Daniel René

Estis plezuro babili kun li pri »Dio kaj la mondo«, kiel oni diras ĉi tie en Germanujo. Antaŭ ĉio mi ĝuis, ke li venis nur por viziti min. Ne pro pruntepreni monon de mi, peti ian leĝan konsilon ktp. Jes, Danielo estas alie ol aliaj nur tiel-nomataj amikoj. Dankon, Danielo!

Advertisements

2009-09-11 | Berlino | img_2925.geaendertHodiaŭ iu frapis ne-atendite je la pordo de mia loĝejo. Estis malnova amiko Danielo. Kvankam ni havis multajn jarojn sufiĉe intiman amikecon, nia interrilato nun paŭzis jam multajn, multajn monatojn: parte pro miaj gravaj depresioj, parte pro aliaj kaŭzoj. Kiam mi troviĝas en profunda nigra truo nomita depresioj, mi ne kapablas flegi ian ajn kontakton al amikoj kaj familianoj. Eĉ ne per telefono aŭ TTT.

Sed nun Danielo staris subite antaŭ mi, kiel ĉiam kun bruna haŭto, kvazaŭ post reveno el ferioj ie en la sudo. Estis antaŭ ĉio ĝojo, kion mi sentis pro lia ne-atendita alveno.

Kiam mi konatiĝis kun li, Danielo studis pedagogion kun la celo fariĝi laŭ profesio edukanto de junaj lernantoj. Li perlaboris kroman monon kiel foto-modelo, ĉar liaj gepatroj ne estis riĉaj. Li vizitis min regule, ni trinkis teon, babilis … kaj paŝon post paŝo li komencis konfidi al mi. Li estis travivinta malfacilan vivon.

Danielo rakontis al mi pri uloj en mia aĝo, kiuj estis promesintaj helpi kaj subteni lin, sed ili ĉiuj celis tute alian. Li estis ne la unua belaspekta juna viro, kiu rakontis al mi tian historion. Anstataŭ plori pri la propra sorto, li iam komencis kunlabori en projekto helpanta aliajn junajn virojn kun samaj okazaĵoj. (Pliaj informoj germanlingvaj ĉi tie)

This slideshow requires JavaScript.

Ni havis multajn komunajn amikojn kaj konatulojn, sed pro miaj depresioj mi perdis la kontaktojn al preskaŭ ĉiuj el ili. Hodiaŭ nun mi ricevis la plej freŝan klaĉon:

  • Kelkaj el ili forlasis Berlinon, ankaŭ pro la kreskantaj lui-prezoj, kaj vivas nun ie en Brandenburgujo, la lando ĉirkaŭ Berlino.
  • Du el ili planas edziĝi samsekseme en Oktobro, kio estas nun eble en Germanujo.

Estis vera plezuro babili kun li pri »Dio kaj la mondo«, kiel oni diras ĉi tie en Germanujo.

Antaŭ ĉio mi ĝuis, ke li venis nur por viziti min. Ne pro pruntepreni monon de mi, peti ian leĝan konsilon ktp. Jes, Danielo estas alie ol aliaj nur tiel-nomataj amikoj.

Dankon, Danielo!

Aŭtoro: Andreas J. PENK

Mi nomiĝas Andreas J. PENK, mi naskiĝis en 1962, kaj mi vivas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo. Mi parolas la Germanan, mian gepatran lingvon kaj Esperanton. En la lernejo mi estis lerninta ankaŭ la Rusan kaj la Anglan lingvojn, ses kaj du jarojn. Sed ĉar mi ne uzis tiujn lingvojn, mi forgesis preskaŭ ĉiujn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Laŭ profesio mi estis unue instruisto de la Germana lingvo, matematiko, loka geografio kaj metio por la unuaj klasoj, poste politikisto, direktoro de asocio por infanoj kaj junuloj kaj fine asistanto de advokatoj. Pro handikapo (gravaj depresioj) mi estas nun senlaborulo kaj ricevas malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi konsilas libervole junulojn kaj junajn civitanojn koncerne sociale-leĝajn aferojn. Mi vivas sole. Mi havas nek edzinon nek gefilojn.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

w

Connecting to %s