Afrika virino

Kie estas serioza raporto de EVAA pri 1a AKVo?

Mi ĝojas, ke okazis kunveno de Afrikaj virinoj. Certe grava, bona kaj necesa paŝo … pro diversaj kaŭzoj. Mi bedaŭras tamen, ke mi povas ankoraŭ ne legi raporton pri la okazaĵo fare de la responsuloj mem. Mi opinias, ke taksado – serioza kaj kritika – fare de EVAA urĝe necesas. Mi legis tekston el la plumo de s-ano Joel MUHIRE kaj la entuziasman komentarion de la juna Benina Esperantisto Luc ZINZINHEDO, sed tio verŝajne ne sufiĉas.

Krome: Mi estas scivolema legi pri la subteno fare de UEA kaj ties Afrika Komisiono. Kion faris s-ano LEE Jungkee, responsulo pri Afriko kadre de UEA-estraro, por atingi sukceson?


alighilo 01La informilo (aliĝilo) pri 1a Afrika Kongreso de Virinoj (AKVo) ja promesis

»amindan, ĝuindan, ne forgeseblan kaj sukcesan kongreson«

aranĝitan fare de Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA). De la 21a ĝis 28a de Septembro 2018 en Moramanga, Madagaskaro. Kvankam jam pli ol unu monato forpasis, mi ankoraŭ ne trovis seriozan raporton fare de EVAA pri la kongreso en la koncernaj Facebook-paĝoj de Unua Kongreso de Virinoj. (Kial ĉi tiuj paĝoj nomiĝas alie ol la kongreso mem?) Tie oni povas trovi nur sufiĉe belajn fotografaĵojn pri ĉarma kafo-klaĉo. Dank’ al s-ano Joel MUHIRE!

S-ano Henri MASSON publikigis en liaj paĝoj ĉe ipernity afablece almenaŭ tekston de s-ano MUHIRE. Do dankon ankaŭ al li! El ĉi tiu teksto mi informiĝis jenan:

La kongreso havis 26 partoprenantojn, 25 el diversaj regionoj de Madagaskaro kaj unu el DR Kongo. Kromaj pli ol 20 Esperantistoj ne povis veni pro diversaj kialoj.

s-ino Miora RAVELOHARISON
s-ino Miora RAVELOHARISON

Je la 21a de Septembro pastorino Miora RAVELOHARISON malfermis la kunvenon: bonvenigi, kune kanti la Esperanto-himnon, multaj salutvortoj.

S-ano MUHIRE asertas en sia teksto, ke la temo de la kunveno estus trafe elektita: Esperantistinoj leviĝu por la paco, starigo de EVAA. Sed kial Starigo de EVAA? Ĉu Esperantista Virina Asocio en Afriko ne jam ekzistas ekde 2017?

S-ano MUHIRE (artista nomo: Joe Mo) atentigas, ke liaj kantoj dum la kunveno emfazis la rolon de la gepatroj por la evoluo kaj unua edukado de la infanoj. La idoj emas imiti la konduton de patro kaj patrino.

Grupo da lertaj dancistoj kaj la kvinjara knabo Jonathan RAVELOHARISON kun malagaslingvaj kantoj krome plezurigis la ĉeestantojn post Joe Mo.

Dum la kunveno estis kelkaj prelegoj:

  • s-ino LALA el Antananarivo pri la ĝenerala stato de la Esperanto-movado en Madagaskaro
  • s-ino FAFA pri Madagaskaro, ĝia kulturo kaj popolo
  • s-ano Joel MUHIRE pri la Esperanto-movado en DR Kongo

Sed … Kion pri esperantistinoj en Afriko, pri la paco en Afriko? Ĉi tiu estis la temo de la kunveno! Esperantistinoj leviĝu por la paco. Ĉu pri tio … nenio?

Dum la tagoj en Moramanga, s-ano MUHIRE »lecionumis pri kelkaj gramatikaĵoj« kaj kaptis la okazon iom konatiĝi kun la Malagasa lingvo. Legi-konkurson partoprenis naŭ admirinde bonaj komencantoj; la tri plej bonaj ricevis premion: revuon Juna Amiko kaj muziko-kd-on Esperanto, ilo de paco de Joe Mo.

Laŭ propraj eldiroj, partoprenantoj ĝuis ĉi tiun kunvenon. Bone! … kaj ĝi estis unua, bona, certe grava paŝo. Sed post ĉi tiu teksto tamen mi ne sentas saman entuziasmon pri ia sukceso kiel ekzemple juna Benina esperantisto Luc ZINZINHEDO (mem aŭtoro, vidu pli sube):

Mi ŝatas la tekston [de s-ano MUHIRE] kaj gratulas al la redaktanto. Mi ne forgesos la partoprenantojn de Unua Afrika Kongreso de Virinoj, Dio benu ĉiujn vin. Krome, mi deziras al la asocio longan vivon, novajn belajn ideojn kaj precipe unuecon.

Pacon al vi en la Esperanta movado! Ĝis ĝis

La mezurilo estu la kongreso-temo kaj la propraj celoj disvastigitaj antaŭ la kunveno.

Mi esperas, ke EVAA estas sufiĉe saĝa por serioze prijuĝi ĉi tiun kunvenon. Kaj eble plej baldaŭ!

Restas al mi deziri al EVAA kaj sekvantaj AKVoj sukceson kaj vastan subtenadon fare de la mondvasta esperantistaro.


Artikoloj de Luc ZINZINHEDO ĉe BOJE – retejo de Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj

  1. Mia unua teksto ĉi tie
  2. Socio-ekonomika situacio de Benino: Kie ni staras?
  3. Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj

 

Unu komento

  1. Bonega analizo pri la una kongreso de virinoj, ĉiam komencoj estas malfacilaj eĉ se ili ricevis helpon kaj subtenon! Longa diskuto kaj analizo okazas en messenger grupo AKVo kaj EVAA:
    https://www.messenger.com/t/1396944643738401
    Mi ne certas ĉu vi povas legi ĉion tie. Iom malpli bona afero estis la fakto ke viro informis pri kongreso de virinoj! Kvankam al mi venis raporto de virino por la bulteno Esperanto en Afriko. Ĝi preskaŭ estas preta kaj baldaŭ aperos rete certe mi informos al vi pri tio.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s