Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo

Recep Tayyip Erdogan
Recep Tayyip Erdoğan

La Germana gazetaro je la 20a de Januaro 2018 komencis raporti jene:

  • »Turkaj batal-aviadiloj atakis Kurdajn poziciajn en norda Sirio« (Die Welt)
  • »Ofensivo kontraŭ Kurdoj nutras timon pri kroma eskalado en Sirio« (Spiegel online)
  • »Turkaj atakoj kontraŭ Kurdoj« (Die Tagesschau)
  • »Erdoğan anoncas surteran ofensivon kontraŭ Siriaj Kurdoj« (Zeit online)
  • »Milito kontraŭ la Kurdoj en Sirio – Turka invado en Afrin« (Der Tagesspiegel)
  • »Turkujo militas kontraŭ la fare de Usono subtenataj Siriaj Kurdoj« (Heise online)
  • »Erdoğan lanĉas ofensivon en Sirio« (Bild)

La tiel-nomata atako, ofensivomilito kontraŭ Siriaj Kurdoj estas eŭfemismo. Fakte la NATO-ŝtato Turkujo agresas Sirion – kontraŭ la internacia juro, ĉar Turkujo ne havas mandaton de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

Krimo de agreso laŭ artikolo 8(bis) IPK-statuto! Feliĉe por Erdoğan, »Frenezulo de la Bosporo«, ke Turkujo neniam aniĝis al Internacia Puna Kortumo (IPK).

Kion probable diros la (nur aferon-direktanta) Germana registaro pri tiu krimo kontraŭ Ĉarto de UN?

Kion faros la laŭdire pacemaj Maldekstruloj? Ĉu plejparte silenti kiel pri Katalunujo?

Mi konjektas, ke la plejmultaj Germanaj politikistoj kaj eminentuloj kompromitos sin. Denove! Tamen: Recep Tayyip Erdoğan estas krimulo.

0ef90d7831234e8b03d7381501e1edb3

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s