Esperanto en Afriko

Estimataj Afrikaj samideanoj!

Mi estas unu el multaj blankuloj, ties koroj batas por Nigra Kontinento. Kvankam mi ankoraŭ nur malmulte scias pri Afriko, la lulilo de la homaro, mi ŝatas kaj admiras almenaŭ la Afrikajn esperantistojn kaj ilian engaĝon por Internacia Lingvo. Mi ĝuas babili kun samideanoj en Benino, Kongo, Tanzanio. Sed ofte mi devas kontraŭ-diri mitojn pri Germanujo; krome iam kaj iam mi estas surprizita pri kelkaj opinioj en Afriko pri diversaj aferoj.

sklavoj

Mi konscias pri la responso de Blankulo koncerne la situacion en Afriko. Antaŭ kelkcent jaroj kaj ankoraŭ nun. Sed la blankuloj povis kaj povas eluzi la perfidon kaj koruptemon de Afrikaj tribestroj kaj politikistoj.

Mi komprenas, ke ankaŭ samideanoj petas helpon fare de supozite pli riĉaj blankaj fratoj. Sed mi – kiel amiko – postulas, ke la Afrikaj esperantistoj mem faras ĉion, kion eblas fari.

La retejo Esperanto en Afriko estas modesta montro-fenestro de Afrika Komisiono de UEA. Laŭ mia opinio tro modesta! La aŭtoroj asertas:

»Tiu-ĉi retpaĝaro estas la oficiala kanalo por informiĝi pri la movado en Afriko.«

Sed la informoj estas parte malaktualiĝintaj, parte nekompletaj. Kial tiu fuŝaĵo?

  • La kalendaro de eventoj informas aktuale pri Tutafrika Kongreso de la 24a ĝis 31a de Decembro 2016. Ĉu aktuala informilo? Ĉu IJK ne okazis intertempe en Afriko? Kial neniu informo pri la ĝenerala asembleo en Benino? Nur du el multaj okazaĵoj kadre de la Esperanto-movado en Afriko.
  • La ligilo pri Adresaro de Afrikaj Esperantistoj gvidas al ekstera retejo de la 27a de Junio 2015.
  • La tradukaĵoj de Manifesto de Prago en diversajn lingvojn komencas kun la lingvoj de la koloniistoj, kaj nur poste oni trovas tradukaĵojn en originajn Afrikajn lingvojn. Kial ne laŭ la alfabeto? Kial estas la tradukaĵoj plejparte en la Vindozo-formato *.doc anstataŭ en libera formato? (Ekster la lingvoj Amhara, Araba kaj Bambara, kiuj estas en *.pdf)
  • Kial vi skribas en la regularo: »enradikigi esperanton en afriko« anstataŭ majuskle »enradikigi Esperanton en Afriko«?
  • La oficejo en Lomeo havas poŝtan adreson. Kial ne ankaŭ la Lokossa oficejo?
  • La ligilo pri la Benina junulara sekcio (BOJE) kondukas al tre modesta informilo. Kial ne ankaŭ ĉi tien, al Facebook? Kial oni ne ofertas ligilojn pri Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj Esperanto-Asocio de Suda Afriko?
  • La Esperanto-vorto por la Angla nocio link estas laŭ KompLeks, ReVo kaj OOo ligilo. Kial oni uzas la nocion ligo?
  • La indikilo STATUTOJ promesas multajn informojn (ne nur pro la majuskleco), sed ĝi fakte tute trompas. Oni trovas nur (1) la internan reglamenton de BOJE (Benina Esperanto junularo) en Esperanto kaj (2) statuton kaj (3) regularon de DKEA (Kongo) en nur Franca lingvo. Fine!
  • Krome: La aŭtoro uzas la nomon Kongolando anstataŭ la de AdE rekomenditan: Kongo.

Ne ĉagrenu, ke mi nur kritikas! Mi certe ne ignoras la sukcesojn laŭ la agadraportoj. Antaŭ ĉio mi kritikas la landajn asociojn kaj lokajn grupojn, kiuj ne uzas tiun montro-fenestron por vaste informi pri la multaj facetoj de la Esperanto-movado en Afriko. Ili devus superŝuti la aŭtorojn per aktualaj adresoj, informadoj, artikoloj, fotografaĵoj kaj ligiloj al koncernaj retejoj en TTT.

Tiuj retaj paĝoj estas simile mankohavaj al la pli granda retejo de UEA. Sed Afrika Komisiono de UEA havas pli malmultajn povojn. Ĉu UEA planas renovigi ankaŭ tiun retejon? Sed mi timas, ke la planoj de UEA egale rapide realiĝas, kiel la nova flughaveno de Berlino (Germanujo): laŭ unua plano ĝi malfermiĝus 2012, laŭ la plej novaj planoj ne antaŭ 2021.

Permesu lastan demandon: Kial oni ne informas pri almenaŭ kelkaj el la multaj libroj – en Esperanto – pri Afriko?

This slideshow requires JavaScript.

Karaj Afrika samideanoj, mi pretas subteni vian laboron laŭ miaj ebloj. Estus honoro por mi, se vi akceptus mian oferton.

Amikece kaj servo-prete,
via Andreo el Berlino, Germanujo

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s