Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo

Mi hontas el profunda koro, ĉar Judaj lernantoj en Berlino – denove – suferas pro eĉ kreskanta kontraŭ-judismo. 76 jaroj post la konferenco apud Wannsee. Sed tute indignigas min la indiferenteco, la provo silentigi tion fare de la Berlina urba registaro. Estu avertate la judaro de la mondo: Berlinaj politikistoj perfidas la Judojn ĉi tie kaj mensogas al la Judoj ekster Germanujo!


Judaj lernantoj estas insultataj en Berlinaj lernejojĈu vi estas Israela Judo? Ĉu vi havus iom da libera loko por Judaj rifuĝontoj el Germanujo? Ĉu vi konjektas, ke mi ŝercas? Mi preferus ŝerci, sed la perforta antisemitismo (kontraŭ-judismo) fare de mahometanoj en Germanujo estas amara fakto.

Ĉu vi legis en gazetoj pri la ĵuroj fare de Germanaj politikistoj, ke ili protektus la judaron en Germanujo? Ĉu vi vidis en la televido la pompajn Germanajn memorfestojn por la Judaj viktimoj pro la Germana nacia socialismo? Ĉu vi aŭdis, ke la (regantaj) Germanoj estus lernintaj el la historio? Ĉiu trompado! La faktoj estas aliaj.

En Marto kaj Aprilo Berlinaj gazetoj raportis pri tri Judaj lernantoj, kiuj suferis pro la malamo kontraŭ Judoj fare de mahometanoj:

  • knabino de la lernejo Paul-Simmel-Grundschule [retejo]: ofendadoj, ankaŭ kontraŭ la gepatroj, minacado mortigi ŝin, ĉar ŝi ne kredas je Alaho
  • Oskar (14), lernejo Friedenauer Gemeinschaftsschule [retejo]: ofendadoj (ĉiuj Judoj estas murdistoj), la viktimo forlasis intertempe la lernejon
  • Liam (15), lernejo Schule an der Jungfernheide [retejo]: ofendadoj (fek’-israelano, fek’-judo), fi-agitado, la viktimo intencas fuĝi al Israelo … kiel jam lia frato Sean [pli multe]

La konduto de la disĉiploj de tiu profeto Mahometo – armeestro, amasojn-buĉisto kaj judojn-malamanto – tute ne mirigas min. Kiam oni importas amase mahometanojn el arkaikaj, pratempaj komunumoj, oni ankaŭ importas ties krudajn konvinkiĝojn. Kaj kiam oni krome emas akcepti tion sen kontraŭ-diri … tiam oni perfidas fine la estontajn viktimojn: virinojn, samseksemulojn kaj Judojn.

Karl LAGERFELD, vestojn-kreinto:

»Ni ne povas mortigi milionojn Judojn kaj milionojn de iliaj plej akraj malamikoj venigi en la landon«

Michael WOLFFSOHN, historiisto:

»Ŝtato havas la devon protekti siajn civitanojn. Evidente nia ŝtato plenumas tion koncerne la Judojn ne plue komplete«

Henryk M. BRODER, ĵurnalisto:

»La staton de la komencoj la Germana socio jam delonge pasis. La malnova antisemitismo […] estas anstataŭita fare de importita malamo kontraŭ judoj«

Jes, inter la mahometanoj estas ankaŭ bonaj homoj. Kial tiam ankaŭ inter la membroj de la nacia-socialisma partio. Ili provas establi humanan islamon. Kiel ekzemple s-ino Seyran Ateş, fondinto de Ibn-Rushd-Goethe-Moskeo. Sed ŝi kaj aliaj kiel ŝi ne ricevas subtenon fare de la Germana ŝtato, fare de la regantaj partioj. Male!

partoprenantoj de kontraŭ-juda manifestacio en Berlino

partoprenantoj de kontraŭ-juda manifestacio en Berlino (fonto: Jüdisches Forum für Demokratie und gegen Antisemitismus e. V. © 2018)

Tiam en GDR, kiam mi estis lernanto, tiam alia lernanto diris al lernantino, ke oni do forgesis mortigi ŝin per gaso (gasmortigi, germane: vergasen). Ni lernantoj malmembrigis lin el la junularo organizaĵo pro tio.

Ĉi tie kaj hodiaŭ: Kion estas la reagoj koncerne la kontraŭ-judan konduton fare de mahometanaj lernantoj? Ĉu oni invitas la gepatrojn por atentigi ilin al la rezultoj de la edukado? Ĉu oni postulas esploradon fare de la ŝtata instanco por aferoj de junuloj pro verŝajne kontraŭ-judisma edukado kadre de la familio? Ĉu oni organizas konferencojn por priparoli la kontraŭ-judan konduton kaj nomi la farintojn? Ĉu la sekreta servo, kiu  protektu la Bazan Leĝon (germane: Verfassungsschutz), esploras la kaŭzojn de tiu fine krima konduto?

Post 1933, post komenco de la regado fare de la naciaj socialistoj, pli kaj pli multaj instruistoj cedis al ties kontraŭ-judismo. La propra feliĉo estis pli grava ol resti deca. Kritiki islamon, mahometanojn kaj la Germanan politikon favoran al islamo povas esti hodiaŭ tikla afero. Pro tio instruistoj evitas ĉian eblan riproĉon esti kontraŭ-islamaj. La sorto de iuj Judaj lernantoj sekve ne gravas! Mi estis instruisto kaj mi malestimas miajn kolegojn pro ties malkuraĝeco, oportunismo kaj pli-malpli kaŝa kontraŭ-judismo.

»Per iliaj fruktoj vi konos ilin« (Mateo 7:16)

Kion faras la Berlina urba registaro? Maldekstra koalicio el socialdemokratoj (SPD) kaj la partioj La Maldekstruma (Die Linke) kaj Verduloj (Bündnis90/ Grüne). La sorto de Judaj lernantoj evidente ne gravas por ĉi tiu maldekstruma registaro.

Michael MÜLLER (socialdemokratoj), Reganta Urbestro, partoprenis je la 16a de Marto 2017 manifestacion organizitan ankaŭ de islama organizaĵo observata fare de Germana sekreta servo pro suspekto de kontraŭ-konstitucia agado. Petoj de la judaro al MÜLLER, ke li ne partoprenu, restis malsukcesaj. La Simon Wiesenthal Centers konsideris enlistigi urbestron MÜLLER en la liston de kontraŭ-judismo.

D-ro Klaus LEDERER (La Maldekstruma), urbestro por kulturo kaj Eŭropo,  energie batalis, ke samseksemuloj ricevas la rajton edzoj-iĝi kaj edzinoj-iĝi. Kiam kultura organizaĵo estis invitinta gaston, kiun Lederer pro ideologiaj kaŭzoj ne volis akcepti, li ĉantaĝis la organizaĵon per la minaco ne-igi la ŝtatajn subvenciojn al tiu organizaĵo. Mi aŭdis nenion, ke li simile energie uzus siajn fortojn por protekti Berlinajn Judojn.

Sandra SCHEERES (socialdemokratoj), senatano de edukado, junularo kaj familio, estis en Novembro 2017 malpermesinta, ke la ĉefoj de lernejoj kaj instruistoj parolas publike, ekzemple kun ĵurnalistoj, pri problemoj en iliaj lernejoj.

Toleri, akcepti, ignori. Ĉu pro kaŝa kontraŭ-judismo? Ĉi tie 6 el 9 politikaj gvidantoj de Berlino.

La maldekstruma registaro de la Germana ĉefurbo Berlino havas aliajn prioritatojn: ekzemple en ŝtataj instancoj malfermi kromajn necesejojn por uloj, kiuj ne scias, ĉu ili estas inaj aŭ viraj (germane: Unisex-Toiletten), kaj instali ilojn, por ke ankaŭ virinoj povas starante pisi. Ŝtataj taskoj por atingi tutan unuformecon de la seksoj. Certe pli grave por maldekstrumuloj ol la larmoj de iuj Judaj lernantoj.

Mi skribis intertempe al Lia Ekscelenco, Ambasadoro de la Ŝtato Israelo en Berlino, kaj mi petis lin plej ĝentile informi sian registaron kaj la Israelan popolon pri la perfido de la judaro fare de la Berlina registaro kaj ke li eble protektu la Berlinajn Judojn laŭ siaj ebloj.

Por ke la mondo ekkonu:

Komencas denove en Germanujo!

Advertisements

Unu penso pri “Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s