Togolando: ĉu rasisma kongreso de TEJO?

infanoj de AfrikoEn sia retejo, TEJO bonvenigas la junularon de la mondo al la unua IJK en Afriko. Almenaŭ la esperantistan.

La kongreso okazas de la 5a ĝis 12a de Aŭgusto 2017 (en la TEJO-retejo kiel ĉiam kontraŭ-fundamente: aŭgusto) … en Aneho, Togolando.

La kongresa temo estas: virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj

»La ĉi-jara kongresa temo celas pliriĉigi tiun ĉi diskuton je pliaj dimensioj, ĉefe je tiu de genro. […] Ni do parolos ne nur pri diversaj popolaj kulturoj, sed ankaŭ, interalie, pri kulturoj inaj kaj viraj, kaj pri la multaj nuancoj kaj intersekcoj ekzistantaj inter ili.«

Legi plu “Togolando: ĉu rasisma kongreso de TEJO?”

Advertisements

Daniel René

2009-09-11 | Berlino | img_2925.geaendertHodiaŭ iu frapis ne-atendite je la pordo de mia loĝejo. Estis malnova amiko Danielo. Kvankam ni havis multajn jarojn sufiĉe intiman amikecon, nia interrilato nun paŭzis jam multajn, multajn monatojn: parte pro miaj gravaj depresioj, parte pro aliaj kaŭzoj. Kiam mi troviĝas en profunda nigra truo nomita depresioj, mi ne kapablas flegi ian ajn kontakton al amikoj kaj familianoj. Eĉ ne per telefono aŭ TTT.

Sed nun Danielo staris subite antaŭ mi, kiel ĉiam kun bruna haŭto, kvazaŭ post reveno el ferioj ie en la sudo. Estis antaŭ ĉio ĝojo, kion mi sentis pro lia ne-atendita alveno. Legi plu “Daniel René”