Komitato pri Homrajtoj de UN ludas rolon de utila idioto

Germana gazetaro amindumas islamon denove

Jam kelkajn horojn, Germanaj gazetoj raportas diligente, ke Komitato pri Homrajtoj de UN (United Nations Human Rights Committee, Comité des droits de l’Homme, Комитет по правам человека ООН, Comité de Derechos Humanos de las Naciones Unidas) riproĉas Francujon pro leĝo kontraŭ burĥo en publikejo.

La lando [Francujo] ofendus kontraŭ la religia libereco kaj la homrajtoj de la portantinoj [de burĥoj], deklaris la komitato de Ĝenevo. [laŭ SPIEGEL online]

Temas pri vestaĵo, kiu kovras la tutan korpon; la portanto povas rigardi la eksteran mondon nur tra malvasta fendo antaŭ siaj okuloj. Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj ne ekkonis ian ofendon per ĉi tiu leĝo. Pro tio du portantinoj de burĥoj pledis ĉe Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj sur-baze de Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de 1966. Komitato pri Homrajtoj de UN responsas pri ĉi tiuj pledoj.

Neniu klarigo fare de la Germanaj gazetoj pri la unu-solaj membroj de ĉi tiu tiel-nomata komisiono de spertuloj. De kiuj landoj venas ili, al kiuj religioj apartenas ili? Certe sufiĉe gravaj demandoj por ĝuste prijuĝi ilian verdikton kaj ekkoni ilian sen-dependon koncerne la tutan aferon. Krome: Kiuj similaj riproĉoj pri libereco de la religio ekzistas jam? Ekzemple pri bahaanoj kaj kristanoj en islamaj landoj.

Ĉu ordinara leganto en Germanujo, Aŭstrujo kaj Svisujo povas kompreni la tutan aferon sen ĉi tiuj kromaj informoj?

Pli multaj demando ol respondoj

Laŭ mia scio, en la ummao (komunumo de ĉiuj mahometanoj mondvaste) ne ekzistas klara, unueca kaj deviga opinio pri la rolo de la burĥo en la islamo. Sed kiam estas ne-klare, ĉu la burĥo devige apartenas al la islamo, kiel povas esti klare, ke malpermeso de la burĥo en publikejo estas kontraŭ la islamo? Neniu vorto fare de la Germanaj ĵurnalistoj pri ĉi tio evidenta kontraŭdiro!

La senkritika konduto de la Germanaj gazetoj koncerne la ortodoksan islamon tute perfidas la multjaran bataladon de la virinoj por ilia emancipiĝo. Kaj la atingaĵojn de la epoko de l’racionalismo. Kial? Ĉu por flati al disĉiploj de armeestro, amasojn-buĉisto kaj judojn-malamanto? Mi timas, ke jes. Legu iliajn artikolo-titolojn, kiuj ĝenerale promesas pledadon por la ortodoksa islamo:

  • DIE ZEIT (La Tempo), gazeto: Burĥo-malpermeso ofendas laŭ UN homrajtojn
  • SÜDDEUTSCHE ZEITUNG (Sud’-Germana Gazeto): Francuja burĥo-malpermeso ofendas homrajtojn
  • DEUTSCHLANDFUNK (Germanujo-Radio): Komisiono riproĉas malpermeson de nikabo (ĉadoro) en Francujo
  • DER TAGESSPIEGEL (La Tago-Spegulo), gazeto: Nikabo-malpermeso ofendas homrajtojn
  • N-TV, televid’-elsendo: UN malaprobas Francujon pro nikabo-malpermeso
  • SPIEGEL online (Spegulo rete), gazeto: UN-komitato riproĉas nikabo-malpermeson de Francujo

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s