Kara juna samideano!

Mi ŝatas Afrikon. Mi estas scivolema pri Afriko. Mi admiras la naturon, la belajn vestojn. Kaj mi ĝuas la belecon de junaj negroj, la kombinaĵon de bruna kaj rozkolora koloroj. Kia ornamaĵo fare de Dio!

Advertisements

Estimata samideano, kara juna amiko en Afriko!

historioAfriko estis la lulilo de la homaro. La unuaj homoj naskiĝis en Afriko. La homaro disvastiĝis de Afriko tra la tuta mondo. La homoj fondis tribojn, popolojn kaj fine ŝtatojn. Foje ili vivis pace, foje ili militis unu kontraŭ la alia. Pro nutraĵo, pro virinoj, pro trezoroj. Venkitaj malamikoj fariĝis sklavoj. La negoco pri sklavoj estis en la tuta mondo.

En Afriko ekzistis grandaj, potencaj regnoj. Sed la scio pri tiuj regnoj estas tre malmulta, ĉar en Afriko mankis skriba historio. Ankaŭ tiuj regnoj batalis unu kontraŭ la alia. La reĝoj subpremis kaj ekspluatis siajn popolojn – unu pli multe, la alia malpli multe. Ili negocis kun sklavoj.

Tiam venis la blankaj Eŭropanoj. Ili estis komencinta konkeri la tutan mondon.

La teĥniko de la blankaj Eŭropanoj estis iom pli moderna, ilia scio iom pli vasta, la armiloj estis evidente pli efektivaj. La blankaj Eŭropanoj estis eble pli avidaj, pli kruelaj, pli sen-skrupulaj ol ĉiuj aliaj potenculoj de la mondo. Kaj ili uzis la perfidon fare de Afrikanoj, Azianoj kaj Amerikanoj por venki. Koruptaj Afrikanaj ankoraŭ helpas Blankulon ekspluati Afrikon.

La Afrikanoj batalis kontraŭ Blankulo. Komence per sago kaj pafarko kontraŭ pafiloj. Hodiaŭ per politikaj movadoj. Sed Blankulo ankoraŭ regas iel super Afriko. Ĝi ne pretas akcepti tutan sen-dependecon. Belgaj kaj Usonaj soldatoj – kune kun Afrikaj perfiduloj – murdis Patrice Lumumba-n, prezidanton de Kongo. Muammar al-Gaddafi, ĉefministro de Libio, minacis la potencon de Blankulo en Afriko; Britujo, Francujo kaj Italujo atakis Libion, kaj Afrikaj perfiduloj mortigis Muammar al-Gaddafi-n.

ege malsata infano

Afriko estas plena da trezoroj, sur kaj sub la grundo. Malgraŭ tio la plej multaj homoj estas malriĉaj, multaj Afrikanoj mizere malsatas kaj soifas. La Afrika ekonomio estas malforta. Ankaŭ pro tre malbonaj kontraktoj kun entreprenoj kaj ŝtatoj de Blankulo. Afrikaj politikistoj ricevas financan dankon de Blankulo – por la perfido de la propra popolo.
(pli multe ĉi tie)

Ĉu Blankulo kulpas pri la mizero en Afriko? Jes. Ĉu nur Blankulo kulpas? Ne, tute ne!

Multaj Afrikanoj estas plenaj da malamo, malamo kontraŭ samseksemuloj

12376513_1017085035015405_2890387224909891549_nMi ŝatas Afrikon. Mi estas scivolema pri Afriko. Mi admiras la naturon, la belajn vestojn.

Kaj mi ĝuas la belecon de junaj negroj, la kombinaĵon de bruna kaj rozkolora koloroj. Kia ornamaĵo fare de Dio! Sed mi devis ekkoni, ke multaj Afrikanoj malamas min pro mia samseksemeco. Mi vidis bildojn kaj filmetojn, ke en Afriko oni malestimas, batas, torturas kaj eĉ brulmortigas samseksemulojn (gejojn). Kia barbaraĵo! Kelkaj junaj Afrikanoj skribis al mi: pro vortoj en la sanktaj libroj.

Multaj junaj Afrikanoj (amikoj de Facebook) tamen pretendis esti gejo kiel mi. Ili promesis eternan amon. Kelkaj el ili sendis bildojn kaj filmetojn de iliaj nudaj piedoj (pro mia fetiĉo), pugo (postaĵo) kaj kaco (peniso). Baldaŭ ili postulis monon. Sen hezito, sen honto! Vi estas riĉa blankulo, vi devas donaci monon al mi, ĉar mi estas malriĉa Afrikano. Kia fia konduto: ili malamas min, sed ili pretas akcepti monon de mi. Kelkaj de la bildoj en iliaj profiloj montras, ke ili povas trinki multekostajn trinkaĵojn kun iliaj amikoj, tro multekostaj ekzemple por ordinara Germano.

Pro mia handikapo mi estas senlaborulo, kaj sekve mi ricevas nur malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi provas helpi laŭ miaj ebloj. En 2016 mi helpis junulon en Ganao. Mi pagis la kotizojn de la lernejo, sendis monon por vesto, ŝuoj kaj libroj por la lernejo ktp. Sed li ne akceptis, ke miaj ebloj estis limigitaj. Li postulis pli kaj pli multe … Fine mi inter-rompis nian interrilaton pro liaj malmoderaj postuloj.

senhejmulo en Germanujo

En Germanujo vivas ĉirkaŭ unu miliono malriĉaj pensiuloj. Multaj el ili devas kolekti botelojn el rubujoj por vendi tiujn. Pli ol 800.000 senhejmuloj vivas sur Germanaj stratoj. Pli kaj pli multaj infanoj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi; ili ricevas la unuan manĝaĵon nur post la lernejo fare de sociala prizorga organizaĵo. Germanujo estas riĉa lando, sed multaj malriĉuloj vivas en tiu riĉa Germanujo. Sed la plej multaj Afrikanoj ne kredas miajn vortojn. Multaj el ili postulas malgraŭe, ke mi pagu pasporton, vizon kaj flugo-bileton.  Mi scias verŝajne pli multe pri kelkaj Afrikaj landoj ol ili scias pri la reala Germanujo.

Eĉ kelkaj esperantistoj nun uzas Internacian Lingvon por melki blankulojn.

Vi, kara amiko kaj ricevonto de ĉi tiuj linioj, estas juna Afrika samideano, ankoraŭ lernanto. Vi estas verŝajne alie ol la plej multaj junaj Afrikanoj, kun kiuj mi babilas. Vi estas scivolema, vi havas multajn demandojn, tamen vi estas ĝentila sen supraĵe kondamni min. Dankon pro tio! Vi estas unu el nur kelkaj realaj amikoj en Afriko. Mi fieras koni vin … Kaj mi certe provos helpi vin laŭ miaj ebloj.

Amikece kaj servo-prete,
via amiko Andreo el Germanujo

Patrice Lumumba je la 30a de Junio 1960

Aŭtoro: Andreas J. PENK

Mi nomiĝas Andreas J. PENK, mi naskiĝis en 1962, kaj mi vivas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo. Mi parolas la Germanan, mian gepatran lingvon kaj Esperanton. En la lernejo mi estis lerninta ankaŭ la Rusan kaj la Anglan lingvojn, ses kaj du jarojn. Sed ĉar mi ne uzis tiujn lingvojn, mi forgesis preskaŭ ĉiujn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Laŭ profesio mi estis unue instruisto de la Germana lingvo, matematiko, loka geografio kaj metio por la unuaj klasoj, poste politikisto, direktoro de asocio por infanoj kaj junuloj kaj fine asistanto de advokatoj. Pro handikapo (gravaj depresioj) mi estas nun senlaborulo kaj ricevas malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi konsilas libervole junulojn kaj junajn civitanojn koncerne sociale-leĝajn aferojn. Mi vivas sole. Mi havas nek edzinon nek gefilojn.

3 pensoj pri “Kara juna samideano!”

  1. Saluton kara Andreas, mi ploris legante tiun mesagxon cxar gxi kortisxas kaj plana da emocio. mi gratulas kaj dankas vin pro via honesta kaj kuragxa artikolo . Mi tre bedauxras pro tiuj junuloj kiuj jugxas kaj aliaj kiuj mensongas por recevi monon de Vi.
    Vi estas kuragxulo kaj Vera avokato, ne avokato por defendi siajn interezojn sed por aliaj kiuj rajtas estu defendata.
    Dankon pro viaj luktoj por afrika kontinento, estu cxiam kuragxa kaj forta .
    Mi brakumas vin malproksime.

    Ŝato

    1. Mi bone legis kaj, jes, la vero sed malfelicxa, malbona vero.
      Mi Elkore dankas vin pro viaj helpoj al kelkaj afrikanoj.
      Mi kompatas vin, vian neeblecon labori pro depresio.
      Jes, mi ne konas multon pri Germanio, mi certe scias ke estas malriculoj tie, sed mi ne pensis/sciis ke multaj germanaj infanoj iras al la lernejo sen matenmangxi. Mi pensis ke nur infanoj de enmigrintoj estas tia.

      Dankon pro la artikoloj, mi esperas ke gxi malfermigos okulojn de multaj afrikaj esperantistoj.

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

w

Connecting to %s