Judoj denove fuĝas el Berlino … pro timo

La Germana politiko ne pretas ekkoni la problemon. Ankaŭ reprezentantoj de la Juda komunumo preferas diri, ke la dekstruloj estus danĝere antaŭ ĉio por Judoj en Germanujo.

Advertisements
Liam Rückert (15) kun lia patrino en Berlino (fotografisto: Peter Mueller, BILD.de)
Liam Rückert (15) kun lia patrino en Berlino (fotografisto: Peter Mueller, BILD.de)

Liam RÜCKERT (15), Judo el Berlino, lernas ekde 2016 en Lernejo ĉe Jungfernheide [].

Araba lernanto deklaris kadre de diskutrondo pri la konflikto inter Arabujo kaj Israelo: »Se Judo estus en la klaso, mi mortigus lin.« Post kiam aliaj lernantoj ekkonis, ke Liam estas Judo, ekzemple Pola nomis lin: Fek’-Israelano, mahometanoj diris al li: Fek’-Judo.

Ĉu oni elĵetis almenaŭ la Araban lernanton el la lernejo pro lia malica kontraŭ-juda konduto, pro lia averto eble mortigi Judon nur ĉar tiu estas Judo? Ĉu la instruistaro invitis ĉiujn koncernajn gepatrojn por priparoli la tute ne-akcepteblan konduton de la plejparte Arabaj lernantoj? Ĉu oni informis la ŝtatan oficejon por junuloj pri tiu kontraŭ-juda afero? Ĉu la direktoro atentigis la sekretan servon por protektado de Baza Leĝo al la afero?

Ĉu aŭ »Lernejo ĉe Jungfernheide« estas kvazaŭ faŝisma, almenaŭ kontraŭ-juda edukejo?

Intertempe Liam intence forestas la lernejon. Li ne povas elteni la atakojn fare de aliaj lernantoj. Li sentas timon. 62 % de la aliaj lernantoj estas eksterlandanoj.

Kion faras nun la instruistoj? Ili pretendas, ke Liam troigus. La patrino de Liam diris: »Ni ricevis nenian subtenon fare de la lernejo.« Eĉ la deziron de Liam, ŝanĝi en alian klason, la lernejo ne akceptis. Atakoj kontraŭ Judaj lernantoj estas intertempe ordinara afero en Berlinaj lernejoj.

Til Bierman, ĵurnalisto, parolas kun Liam kaj lia frato (fotografisto: Peter Mueller, BILD.de)
Til Bierman, ĵurnalisto, parolas kun Liam kaj lia frato (fotografisto: Peter Mueller, BILD.de)

Berlino, ĉefurbo de Germanujo, estas regata fare de politika koalicio de Socialdemokrata Partio, partio La Maldekstruloj kaj Verduloj. La socialdemokrata Reganta Urbestro pretas al kontaktoj kun eĉ pli-malpli krimaj islamaj organizaĵoj. La sorto de Judaj lernantoj sekve ne gravas.

Liam intertempe planas fuĝi el Germanujo en Israelon kaj tie viziti lernejon. Lia frato Sean estas jam tie.

La Germana politiko ne pretas ekkoni la problemon. Ankaŭ reprezentantoj de la Juda komunumo preferas diri, ke la dekstruloj estus danĝere antaŭ ĉio por Judoj en Germanujo.

… dume junaj Judoj denove fuĝas el Germanujo pro timo!


fonto: BILD, 2018-04-10 []

Aŭtoro: Andreas J. PENK

Mi nomiĝas Andreas J. PENK, mi naskiĝis en 1962, kaj mi vivas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo. Mi parolas la Germanan, mian gepatran lingvon kaj Esperanton. En la lernejo mi estis lerninta ankaŭ la Rusan kaj la Anglan lingvojn, ses kaj du jarojn. Sed ĉar mi ne uzis tiujn lingvojn, mi forgesis preskaŭ ĉiujn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Laŭ profesio mi estis unue instruisto de la Germana lingvo, matematiko, loka geografio kaj metio por la unuaj klasoj, poste politikisto, direktoro de asocio por infanoj kaj junuloj kaj fine asistanto de advokatoj. Pro handikapo (gravaj depresioj) mi estas nun senlaborulo kaj ricevas malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi konsilas libervole junulojn kaj junajn civitanojn koncerne sociale-leĝajn aferojn. Mi vivas sole. Mi havas nek edzinon nek gefilojn.

2 pensoj pri “Judoj denove fuĝas el Berlino … pro timo”

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

w

Connecting to %s