Libio: sklavo-merkatoj ekfloras

tradukaĵo de la germanlingva artikolo »Sklavenmärkte in Libyen erleben Aufschwung« de Marilla SLOMINSKI


sklavenmarkt»Ĉu iu bezonas ministon? Tiu ĉi estas forta viro, li bone fosos. Kiu proponas? 500, 550, 600, 650 … vendite por 650 Libiaj dinaroj!« – sceno en la hodiaŭa Libio. Tie hodiaŭ en islamanaj sklavo-merkatoj oni komercas kiel bruton kaj vendas homojn el Afriko.

Rezulton de la Eŭropa Bonveniga Kulturo* – oni povus riproĉi al la ĉi-hejmaj amikoj de la kontraŭ-leĝa enmigrado.

Ĉirkaŭ 400 EUR kostas la »forta laboristo« al sia nova posedanto, unu el dekduoj, kiuj estis venditaj pasintmonate en la Libia ĉefurbo Tripolo ĉiu sesa minuto.

La viroj estas tiom ŝokite kaj timigite, ke ili post la aŭkcio ne kapablas paroli plue.

Ekde kiam la islamaj kontrabanditoj de homoj estas obstaklitaj fare de Italujo kune kun la Libia registaro, per-boate konduki la kontraŭ-leĝajn enmigrantojn trans Mediteraneo, ili restas sidi sur siaj »varoj« kaj uzas aliajn eblojn gajni monon.

Kaj tiel la islama tradicio kaj pere de Korano legitimita sklaveco travivas denove ekfloron ĉe la Afrika bordo de Mediteraneo

En naŭ lokoj ĉirkaŭ Tripolo kaj ĉe la Tunizia limo oni vendas homojn. La nebula nombro povus esti pli alte.

La 21-jara Victory estas unu el tiuj sklavoj. Li kredis al la promesoj kaj vokoj el Eŭropo kaj ekiris al Promesita Lando. Ĉirkaŭ 2’400 EUR li pagis al la komercistoj de homoj kaj kuŝigis sian vivon en iliajn manojn. Post kiam li post pli ol unu jaro ankoraŭ ne estis trans Mediteraneo, siaj novaj sinjoroj deklaris al li, ke li nun pagu per laboro siajn ŝuldojn. Vendite en sklavo-merkato li laboris kelksemajne kiel taglaboristo.

Entute sepfoje ŝanĝis lia posedanto

Lia patrino en Niĝerio vagas de vilaĝo al vilaĝo por pruntepreni monon por pagi lian liberigon. »Mi iras reen kun malplenaj manoj kaj komencos denove«, tiel la resumo de la juna Niĝeriano.

Alie ol li, multaj el siaj amikoj atingis Eŭropon kaj instigas per ilia sukceso kromajn cent-milojn sekvi ilin.


klarigo de la tradukinto:

Bonveniga Kulturo = Bonkoraj blankuloj aplaŭdis kaj bonvenigis ĉiun, kiu venis en Eŭropon, en Eŭropan Union kaj en Germanujon. Nur malmultaj el la alvenintoj estis rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. Multaj el ili estis mensogantoj kaj trompantoj, kiuj estis detruintaj siajn pasportojn kaj dokumentojn, por esti akceptite kiel laŭleĝaj rifuĝintoj.

La Germana leĝo ordonas, ke homoj sen pasporto ĝenerale ne rajtas eniri en Germanujon. Sed la bonkoraj blankuloj postulis, ke Germanujo akceptu ĉiun. Ĉu pasporto? Ĉu dokumento? Ne gravas!

Pli multe ol unu miliono da homoj venis. Kaj la malvera famo iris tra la tuta mondo: Patrino Merkel (Germana kanceliero) akceptas ĉiun. Sed intertempe Patrino Merkel estis decidinta – almenaŭ iom kaj kaŝe – ke Germanujo ne kapablas akcepti tro multajn eksterlandanojn. La ne-kontenteco inter Germanaj civitanoj kreskis kaj kreskas pro tro multaj »rifuĝintoj« kelkloke.

Cent-milionoj da junaj viroj estas nun sur la vojo al Eŭropo kaj Germanujo, ĉar ili nur aŭdis la bonajn mesaĝojn, sed ne la avertojn. Libio estas grandega muskaptilo; la bonkoraj blankuloj volonte aplaŭdis, sed nun helpi ili ne povas …

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s