Kollegah & Farid Bang: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj«

Tiam murditaj, nun krome mokegitaj: Viktimoj de la koncentrejo Aŭŝvico. Kaj eĉ laŭdiraj batalantoj kontraŭ diversaj ismoj akceptas pli-malpli silenteme tiun fiaĵon … Germanujo en 2018


la Marokana Farid Bang k la Germana Kollegah ricevis premion ECHO 2018
la Marokana Farid Bang k la Germana Kollegah ricevis premion ECHO 2018

La Marokana repo-kantisto Farid Bang (Farid Hamed El Abdellaoui) ricevis kune kun la Germana Kollegah (Felix Martin Andreas Matthias Blume) je la 13a de Aprilo fare de Germana Sono-Akademio la muziko-premion ECHO 2018 (eko).

La du plebistoj prezentas en unu el siaj verkoj ankaŭ jenan linion:

»Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvicoenloĝantoj.«

La koncentreja komplekso Aŭŝvico apud la Pola urbo Oświęcim estis nacia-socialisma mortkoncentrejo (ekstermejo), kie mortis inter 1940 kaj 1945 ĉirkaŭ 1,3 milionoj da homoj. La plej granda parto de la viktimoj de Aŭŝvico estis Judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da Ciganoj, samseksemuloj, politikaj kaptitoj, Poloj, Sovetianoj kaj homoj el aliaj landoj. La kondiĉoj en Aŭŝvico estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano. [Vikepedio]

Kelkaj el tiuj trejnitaj Aŭŝvicoenloĝantoj:

 

Ĉefredaktoro Julian Reichelt, Bild-gazeto, komentis:

Hontindaĵo por ĉi tiu lando

Kial la muziko-premio por la malamo-repo-kantistoj ne estu silenteme akceptita

ECHO, la plej gravan Germanan muziko-premion, ricevis du repo-kantistoj, kiuj en siaj kantoj mokegas viktimojn de Aŭŝvico kaj gloregas teroron

»Vi Judo!« oni krias kiel insultan nomon, kelkajn trafikilojn (Kuwait Arways) Judoj ne rajtas uzi laŭ Germana justico, gepatrojn premas siajn gefilojn ne montri en la lernejo la propran judecon, en la Germana ĉefurbo Berlino kaj multaj aliaj urboj Judoj timas iri kun kipao sur la strato, antaŭ la Brandenburga Pordego marŝas junaj viroj, krias kontraŭ-judajn dirojn, kaj tiuj, kiuj aparte malferme kaj laŭtege celebras antisemitismon, estas socie honoritaj kaj premiitaj.

Tiu estas bedaŭrinde ne Germanujo en 1938.

Tiu estas Germanujo en 2018, 80 jaroj post Regna Pogromo-Nokto.

[…] En Berlino oni premias la repo-kantistojn Kollegah kaj Farid Bang por linioj kiel: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝanto« kun la plej grava Germana muziko-premio. […]. [fonto]

Aliaj premiitoj de ECHO 2018 estas:

  • Beatsteaks, Germana roka-muziko-grupo el Berlino [retejo]
  • Deichkind, Germana hip-hopa-muziko-grupo el Hamburgo [retejo]
  • Helene Fischer (Jelena Petrowna Fischer), Germana kantistino [retejo]
  • Luis Fonsi (Luis Alfonso Rodríguez López-Cepero), kantisto el Porto-Riko [retejo]
  • Mark Forster (Mark Ćwiertnia), Germana kantisto kaj komponisto el Kaiserslautern [retejo]
  • Haiyti (Ronja Zschoche), Germana kantistino (repo-muziko) el Hamburgo [retejo]
  • Imagine Dragons, roka-muziko-grupo el Usono [retejo]
  • Alice Merton, Germana pop-kantistino el Berlino [retejo]
  • Milky Chance (Clemens Rehbein, Philipp Dausch, Antonio Greger, Sebastian Schmidt), Germana muziko-grupo el Kassel [retpaĝo]
  • Pink (Alecia Beth Moore), pop-roka-kantistino el Usono [retejo]
  • Santiano (Björn Both, Peter David Sage, Andreas Fahnert, Axel Stosberg, Hans-Timm Hinrichsen), Germana muziko-grupo [retpaĝo]
  • Ed Sheeran (Edward Christopher Sheeran), kantisto el Britujo [retpaĝo]
  • Robin Schulz, Germana muzikisto kaj muziko-produktisto [retejo]
  • Die Toten Hosen, Germana roka-muziko-grupo el Düsseldorf [retejo]
  • Klaus Voormann, Germana muzikisto [retejo]
  • Wincent Weiss, Germana kantisto el Eutin [retejo]

Neniu el ili rifuzis sian premion ECHO 2018. Ĉiuj ili akceptis esti premiitaj kune kun plebaj, antisemitaj kolegoj, kiuj fie mokegas viktimojn de la nacia-socialisma barbaraĵo en Aŭŝvico.

Membro de Die Toten Hosen almenaŭ kritikis Farid Bang kaj Kollegah … iom

La Brita roka-muziko-grupo Queen publikigis en 1991 la kanton: The Show Must Go On (La spektaklo devas daŭri). En Tri-Groŝa Opero de Bertolt Brecht diras la krimulo MacHeath: »Erst kommt das Fressen, dann kommt die Moral (Unue venas la manĝaĵo, tiam venas la moralo), sed li parolas pri la manĝado de la malriĉuloj.

La manĝaĵo de la ECHO-premiitoj verŝajne ne estis pano sed kaviaro kaj ĉampano. Tamen certe pli grave ol morala konduto!

Mi elkore gratulas!

 

Advertisements

4 komentoj

  1. […] (3) Je la 13a de Aprilo 2018 la Germana Sono-Akademio aranĝis en Berlino imponan okazaĵon por premii muzikistojn per la muziko-premio ECHO 2018 (eko). Kandidatoj estis ankaŭ la Marokana repo-kantisto Farid Bang kaj la Germana Kollegah, inter alie pro kanto kun la lineo: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj«. Tamen la vizitantoj de la okazaĵo – artistoj, aktoroj, kantistoj, politikistoj – venis amase. Oni aplaŭdis, kiam ĉi-tiuj judajn-malamantoj ricevis premion, kaj dancis poste dum ludis ĉi-tiu fia kanto. [Kollegah & Farid Bang] […]

    Ŝato

  2. […] Doni la premion ECHO 2018, la plej gravan muziko-premion de Germanujo, al du evidente kontraŭ-judismaj repo-kantistoj estis fia. Ĉu sed ĉi tiu estis la skandalo? Antaŭ la aranĝo la gazetaro vaste raportis, ke tiuj du artistoj tre verŝajne ricevos premion … kaj tamen artistoj, muzikistoj, politikistoj ktp. venis amase al ĉi tiu aranĝo. Kelkaj el ili eĉ akceptis ankaŭ premion. Tiu estas la skandalo! [ĉi tie] […]

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s