cenzurita buŝo

Cenzuro en Esperantujo

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi pri ĉi tio aŭ tio. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe; la ordinaruloj povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


cenzurita buŝoLa cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso.

»Precipe tiuj Francaj intelektuloj timis la efikon de la emociaj, religiaj frazoj en la parolado; la vorto “Dio” preskaŭ ŝokis ilin; ili volis persvadi Zamenhof, ke li forigu ĉiujn tiajn vortojn, kaj tute fortranĉu la “Pregon”.« (samloke)

Zamenhof almenaŭ parte akceptis la postulojn fare de la unuaj, Francaj cenzuristoj de la Esperanto-movado »por eviti ian ajn malbelan konflikton ĉe tiu historia unua kongreso« (samloke).

La fakton, ke Zamenhof estis Judo aŭ Hebreo – kion li preferis diri – provis subpremi la internaj cenzuristoj Francaj pro la kontraŭ-juda afero Dreyfus, poste la Germanaj pro la kontraŭ-juda nacia-socialismo en sia lando kaj la Arabaj ĝis nun pro la ĝenerala malamo de la mahometanoj kontraŭ Judoj; vidu La Kaŝitan Vivon de Zamenhof, de N. Z. Maimon, 1978.

Se vi prenas en vian manon la verkon Esploro kaj Dokumentado (artikoloj 1976 – 1987 de d-ro Ivo Lapenna), vi trovas multajn atentigojn al cenzuro en Esperantujo, cenzuro fare de UEA.

Interesuloj pledas denove por cenzuro

La nombro de Esperantistoj, kiuj kaŝe aŭ publike rekomendas al mi prisilenti la aferojn en Benino, kreskas. Ili motivigas tion per: ĉar vi estas tro maljuna, ĉar vi ne estas Beninano, ĉar vi estas Eŭropa eksterlandano, ĉar Blankulo tro longe diris, kion la negroj faru. Supraĵe akcepteblaj »argumentoj«. Sed ili estas nur pretekstoj, kiuj servu komunan celon: subpremi aliajn informojn kaj opiniojn ol la disvastigataj fare de reprezentanto de Afriko Komisiono de UEA.

Difinitaj interesuloj evidente timas, ke la esperantistaro en Benino ekkonus pli ol nur la oficialan veron de BEA kaj Afrika Komisiono. Pro tio ili nomas kritikon atako, liberan opinio-esprimon milito, kaj kiu pledas por vasta, libera priparolado de evidentaj demandoj, tiu staras »sur la alia flanko«. Neniu libera interŝanĝo de informoj kaj opinioj!

En Benino laboras du landaj asocioj. Teda historio kaj verŝajne solvenda problemo, sed certe ne katastrofo. En Hispanujo estas kvin asocioj. ABeE estas la landa sekcio de UEA [], sed reprezentanto de Afriko Komisiono de UEA favoras BEA-n, la alian asocion. Li evidente ne ŝatas, ke Beninanoj scias, ke ne la de li favorata asocio estas agnoskita fare de UEA, li evidente ne volas, ke UEA scias la problemojn kaj sian rolon en Benino. Anstataŭ respekti decidon de UEA, li fi-agitas kontraŭ landa membro de UEA kaj ties estraranoj.

Ĉar reprezentanto de UEA falsas faktojn, subpremas informojn kaj agas kontraŭ decido de UEA, la afero estas nun internacia. Diri, ke la afero estus interna Benina, estas aŭ naive aŭ estas malica provo silentigi la veron.

UEA responsas pri sia reprezentanto en Afriko Komisiono. Ĉu UEA intencas respekti siajn proprajn regulojn?

»Afrika Komisiono estas organo tute ligita al UEA. […] Kiel aliĝinta organo, ĝi kaj ties membroj devas respekti regularon de UEA. Tio signifas, ke ties membroj ne devas agadi kontraŭ decido de UEA, al kio ili tute libere aliĝas« (Esperanto en Afriko – Regularo por funkciado de la komisiono)

»Membro, kiu intence ne respektas unu el la menciitaj reguloj, estas eksigata de AK« (samloke)

Mi aŭdis kaj legis, ke Beninaj samideanoj kritikas tiun reprezentanton, sed nur kaŝe. Ili timas lian potencon, liajn multajn kontaktojn. Li ĉeestis kunsidon de estraranoj de BEA kaj BOJE, sen ke oni antaŭe BOJE-n informis pri tio. Neniu el la reprezentantoj de BOJE havis sufiĉe da kuraĝo laŭte kritiki tion.

2018-04-04 | Facebook TEJO-BENINO | de Andreas J. Penk
2018-04-04 | Facebook TEJO-BENINO | de Andreas J. Penk

D-ro Francesco Maurelli, Germanujo, kontraŭ-diras min:

»Mi pensas ke pri tiaj aferoj pli bonas, ke beninanoj mem decidas por si mem, pri kiel ili volas organiziĝi. Ni simple subtenu iliajn decidojn kaj estu pretaj helpi laŭ ilia peto, pretaj konstrui mildigante kaj faciligante konfliktojn por atingi solvon.«

La s-anoj Annebärbel Hermann, Eŭropo, Jerome Myoung Jun Hwang, Koreio, Sara Spanò kaj Michael Boris Mandirola, Italujo, subtenas lian opinion. Kial ili timas vastan informadon al la Beninaj Esperantistoj, por ke tiuj povas laŭ-fakte decidi? Kial Aziaj kaj Eŭropaj samideanoj ne pretas diferencigi inter informi al iu kaj decidi ion? Ĉu aŭ ili konscie konfuzas la nociojn?

Mi vivis en lando, en la socialisma GDR (Orienta Germanujo), kie fakte – kontraŭ la konstitucio – cenzuro funkciis. Kritikantoj estis malamikoj kaj perfiduloj de la socialismo kaj estis en la danĝero perdi sian laboron. La gazetaro disvastigis la opinion de la registaro. La estraroj de la kvin partioj en GDR havis preskaŭ identajn konvinkiĝojn.

Post la okupado de GDR fare de Federacia Respubliko Germanujo (FRG), mi loĝas nun en Germanujo. Kaj ankaŭ ĉi tie cenzuro nun efikas: Ŝtataj agentejoj (cenzurejoj) rajtas diri, ke ĉi tiu aŭ tiu opinio aŭ afiŝo estus fi-agitado; Facebook, Twitter ktp. devas poste ne-igi ĝin. La Germana gazetaro publikigas preskaŭ nur la ĝeneralan opinion de la registaro. Politikistoj nomas kritikantojn malamikoj de la demokratio. Kiel tiam en la GDR, kritikantoj denove estas en danĝero perdi la laboron.

Eble pro tiuj spertoj en miaj hejmlandoj mi ekkonas problemojn kiel en Benino pli bone ol aliaj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s