Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Illegale Kriege (Daniele Ganser) - Orell Füssli 2016Jam jarojn mi interesiĝas pri Internacia Puna Kortumo (IPK), kiu komencis labori je la 1a de Julio 2002 kiel konstanta tribunalo koncerne genocidon, krimojn kontraŭ la humaneco, milito-krimojn kaj krimon de la agreso. Sed la rezultoj de tiu kortumo seniluziigas min. Kelkaj Afrikaj politikistoj riproĉas rasisman emon al la juĝistaro de IPK, ĉar la kortumo esploras ĝis nun nur kontraŭ negroj. Tri Afrikaj landoj preparas fakte sian eliron: Kenjo, Namibio, Suda-Afriko.

Tiam mi legis (germanlingvan) libron de d-ro Daniele GANSER, Svisa historiisto kaj sciencisto pri paco, koncerne la »Kontraŭ-leĝajn militojn – Kiel la NATO-landoj sabotas UN-on. Kroniko de Kubo ĝis Sirio« de 2016. La aŭtoro substrekas la principan gravecon de Internacia Puna Kortumo por la batalo por paco kaj kontraŭ la militoj-instigantoj en multaj landoj. Pro lia vasta kritiko kontraŭ Usono, la germanlingva Vikipedio kaj aliaj fontoj kalumnias d-ron GANSER.

Alia batalanto por la paco estas la Germana ĵurnalisto Ken JEBSEN. Li produktas filmojn, raportojn kaj politikajn magazinojn pri milito kaj paco kaj la koncernaj kaŭzoj kaj fonoj, intervjuas sciencistojn, politikistojn kaj aliajn batalantojn por la paco, gvidas diskutrondojn kun eminentuloj kaj publikigas ĉion per lia (germanlingva) retejo KenFM. Ken JEBSEN ne apartenas al la ortodoksaj maldekstruloj, li pledas por vere vasta kooperado de ĉiuj amikoj de la paco, de maldekstre ĝis dekstre. Pro tio, multaj maldekstraj ikonoj de la malnova por-paca movado preferas ataki kontraŭ Ken JEBSEN anstataŭ batali kun li kontraŭ la faktaj malamikoj de la paco.

Ken JEBSEN postulas – ĉiam denove – ke la amikoj de la paco ne nur atente observas lian laboron, skribas diligente komentariojn aŭ multobligas por-pacajn tekstojn de aliaj en Facebook kaj aliloke, sed ke ili agu por la paco laŭ iliaj ebloj. Ekzemple je la 19a de Aŭgusto 2015 kadre de (germanlingva) parolado ĉe la politika magazino Compact kaj je la 9a de Oktobro 2017 kadre de la manifestacio kontraŭ la Usona armeejo en Ramstein, Germanujo.

Kion fari?

Inspirite de d-ro Daniele GANSER kaj Ken JEBSEN, mi planas atentigi Internacian Punan Kortumon pri d-ino Angela MERKEL, Germana kanceliero, kaj aliaj pro la krimo de la agreso laŭ artikolo 8bis de la IPK-statuto.

  1. En 2015, la Germana registaro – sub s-ino kanceliero d-ino Angela MERKEL – partoprenis la atako-militon kontraŭ Sirion, kontraŭ la internacia juro.
  2. La Merkel-registaro postulis en Novembro 2017 al la Federacia Parlamento pli-daŭrigi la engaĝon, kontraŭ la internacia juro, de la Germana armeo en Afganujo.
  3. La Germana registaro permesas al Usono fari militajn agojn kontraŭ la internacia juro de la armeejo en Ramstein, Germanujo, inkluzive mortigi civilulojn.

Zulässigkeitsprüfung vor dem Internationalen Strafgerichtshof, Die (Claudia Cárdena) - Berliner Wissenschaftsverlag 2005Hodiaŭ alvenis ĉe mi libro (disertaĵo) de Claudia CÁRDENAS pri la proceduro iniciati esploron fare de Internacia Puna Kortumo.

Mi skribos unue al la plej alta, federacia prokuroro de Germanujo, al la prokuroro de Berlino, kie la registaro sidas, kaj al la federacia ministro pri justeco por demandi, ĉu ekzistas obstakloj laŭ artikolo 17 de la IPK-statuto.

Unua paŝo!

Jam nun amikoj de mi timas, ke oni trovos pretekstojn por devigi min silenti. Ĉu vi konas Gustl MOLLATH? Li estis sep jarojn en psiĥiatria malliberejo, ĉar li estis dirinta ion veran kontraŭ granda Germana entrepreno, kion la entrepreno ne volis.

Mi ne estas juristo. Pro tio mi volonte akceptus ĉian subtenojn kaj konsilojn pri tiu afero. Anticipan dankon!


post-rimarkoj:

  • En la germanlingva retejo www.un.org la artikolo 8(bis) IPK-statuto – Krimoj de agreso mankas. La sama miraklo en la retejo de la Germana ministro pri eksteraj aferoj. Honi soit qui mal y pense! (Honton al tiu, kiu pensas malbonon!)
Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s