Ni vivas por esti feliĉaj, ne por malami

bildo We live to be happy, not to hate - Humbleness is always the key
publikaĵo de Nba Rich Man (Facebook), urbo Tema, Ganao, de 2018-10-27; ĉiuj rajtoj rezervitaj

Ĉar mi ne scipovas la Anglan, mi devis uzi retan tradukilon por kompreni ilian tekston:

“We live to be happy 😃 not to hate … Humbleness is always the key”

Laŭ Google: “Ni vivas por esti feliĉaj, ne por malami … Humileco estas ĉiam la ŝlosilo”

Unu el la menciitaj junaj negroj, nomita Gee Lou BA, estas amiko de mi en Facebook. Pro tio la malgranda publikaĵo montriĝis en mia profilo. Li kaj liaj amikoj vivas en la haveno-urbo Tema en Ganao. La aliaj menciitaj junuloj nomiĝas Nba Rich Man (la aŭtoro), Abdul Waheed, Ibrahim Ali, Rashid Mustapha kaj Šm Łâšt Børń. Mi pridubas, ke mi povus eldiri iliajn nomojn, sen ke ili almenaŭ iom ridetus pro mia lingva nekapablo.

Antaŭ ol mi vidis ilian koncizan sed sufiĉe saĝan mesaĝon, mi estis leginta kelkajn artikolojn pri ekzemple la elekto-kampanjo en Brazilo, kie partianoj de unu kandidato bategas ĝis-sange partianojn de aliaj kandidatoj. Kaj pri seksa perfortado de 18-jara virino fare de 15(!) tiel-nomataj rifuĝintoj inter 19 kaj 29 jaroj en la urbo Freiburg, Germanujo, unu el multaj krimoj de eksterlandanoj kontraŭ Germanoj.

Krome: antaŭ nur kelkaj horoj fi-ulo murdis vizitantojn de Juda sinagogo en Pittsburgh, Usono. Verŝajne pro malamo. Kaj NATO okazigas momente la plej grandan militan manovran antaŭ la limo al Ruslando … por evidente provoki la plej grandan landon de la mondo; multaj okcidentaj politikistoj celas jam multajn jarojn instigi trian mondmiliton.

Agoj pro malamo. Fi-agoj, sen iu humileco. Nur kelkaj el multaj!

Sed la menciitaj junaj negroj el Tema prezentas per sia eta publikaĵo la malon, ja homan, humanecan solvon. Estu humilecaj! Feliĉo anstataŭ malamo! Bedaŭrinde ne ili gvidas la mondon, sed amasojn da fi-uloj. Mi pli multe altestimas Abdul, Gee Lou, Ibrahim, Nba Rich Man, Rashid, Šm Łâšt Børń ol la plej multajn gvidantojn de nia mondo. Multajn dezirojn al Vi en Tema!

Unu komento

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s