Homojn-ĉasado en Germanujo

sanga loko de la mortigo

Daniel H, mortigita je la 26a de Aŭgusto 2018 ĉi tie

Daniel H. estas morta. Mortigita per multaj pikoj de tranĉilo en lian dorson. Li havis 35 jarojn, vivis en la Saksa urbo Chemnitz, estis laŭ profesio pentristo. Lia familio estis el Kubo. Daniel H. estas kroma viktimo de tiel-nomata rifuĝinto, kiu vivas kontraŭ-leĝe en Germanujo. Kiel kelkdekmiloj aliaj eksterlandanoj el Arabujo kaj Afriko. La listo de Germanoj mortigitaj fare de tiel-nomataj rifuĝintoj kreskas (2016: 62, 2017: 83) Germanaj politikistoj kaj la gazetaro pretendas: Estus nur unikaj kazoj. Kaj la Germanaj kortumoj estas tre indulgemaj, kiam la farinto estas eksterlandano.

Post ĉi tiu krimo, multaj homoj en Chemnitz manifestaciis. Ili funebris pri Daniel H. kaj protestis kontraŭ ŝtata politiko, kiu akceptas amasojn da kontraŭ-leĝaj, ofte krimaj eksterlandanoj, kiuj minacas, atakas kaj mortigas Germanajn civitanojn. La leĝo postulas, ke ĉi tiuj eksterlandanoj devas forlasi Germanujon, sed la Germana ŝtato fakte dormas. Nun pli kaj pli multaj civitanoj protestas kontraŭ ĉi tiu ne-ago.

S-ino kanceliero Angela MERKEL

S-ino kanceliero Angela MERKEL

Sed la registaro kaj aliaj politikistoj ne pretas akcepti iun kritikon. S-ino kanceliero Angela MERKEL disvastigis la mensogon, ke la manifestantoj en Chemnitz estus nov-nazioj (faŝistoj, eble la plej akra kalumnio en Germanujo), kiuj estis ĉasintaj homojn, eksterlandanojn tra la urbo. Mensogo por malglori la kritikantojn. Aliaj politikistoj kaj la gazetaro de la Germana ĉefurbo tuj papagis ĉi tiun mensogon. La mensogo atingis eĉ la organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj, kaj unu el ĝiaj reprezentantoj kondamnis la homojn-ĉasadon en Chemnitz.

S-ino kanceliero pretendis, ke ŝi estis vidinta filmetojn, kiuj pruvus la homojn-ĉasadon. Evidente kroma mensogo.

Unue deklaris la ĉefa redaktanto de la gazeto Freie Presse (Chemnitz), ke ne okazis homojn-ĉasado en la urbo. Poste la estrino de la Juda komunumo diris, ke ŝi aŭdis nenion pri tia ĉasado. La Ĝenerala Prokuroro de Saksujo (lando en Germanujo) informis, ke li ne konas iun pruvilon pri homojn-ĉasado. Prof. Werner PATZELT (sciencisto de politiko, universitato Dresdeno) postulis, ke s-ino kanceliero prezentu la filmetojn, kiuj pruvas la homojn-ĉasadon. La ĉefministro de Saksujo (lando en Germanujo) deklaris, ke okazis nek homojn-ĉasado nek linĉado. La plej multaj politikistoj en Berlino, ĉefurbo de Germanujo, kontraŭdiris tuj sen prezenti unu pruvilon.

Hans Georg MAASSEN, prezidanto de la enlanda sekreta servo

Hans Georg MAASSEN, prezidanto de la enlanda sekreta servo

Fine eĉ la prezidanto de la enlanda sekreta servo (Bundesamt für Verfassungsschutz) pridubis publike la aserton pri homojn-ĉasado en Chemnitz. Tuj poste politikistoj el preskaŭ ĉiuj partioj – tiuj en la registaro kaj tiuj de la opoziciularo – kondamnis kaj atakis lin. Li subtenus la nov-naziojn (faŝistojn) en Germanujo. Oni postulas, ke li prezentu pruvilojn. Ĉu pruviloj pri kio? Ĉu pruviloj, ke ne ekzistas pruviloj pri homojn-ĉasado? Ili ne demandis, kio estas la vero? Ili kondamnis, ke alta oficisto pridubis publike aserton de la kanceliero pro mankantaj pruviloj. Nun ni havas homon-ĉasadon en Germanujo, ĉasado kontraŭ la prezidanton de la enlanda sekreta servo.

Reprezentantoj de la partio La Maldekstra partoprenas ĉi tiun nunan ĉasadon. Ĉi tiu partio estas la iama reganta komunista partio de Germana Demokratia Respubliko (socialisma Orienta Germanujo). La komunistoj havas tre nigran historion kondamni homojn sen (aŭ kun falsitaj) pruviloj. Josif STALIN, ĉefo de la komunistoj de Sovetunio ĝis 1953, kaj Hilde BENJAMIN, juĝisto kaj ministro de justico de GDR, ekzemple responsis multajn kondamnojn al morto … sen faktaj pruviloj. Tiel agi estas eble profunda karakteriza trajto ankaŭ de la hodiaŭaj maldekstruloj. Dietmar BARTSCH, ĉefo de la frakcio en la federacia parlamento, Andrè HAHN, parlamentano, Bodo RAMELOW, ĉefministro de Turingujo (lando en Germanujo), kaj aliaj reprezentantoj de La Maldekstra fi-agitas kontraŭ la prezidanton de la enlanda sekreta servo. Ili postulas, ke li eksiĝas el lia ofico. Sen iuj pruviloj!

Malnovaj kaj novaj homojn-ĉasistoj: Stalin, Benjamin, Bartsch, Hahn, Ramelow

Malnovaj kaj novaj homojn-ĉasistoj: Stalin, Benjamin, Bartsch, Hahn, Ramelow

 

Advertisements

Unu penso pri “Homojn-ĉasado en Germanujo

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s