Jemeno: mahometanoj kontraŭ bahaanoj

Bahaanoj en Jemeno
Bahaanoj en Jemeno (fonto: http://news.bahai.org/story/1163/)

La situacio de la bahaa komunumo en Jemeno draste malboniĝas jam du jarojn. Post ondo de arestadoj en Aprilo 2017, almenaŭ sep bahaanoj estas arestitaj en nekonataj lokoj. Je la 2a de Januaro 2018, speciala tribunalo kondamnis la bahaanon Hamed bin Haydara al morto. La juĝisto Abdu Ismail Hassan Rajeh ordonis samtempe ne-igi la tutan bahaan komunumon de Jemeno.

Hamed bin Haydara suferis antaŭe kvar jarojn en malliberejo. Li estis torturita per batoj kaj kurento, li ne ricevis necesajn medikamentojn. Oni obstaklis, ke Hamed bin Haydara povis ĉeesti ĉe la juĝdebato. La juĝisto ordonis publikan ekzekuton. La tuta posedaĵo de la kondamnito estos konfiskata. Sekve de tiu kondamno, la tuta bahaa komunumo estas en danĝero.

La juĝisto motivigis la kondamnon nur per religiaj kaŭzoj: propagando de la bahaaj instruoj kaj kontaktoj al la bahaanoj en Israelo.

La mahometanoj subpremas kaj persekutas la bahaanojn jam ekde la 19a centjaro. Post maldaŭra tempo de malstreĉiĝo inter la bahaa komunumo kaj la ŝtataj instancoj, ondoj de arestadoj okazis en Aŭgusto 2016 kaj Aprilo 2017. Ingo HOFMANN, bahaano en Germanujo, konjektas, ke Irano responsas la situacion de la bahaanoj en Jemeno. Ayatollah Khamenei ordonis en 1991, disvastigi la politikon de la subpremado de la bahaaj komunumoj ankaŭ en aliajn landojn. La politika-armea Huthi-movado de Helpantoj de Dio (Ansar Allah) en Jemeno, mahometanoj, estas aliancano de Irano.

Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj la organizaĵo Amnestio Internacia protestis kontraŭ la subpremado de la bahaanoj. La advokato de Hamed bin Haydara faris tuj apelacion.

Jemeno
Jemeno (fonto: https://www.amnesty.org/en/countries/middle-east-and-north-africa/yemen/)

fonto: Bahá’í in Deutschland (Bahaanoj en Germanujo)

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s