Ĝemeloj: brunaj kaj ruĝaj faŝistoj

forbruligo de libroj en Germanujo 1933

forbruligo de libroj en Germanujo 1933

Faŝistoj de Germana Studentaro ne-igis en 1933 librojn de malamataj Germanaj verkistoj Erich KÄSTNER, Oskar Maria GRAF kaj Bertolt BRECHT. Max LIEBERMAN, pentristo, komentariis tiun barbaraĵon kun la vortoj: »Mi ne povas tiom multe manĝegi, kiom multe mi volas vomaĉi.« Hodiaŭaj faŝistoj – studentoj de Berlina altlernejo – celas ne-igi poemon publike videblan sur muro de sia lernejo.


Richard VON-WEIZSÄCKER, iama Federacia Prezidanto de Germanujo, diris je la 28a de Junio 1990 antaŭ armeanoj: »Historio ne ripetiĝas« Pro kelkaj novaĵoj mi dubas, ke li pravis.

altlernejo Alice Salomon

poemo sur la suda muro de la altlernejo Alice Salomon

Poemo de la Bolivia-Svisa verkisto Eugen GOMRINGER pri floroj, virinoj kaj admiranto de ambaŭ estas legebla sur la suda muro de la altlernejo Alice Salomon en Berlino. Ekde 2011. Sed la reprezentantaro de la studentoj nun asertas, ke la poemo estus kontraŭ-virina. Ĝi postulas sur-pentri la muron.

La enhavo de la poemo estas jena:

aleoj
aleoj kaj floroj

floroj
floroj kaj virinoj

aleoj
aleoj kaj virinoj

aleoj kaj floroj kaj virinoj kaj
admiranto

Eugen Gomringer

Eugen Gomringer

La reprezentantaro de la studentoj argumentas, ke la aŭtoro akceptus virinojn nur kiel inspiraĵon. Virinoj estus nur belaj muzoj. La virinoj devus ĉie kaj ĉiam denove akcepti, ke oni taksas kaj ĝenas ilin. La poemo estis verkita en 1953.

En 2017 la akademia senato de la lernejo por socialaj pedagogoj lanĉis konkuradon trovi plej bonan ideon estingi la poemon. Grupo de sciencisto, verkistoj kaj artistoj nun protestas kontraŭ la plano. Eĉ PEN kontraŭdiras kun la vortoj: barbareca spirita malforteco.

Ne je la unua fojo en Germanujo, fervoruloj de ideologio detruas artaĵojn pro pretendite malĝustaj valoroj de la estingendaj libroj, bildoj ktp. Ekzemple la forbruligo de libroj je la 10a de Majo 1933 fare de Germana Studentaro, gvidita de Nacisocialista Germana Studentoj-Ligo.

Hodiaŭaj studentoj de Berlina altlernejo preferas farbon anstataŭ fajro. Sed la celo similas: ne-igi atestojn de malĝustaj valoroj kaj opinioj.

La bruna kaj la ruĝa faŝismoj estas evidente ĝemeloj.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s