Libio: sklavo-merkatoj – ĉu preteksto?

Mi estis leginta kelkajn artikolojn pri denove kreskanta komerco pri sklavoj en Libio. Kaj mi eksentis teruron pro tio! Pro la bildoj de multaj junaj negroj turmentitaj en fremda lando. Sed nun mi legis artikolon, kiu rakontas tute alian historion.

Advertisements

Norda-Atlantika Teroro OrganizaĵoMi estis leginta kelkajn artikolojn pri denove kreskanta komerco pri sklavoj en Libio. Kaj mi eksentis teruron pro tio! Pro la bildoj de multaj junaj negroj turmentitaj en fremda lando. Sed nun mi legis artikolon, kiu rakontas tute alian historion.

La ambasadoro de Niĝerio en Libio taksis la raportojn falsaĵo. La ministro de eksteraj aferoj de Zambio deklaris, ke li ne scias ion pri sklavoj en Libio. Lia Ganaa kolego dementis, ke oni vendas Ganaajn civitanojn. Kaj Trump, Usona prezidanto, disvastigis per Twitter: fake news! (mensoga informo)

La raportoj pri la pretekstita komerco pri sklavoj en Libio komencis kelkaj tagoj antaŭ la konferenco de Afrika Unio kaj Eŭropa Unio en Ouagadougou, ĉefurbo de Burkino, kaj antaŭ la parolado de la Franca prezidanto Emmanuel Macron, en kiu li postulis paŝojn por liberigi la sklavojn. La plano de Macron de armea intervenado ricevis subtenon fare de la Franca ambasadoro ĉe UN, de la Brita parlamentano Jonathan Allen kaj de la Itala reprezentanto Sebastiano Cardi.

Libio

La samaj ŝtatoj – Britujo, Francujo kaj Italujo – responsas la nunan katastrofan situacion en Libio, la detruadon de ĉiuj ŝtataj administracioj kaj la ankoraŭ mankanta fakta registaro. Kiam la Malia ministro de eksteraj aferoj, dum parolado en Novembro 2017 antaŭ la Eŭropa Parlamento »la NATO-militon kontraŭ Libion kiel kaŭzo de la nuna ĥaoso en Libio akre kritikis«, la Eŭropaj parlamentanoj laŭte protestis. Tion oni ne volis aŭdi.

Komence de 2018 estos balotadoj en Libio. Saif al-Islam Gaddafi, filo de Muammar al-Gaddafi, iama prezidanto de Libio, havas plej bonajn ŝancojn. Se li gajnus la elektadon, la tuta milito de NATO kontraŭ Libio en 2011 estus senutila. Sed se la NATO revenus antaŭe en Libion …

La Libia grundo estas plena da nafto, oro kaj uranio. Kroma trezoro de la lando estas akvo. Tra Libio iras la vojoj de la mineralaj riĉaĵoj el Malio, Maŭritanio kaj Niĝerio. La sorto de la negroj en Libio certe ne gravas por Eŭropaj politikistoj. Kial ili ne helpis, kiam en 2011 iliaj armeoj estis en Libio?

»Nigran haŭton posedi kaj esti Afrikano en Libio fariĝis krimo. La etna purigado daŭrigas. Ĉiutage negroj el Libio kaj aliaj partoj de Afriko estas ĉasataj. Miloj estas barbare turmentitaj kaj ekzekutitaj. […] Tiuj ribeluloj [la aliancanoj de NATO – ajp] nomas nigrajn Libianojn ‘abd’, tiu signifas sklavo. Ili pelas ilin kune, nur ĉar ili estas nigraj.« (fonto)

Ankaŭ artikolo de Brita Guardian de Oktobro 2011 temis pri linĉado kontraŭ negroj fare de aliancanoj de NATO. Sennombraj nigraj Libianoj kaj aliaj negroj estis linĉitaj en la stratoj de la urbo Bengasi. (fonto)

2011 la NATO-membroj atakis Libion pretekstite por protekti la popolon kontraŭ Muammar al-Gaddafi. Nun ili volas interveni por protekti la nigrajn sklavojn. Ĉu vere?

Vivi sub Muammar al-Gaddafi signifis:

  • propra domo estis natura rajto de homo;
  • instruado kaj sanitara servo estis senkostaj;
  • novaj bienoj ricevis subtenon inkluzive grundon, brutojn kaj semaĵon;
  • novaj patrinoj ricevis financan subtenon;
  • elektro estis senkosta;
  • oni ricevis kreditojn sen interezoj.

Tiaj ekzemploj estis defioj kontraŭ Usono kaj aliaj NATO-membroj. Sed la plano de Muammar al-Gaddafi enkonduki oro-bazitan monsistemon en Afriko estis rekta militdeklaro kontraŭ Usono. Venko de lia filo Saif al-Islam Gaddafi estus katastrofa por NATO.

Vivi sub Muammar al-Gaddafi
Vivi sub Muammar al-Gaddafi, Libia prezidanto ĝis 2011

Aŭtoro: Andreas J. PENK

Mi nomiĝas Andreas J. PENK, mi naskiĝis en 1962, kaj mi vivas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo. Mi parolas la Germanan, mian gepatran lingvon kaj Esperanton. En la lernejo mi estis lerninta ankaŭ la Rusan kaj la Anglan lingvojn, ses kaj du jarojn. Sed ĉar mi ne uzis tiujn lingvojn, mi forgesis preskaŭ ĉiujn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Laŭ profesio mi estis unue instruisto de la Germana lingvo, matematiko, loka geografio kaj metio por la unuaj klasoj, poste politikisto, direktoro de asocio por infanoj kaj junuloj kaj fine asistanto de advokatoj. Pro handikapo (gravaj depresioj) mi estas nun senlaborulo kaj ricevas malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi konsilas libervole junulojn kaj junajn civitanojn koncerne sociale-leĝajn aferojn. Mi vivas sole. Mi havas nek edzinon nek gefilojn.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s