Ĉu mi estas nazio?

La riproĉo: “Vi [estas] nazio!” estas la plej akra kalumnio en Germanujo. Pro la Germana historio. La nazioj (membroj de la faŝisma Nacisocialisma Germana Laborista Partio) regis en Germanujo inter 1933 kaj 1945. Ili responsis multegajn, ofte ege kruelajn krimojn kaj barbaraĵojn kontraŭ eksterlandanoj, Esperantistoj, Judoj, komunistoj, kritikantoj, samseksemuloj … kaj verdire ĉiuj decaj homoj. Estis tempo de kreskanta denuncado de najbaro kontraŭ najbaro.

manifestacio maldekstre antaŭ dekstre

Maldekstra Junularo (‘solid), subdistrikto Helmstedt, organizis manifestacion kontraŭ nazioj (Ili asertas sur la slogan-rubando: dekstruloj = nazioj)

Baldaŭ post la venko super la Germana faŝismo (naziismo), kelkaj homoj komencis malglori siajn kontraŭulojn per la eldiro, ke tiuj estus faŝistoj aŭ nazioj. Unue maldekstruloj, pli poste pli kaj pli multaj ĵurnalistoj kaj intertempe preskaŭ ĉiuj (regantaj) politikistoj misuzas la nocion nazio por morale ekzekutadi faktajn kaj nur tiel-nomatajn dekstrulojn, intertempe ĉiujn kritikantojn de la nuna politiko, ekzemple pri eksterlandanoj (“rifuĝintoj”). Eĉ fari demandon povas esti danĝera afero nun en Germanujo. Se la subtenantoj de la registaro ne havas argumentojn, ili emas rebati per: “Vi [estas] nazio!” La “malmaskigitaj” nazioj povas perdi sian laborlokon, la membrecon en asocio, la rajton publikigi en Facebook kaj Twitter, eble eĉ amikojn ktp. La nuna situacio en Germanujo similas parte al la romano 1984 de George ORWELL. Germanujo havas denove cenzuron por ne-igi la opiniesprimojn de la nazioj.

Pli kaj pli multaj Germanoj ne plue pretas akcepti ĉi tion fiagitadon. Mi trovis en TTT filmeton de juna viro, Tim HEILIG, per tiu li akre kaj sprite protestas kontraŭ la morala ekzekutado de homoj, kiuj nur havas alian opinion. Li batalas do por la libereco de opiniesprimo.

profilo ĉe MetalFlirtDETim HEILIG havas nun 24 jarojn, li vivas en Leutkirch, urbo en la sud-okcidenta lando en Germanujo Baden-Württemberg (malproksime al la limoj kun Aŭstrio kaj Svisujo). Kelkaj tatuaĵoj ornamas sian korpon.

Tim Heilig skribas pri si mem: “Homoj estu malpli supraĵe. Konatiĝu unue persone kun homo antaŭ ol vi juĝas pri ĝi. Tim Heilig | 21 [24] | tatuita | amas bestojn | Estas tute egala al mi, kion pensas homoj pri mi. Mi vivas mian vivon, tiel ĝi plaĉas al mi. Skribu do al mi”

Tim HEILIG havas multajn zelotojn (ĉirkaŭ 370’000 ĉe Facebook) pro siaj filmetoj kaj muziko-pecoj en TTT. Eĉ gazetoj raportis pri li: BILD (2014-12-22), Focus (2015-09-19), Bravo (2014-12-16). Kelkaj aliaj uloj ne ŝatas lin, male!

La teksto de lia filmeto estas jena:

Ĉu mi estas nazio,

  • ĉar mi opinias, ke la pri-fuĝinta politiko fiaskis kaj estas malbona ideo, kaj oni kreas daŭre novajn problemojn anstataŭ unue solvi la malnovajn?
  • ĉar mi ne pretas toleri rifuzitajn kaj ĉiam denove krime agantajn azilo-petintojn?
  • ĉar mi havas malbonan senton, kiam grupo da Sirianoj preteriras min?
  • ĉar mi diras, ke ĉi tiu hejmlando ne plue estas hejmeca pro la multaj fremdaj lingvoj ĉe ĉiu angulo, kaj ke Germano sentas sin kiel en malplimulto?
  • ĉar mi bedaŭras la Germanajn infanojn en infanĝardenoj kaj lernejoj pro ilia izoliteco, ĉar 90 procentoj de ĉiuj infanoj parolas aliajn lingvojn?
  • ĉar rifuĝintoj ricevas ofte la plej novajn vestojn, sed pensiuloj devas kolekti botelojn el rubujoj pro tro malalta pensio?
  • ĉar mi opinias, ke ĉiu, kiu vivas en Germanujo, lernu kaj parolu la Germanan lingvon?
  • ĉar mi kritikas, ke oni parolas pri rasismo nur, kiam ĝi celas kontraŭ eksterlandanoj, sed ne, kiam ĝi estas kontraŭ Germanoj?
  • ĉar mi deziras vivi en la ne-ĝenanta tempo, kiam oni povis promeni tra la stratoj sen timi, ke okazos io malagrabla?
  • ĉar la kreskanta nombro da krimaj agoj fare de en-vojaĝintoj ĝenas min, kiam mi legas, ke preskaŭ 10 procentoj el ĉiuj eksterlandanoj estas krimuloj?
  • ĉar mi opinias, ke islamo ne apartenas al Germanujo?
  • ĉar mi ne ŝatas, ke oni do postulas toleremon pri aliaj kulturoj, sed la Germana kulturo tiom ofte estas ne-akceptita?
  • ĉar mi opinias, ke Merkel kaj la aliaj molaj politikistoj detruas ĉi tiun landon, kaj la homoj perdas la esperon, ke ĉi tiu lando fariĝos denove bela kiel en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj?
  • ĉar mi estas Germano kaj ne volas, ke nia lando tute ruiniĝas?

Ĉu ni estas nazioj, ĉar ni malfermas nian buŝon kaj diras, kion ni ne ŝatas?

Pripensu foje tion!

Tim Heilig estas interesa juna viro, li ŝatas mem pensi kaj havas propran opinion, kiun li ankaŭ kuraĝe disvastigas. Mi persone altestimas lian engaĝiĝon por libereco de opiniesprimo. Germanujo bezonas pli multajn tielajn homojn.

Tim Heilig sidanta antaŭ la kamerao

Tim HEILIG: Kiu legas tion, estas bonega


Por interesuloj pri Tim HEILIG jenaj ligiloj:

  • Tim Heilig (Facebook), kun multaj fotografaĵoj kaj germanlingvaj tekstoj kaj filmetoj
  • Tim Heilig Original (Facebook), kun multaj fotografaĵoj kaj germanlingvaj tekstoj kaj filmetoj
  • Tim Heilig (Instagram), kun multaj fotografaĵoj

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s