepti tiun proponon. Pli maljunaj vendistoj libere parolis pri la emo de siaj pli junaj kolegoj ankaŭ amori kun viroj. Mi estis parte tre impresita pro tiom multe da malkaŝeco koncerne la samseksemeco.

Kun unu el la junaj vendistoj, Veysel, mi parolis aparte multe pri diversaj aĵoj. Mi helpis al li pri kelkaj aferoj: foti dum la geedziĝfesto de sia frato, malpacigi kverelon kun Germana gasto. Kaj li: ne nur unu-foje li prezentis al mi novajn, junajn vendistojn, kaj li demandis min, ĉu mi volas eble pli bone ekkoni tiujn novajn virojn. Ĉarma oferto!

Tiam la posedanto de la lunĉejo ŝanĝis kaj ankaŭ la vendistoj.

Post multaj montaj la iamaj, do »miaj vendistoj« revenis. Kia ĝojo! Veysel iras nun ĉiutage en gimnastikejo, kaj oni povas jam ekkoni bonan sukceson. Li demandis min, ĉu li bone kaj bele aspektas pro tio ŝanĝo … kaj kompletigis tuj, ke mi ja scias, ke li nur amas virinojn, do alie ol mi. Senhejmula amiko de mi, ĉiesulo sed ne samseksemulo, kiu dormas en mia apartamento kelkfoje, rakontis al mi, ke junaj gastoj, eble familianoj de Veysel, ofendis lin: Vidu, fia gejo, kiu provas vesti sin laŭmode! … kaj »miaj vendisto« ne protestis kontraŭ tia ofendo!

Kio estis okazinta? Kial la iam toleremaj Kurdaj islamanoj akceptis tian malicaĵon?

Intertempe multaj novaj islamanoj vivas ankaŭ en mia kvartalo. Junajn virinojn kun kaptukoj mi renkontas en la vendejoj, sur la strato eĉ virinojn, kiuj prezentas nur siajn vizaĝojn. Sed antaŭ ĉio junajn virojn kun barboj, kiuj preferas babili – preskaŭ ĉiom iom pli laŭte ol Germanaj – en Araba lingvo. En loĝejoj por nur unu persono vivas tutaj familioj.

Ĉu la kreskanta islama kulturo ĉi tie, en nia kvartalo, devigas la junajn Kurdojn forlasi sian iaman tolereman vojon? Mi konjektas, ke jes.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s