Mito de sklaveco … kaj la sekvoj

Estas komforta preteksto: Blankulo kulpas pri ĉiu mizero en Afriko, ekde la sklaveco ĝis nun. Afrikanoj estas viktimoj. Blankulo ankoraŭ responsas … kaj sekve ĝi akceptu, ke Afrikanoj kontraŭ-leĝe setlas en Eŭropo. Anstataŭ scio – naiva sin-trompado.

Advertisements

Estimata juna Afrika samideano,

mi legis Vian artikolon »Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj« [ĉi tie], sed mi ne komprenas ĝin. Mi verŝajne ne komprenas Vin.

Vi skribas ekzemple

»Ekde la erao de la slaveco, kiam niaj gepatroj suferegis sub la regado fare de Blankulo, Afriko estas ruinigita por ĉiam.«

Ĉu Vi opinias, ke la sklaveco estus koncepto nur de Blankulo, kiun ĝi tiam enkondukis en Afrikon? – Vi eraras!

sklavojn-transportado en okcidenta Afriko
sklavojn-transportado en okcidenta Afriko

»La multaj voĉoj en la bazaro de Ouidah estas ege laŭtaj. Plure-cent negocistoj al-venis je somera tago de la jaro 1750 en la ĉe-mara loko en la nuna Benino […]

Kroma grupo da vizitantoj de la bazaro urĝas tri kilometrojn al la maro suben. La viroj, Eŭropanoj, […] volas nun al siaj ŝipoj, kiuj estas ĉe ankro antaŭ la marbordo – kun du kaj tri mastoj el Bristol [Britujo], Lisboa [Portugalujo] aŭ Nantes [Francujo], ŝarĝitaj kun pafi-armiloj, forĝebla fero, tabako kaj rumo: ŝanĝo-varoj por aĉeti la plej deziratan varon fare de la blankuloj. Homojn. […]

Por kontentigi la intereson de la aĉetantoj, Afrikaj ĉasistoj de homoj tra-serĉas vastajn partojn de la kontinento. Reĝoj militas nur por akiri malliberulojn por la bazaroj de sklavoj. […]

ĉasado de sklavoj en Afriko
ĉasado de sklavoj en Afriko

La Afrikaj negocistoj de homoj dekonas [malgrandigas] inter 1440 kaj 1870 la loĝantaron de tutaj lando-zonoj, vendas ĝis mezo de 19a centjaro pli ol dek-du milionojn da malliberuloj al la Eŭropanoj. Ili estas eble frapataj pro la grandega bezono de la fremduloj. Sed ili ne indignas pro la intereso, negoci homojn kiel varojn.

Ĉar la sklaveco estas ordinara afero en Afriko. Jam centjarojn ne-liberuloj laboras por riĉaj familioj kiel kuiristoj aŭ konkubinoj [inoj, kiujn la dommastro sekse uzas]. Devigaj laboristoj laboregas en oro-minoj en Sudano kaj sur salo-kampoj en Saharo. […]

La plej multaj sklavoj estas milito-malliberuloj. Sed ankaŭ ne-pagintajn ŝuldantojn, ŝtelistojn aŭ adultintojn oni forprenas la liberecon, ofte por la tuta vivo.«

(propra tradukaĵo el Küste der Verdammten (Marbordo de la Mal-benit-uloj) de Sebastian KRETZ, el la Germana magazino por historio GEO-Epoche, n-ro 66 – Afrika 1415 – 1960, paĝo 60 – 63)

Vi skribas en Via artikolo

»Vi [Afriko] suferas ekde la slaveco, kiu daŭris multajn jaron … ĝis hodiaŭ.«

honori la sklavistojn
honori la sklavistojn

Vi pravas atentigi al ĉi tiu barbaraĵo, ĉi tiu krimo. En Usono ekzemple kelkaj milionoj da Afrikaj sklavoj devis laboregi kaj ofte ege mizere vivaĉi (aĉe vivi).

Sed kial la junularo hodiaŭ en Benino, Ganao kaj aliaj Afrikaj landoj tiom multe ŝatas vestojn montrantajn la kolorojn de Usono? Ĉu tiuj junuloj ne konas la historion de la propra lando? Ĉu aŭ ili neglektas la sorton de siaj antaŭuloj? Ĉu aŭ ili – alie ol Vi opinias – pardonis intertempe al Blankulo?

Vi skribas krome en Via teksto

»Okcidentanoj ofte sugestas al Afrikanoj resti en iliaj landoj por krei pli bonan landon anstataŭ elmigri. Ĉu vi petus iun, kiu ne estas kapabla vivteni sian propran familion, resti en sia lando por transformi ĝin al paradizo?«

senhejmuloj sub ponto en Berlino (c) Caro Fotoagentur Andreas Teich
senhejmuloj sub ponto en Berlino (c) Caro Fotoagentur Andreas Teich

Ĉu Vi vere opinias, ke la Afrikaj elmigrantoj alvenos en landojn similajn je paradizo? En Germanujo ekzemple vivas 80 milionoj da loĝantoj, unu miliono el ili estas senhejmuloj kaj devas vivi sur la strato, kroma miliono el ili estas ege malriĉaj pensiuloj, kiuj parte devas kolekti botelojn el rubujoj, parte ne povas hejti la loĝejon. Multaj Germanaj familioj havas ne lumon en la loĝejo – pro ŝuldoj. Pli kaj pli multaj infanoj devas sen antaŭa matenmanĝo iri en la lernejon. Kiam Vi revas pri landoj de Blankulo, Vi eble vidas nur Vian sin-trompon.

Ĉu Vi konas la kontrakton Ekonomia Partnereco Akordo (Accords de partenariat économiqueĉi tie), kontrakto inter Eŭropa Unio kaj Afrikaj landoj, subskribate je la 23a de Junio 2000 en Cotonou, Benino (Cotonou-kontrakto)? Ĝi kaŭzas gravajn problemojn por Afrikaj ŝtatoj?

  1. Pro la kontrakto mankis subite enspezoj el dogano por importaĵoj el Eŭropa Unio,
  2. la malfortaj Afrikaj industrioj ne povas konkuri kontraŭ la industrioj de Eŭropa Unio,
  3. la produktoj el la forte subvenciata agrokulturo de Eŭropa Unio elpuŝas la produktojn de la malgrandaj Afrikaj produktantoj.

Ekzemple en Ganao, kie nur 10 % de la vendataj kokoj estas ankoraŭ el Ganaa bredado, 90 % venas – porciumitaj kaj fridigitaj – el Eŭropa Unio. La vestoj el dua mano (jam uzitaj vestoj) el Eŭropa Unio detruas la tekstilan industrion en Ganao. Eŭropa Unio eksportas al Ganao akumulatorojn, kaj junaj viroj malmuntas tiujn. Ili verŝas la acidon el la akumulatoroj … en la grundon. Poste ili elprenas la plumbajn platojn por vendi tiujn. Dum la malmuntado la plumbo venenas la junajn virojn. Fine la plumbaj platoj ree venas en Eŭropon. La problemoj de la malpurigado de la medio kaj la venenitaj junaj viroj restas en Ganao.

Kial Afrikaj politikistojViaj politikistoj – akceptas tian kontrakton, kiu detruas la ankoraŭ malfortajn Afrikajn industriojn kaj malsanigas partojn de la propra popolo?

Krome: En Afriko vivas pli ol 200 riĉuloj kun posedaĵo pli ol 1’000 milionoj da dolaroj …

Aŭtoro: Andreas J. PENK

Mi nomiĝas Andreas J. PENK, mi naskiĝis en 1962, kaj mi vivas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo. Mi parolas la Germanan, mian gepatran lingvon kaj Esperanton. En la lernejo mi estis lerninta ankaŭ la Rusan kaj la Anglan lingvojn, ses kaj du jarojn. Sed ĉar mi ne uzis tiujn lingvojn, mi forgesis preskaŭ ĉiujn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Laŭ profesio mi estis unue instruisto de la Germana lingvo, matematiko, loka geografio kaj metio por la unuaj klasoj, poste politikisto, direktoro de asocio por infanoj kaj junuloj kaj fine asistanto de advokatoj. Pro handikapo (gravaj depresioj) mi estas nun senlaborulo kaj ricevas malaltan pension de la Germana ŝtato. Tamen mi konsilas libervole junulojn kaj junajn civitanojn koncerne sociale-leĝajn aferojn. Mi vivas sole. Mi havas nek edzinon nek gefilojn.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

w

Connecting to %s