Perturbitaj homoj en la Germana parlamento

[printebla teksto (pdf)]

Al
s-ro Dietmar BARTSCH (frakcio La Maldekstra)
s-ino Katrin GÖRING-ECKARDT (frakcio de la verduloj)
s-ro Anton HOFREITER (frakcio de la verduloj)
s-ro Volker KAUDER (frakcio de la kristan-demokratoj)
s-ino Andrea NAHLES (frakcio de la social-demokratoj)
s-ro Wolfgang SCHÄUBLE (prezidanto de la parlamento)
s-ino Sahra WAGENKNECHT (frakcio La Maldekstra)

Berlino, 2018-09-16

Estimataj gesinjoroj,

mi sentas zorgojn pri kelkaj membroj de Germana Parlamento (Deutscher Bundestag), antaŭ ĉio en la frakcioj de la kristan-demokratoj (CDU/ CSU), La Maldekstra (Die Linke), la social-demokratoj (SPD) kaj la verduloj (Bündnis 90/ Die Grünen). Grandajn zorgojn! Kiel honor-ofica helpanto mi konas perturbitajn homojn kun iliajn problemojn. Pro tio mi komprenas, ke ankaŭ parlamentanoj ne kapablas, mem kompreni la proprajn perturbojn.

Prof. D-ro Theo R. PAYK priskribas en libro pri pato-fiziologio la perturbon de narcisismo:

  • Hermann Goeringaparta alt-estimo de si mem,
  • reklamado pri si mem,
  • sin-montremo/ sin-gloremo,
  • grandul-frenezo/ megalomanio,
  • tro-fiereco,
  • tro-sentema pri kritiko fare de aliaj.

Kaŭzoj estas sentoj de malplivaloreco, malmatureco kaj infanismo.

La gvidinta faŝisto Herman GÖRING, inter alie prezidanto de Germana Regna Parlamento (Deutscher Reichstag), vidu la bildon, estis ekzemplo de narcisismo.

Mi konjektas, ke kelkaj parlamentanoj estas eĉ kontraŭ-socialaj homoj. Ili bezonas urĝe terapion!

Pri ĉi tiu perturbo skribas Prof. D-ro Theo R. PAYK:

Ili emas al egoismo, sen-respekteco al la interesoj de aliaj kaj al krima konduto. Ili malobeas socialajn normojn kaj regulojn, ili ne akceptas limojn, emas al agresa kaj per-forta kondutoj. Ĉi tiuj homoj havas nek delikat-sentan kompreniĝemon pri aferoj de aliuloj nek konscion pri sia propra kulpo: aliuloj kulpas aŭ la cirkonstancoj.

Kion kaŭzas la perturboj? Kelkaj ekzemploj …

Ne-akceptebla konduto

Vi plendas kun multaj vortoj, ke la konduto en la socio fariĝas pli kaj pli kruda kaj agresema ĝenerale kaj aparte en la politika sfero. Pri la fakto vi ĝustas. Sed kion diras la popolo en Germanujo: La fiŝo komencas malbonodori ĉe la kapo. Mi pretas akcepti ĝenerale vian malaprobon al la nova opozicia partio Alternativo por Germanujo (AfD). Sed via konduto estas malbona ekzemplo por infanoj kaj junuloj inter-rilati kun homoj kun kontraŭaj opinioj. Ĉu vi vere opinias, ke tia konduto estas aplaŭdinda? Multaj el viaj kolegoj – ankaŭ de la estraroj – estas ege malbonaj ekzemploj. Ties karakteroj estas sendube perturbitaj.

Viaj debatoj en la parlamento pro tio estu nur por homoj plenkreskaj.

Malbonfamigo de dekstraj batalantoj por libereco

Claus Schenk Graf von Stauffenberg (1907 - 1944)Grafo kaj kolonelo Claus Schenk Graf VON-STAUFFENBERG (1907 – 1944) gvidis la armean reziston kontraŭ Adolf HITLER. Li riskis certe pli multe por la honoro de Germanujo ol iu nuna parlamentano. Ĉu konsentite? Li kaj la plej multaj aliaj armeaj rezistantoj estis politike dekstremaj. Tamen ili havis kontaktojn kun la maldekstra rezisto.

Kiam membroj de viaj frakcioj hodiaŭ aplombe malbon-famigas ĉiujn politikajn dekstrulojn – ne demokrataj, malice kontraŭ la homaro – ili malbon-famigas ankaŭ la membrojn de la armea rezisto kontraŭ Adolf HITLER ĉirkaŭ kolonelo VON-STAUFFENBERG.

Kia »demokratio«, kiu nur akceptas maldekstrulojn kaj reprezentantojn de la mezo? Kiu kondamnas ege ĝenerale ĉiujn dekstrulojn, tiu ne komprenas la historion kaj ne estas demokrato.

Bagateligi la nacian socialismon

Ĉiuj viaj frakcioj – pli-malpli – rifuzas laŭ-fakte diferencigi inter dekstruloj, radikalaj dekstruloj kaj ekstremaj dekstruloj (faŝistoj, [nov-]nazioj). Kiam pleba grupo staras antaŭ rifuĝejo kaj malice kriegas kontraŭ la ekster-landanoj, vi tuj pretendas, ke ili agus kiel nazioj (faŝistoj).

Sed nazioj (faŝistoj) ne restus antaŭ la rifuĝejo por kriegi. Nazioj (faŝistoj) konkerus la domon, bategus la ekster-landanojn en kaj ekster la domo kaj verŝajne eĉ mortigus kelkajn viktimojn. Ĉi tiun farus nazioj (faŝistoj)! Kiu pretendas, ke plebaj kriegantoj estus kvazaŭ nazioj (faŝistoj), tiu bagateligas la krimojn de la nacia socialismo. Milionoj viktimoj ne estus mortigitaj, se la nazioj (faŝistoj) estus plebaj kriegintoj.

Kiu tiel bagateligas la nacian socialismon, tiu certe ne estas batalanto kontraŭ la nacia socialismo. Male!

La Maldekstra agas nun kiel tiam en la 1920aj jaroj

1.034 gastoj el 113 landoj kunvenis en Junio 1988 en Palaco de la Respubliko en Berlino, ĉefurbo de la socialisma Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ili estis akceptintaj inviton fare de Erich HONECKER, prezidanto de la ŝtato-konsilantaro de GDR, por Internacia Renkontiĝo por Zonoj sen Nukleaj Armiloj.

HONECKER diris je la komenco de la kunveno en Berlino:

»Postulas bonan volon, konfidon al la forto kaj racio de la popoloj, ties unua hom-rajto estas la paco. […] Diferencaj politikaj kaj ideologiaj starpunktoj ne rajtas obstakli, ke ni ekkonas kunajn interesojn kaj praktikas kulturon de laŭ-fakta politika dialogo, kio inkluzivas interbatali eĉ antagonismojn en maniero, kio servas al kunlaborado kaj neniun malutilas.«

Helmut Schmidt und Erich Honecker 1981 am WerbelinseeHONECKER kunvenis kun la kanceliero de la kapitalisma Federacia Respubliko de Germanujo (FRG) Helmut SCHMIDT en Decembro 1981 ĉe la lago Werbelinsee ĉe Berlino. Dum detalaj interparoladoj, ambaŭ ŝtatistoj certigis, ke de Germana tereno neniam denove milito eliru. Pro la kreskanta danĝero estis ja sen-grave, kiel profundaj estis kaj ankaŭ estos la politikaj antagonismoj kaj malsamecoj de la opinioj. Grave estas nur la ekzistado de la Eŭropa kontinento. Grave estas, ĉu la partneroj pretas trovi kaj subteni alternativojn al konfrontado.

Sed Germanujo militas ekde la 4a de Decembro 2015 en Sirio. Kontraŭ la internacia juro! La partio Alternativo por Germanujo (AfD) kontraŭas ĉi tion. Ĝi kontraŭas ankaŭ la militon en Afganujo (ekde la 16a de Novembro 2001), kiu ankaŭ estas kontraŭ la internacia juro. Kaj Alternativo por Germanujo (AfD) protestas regule kontraŭ la vasta fi-agitado kontraŭ Ruslando. Sed La Maldekstra ne pretas eĉ parte kunlabori kun ĉi tiu partio. Neniu »kulturo de laŭ-fakte politika dialogo, kiu inkluzivas interbatali eĉ antagonismojn en maniero, kiu servas al kunlaborado«. La Maldekstra preferas malfortigi la por-pacan movadon. Tut-alie ol tiam la regantaj komunistoj en GDR, kiuj serĉis ĉie aliancanojn por la paco.

La Maldekstra reiris en la tempon de la 1920aj jaroj, kiam la Germanaj komunistoj (KPD) batalis kontraŭ la social-demokratoj (SPD), anstataŭ kontraŭ la faŝistoj (NSDAP), la faktaj malamikoj de la Germana popolo kaj de la paco. Male, la komunistoj (KPD) eĉ parte kunlaboris kun la faŝistoj (NSDAP) kontraŭ la social-demokratoj (SPD).

Kaj nun denove parlamentanoj de tiel-nomata maldekstra partio forgesas, ke la paco eble ne estas ĉio, sed ke ĉio sen paco estas nenio. Simptomo de ege grava perturbo en la vicoj de La Maldekstra.

Altestime!
Andreo J. PENK


La germanlingva teksto estas jam disvastigita al la frakcioj en la Germana parlamento

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s