Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko

La malestimo, la malamo kontraŭ samseksemuloj estas malica veneno en la Afrika animo. Homoj, konatuloj, amikoj, samideanoj el diversaj Afrikaj landoj, kiujn mi ĝenerale ja estimas, ne hontas kritiki (aŭ eĉ pli-malpli kondamni) min pro mia emo al viroj. Mi vivus kontraŭ la naturo, kontraŭ Dio! Kiam mi postulas ian pruvon, eĉ nur unu frazon ekzemple fare de Jesuo Kristo kontraŭ la samseksemo, tiam la plej multaj el ili subite silentas aŭ citas ion ajn. Mi ekkonas tiam »inter iliaj linioj« (kiel oni diras en Germanujo) ankaŭ pri aliaj temoj, ke ili ne pretas akcepti min. La plej multaj ne vere kapablas je toleremo.

Du junaj negroj unu apud la alia en komuna lito

Ĉu danĝero por la Afrika socio? Ĉu enkondukita fare de Blankulo?

Samideanoj kaj aliaj konatuloj de Nigra Kontinento plendas volonte pri Blankulo kaj la sekvoj de la koloniismo [ekzemple]. Ĉi tio kulpus ankaŭ pri la nuna mizero en Afriko. Komforta solvo! Kelkaj el ili eĉ lamentas, ke Blankulo enkondukis la sklavecon. Ĉu Blankulo ankaŭ enkondukis la malamon kontraŭ samseksemuloj? Kial tiom multaj Afrikanoj ne pretas ekkoni la propran responson pri la nuna Afriko?

Mi babilis iam en Facebook kun Ganaa mallibereja gardisto, kaj li fakte asertis, ke samseksemuloj estus danĝero por la socio. Samseksami estas laŭ-leĝe malpermesate en Ganao. Ĉu eble pro la avantaĝa grado de inteligenteco sub 70? [germanlingva fonto]

Alia Ganaa konatulo estis ĉantaĝita fare de studentoj de sia lernejo pro ĉi tiu leĝo. Ili sciis pri lia kontakto al mi, al Germana samseksemulo, kaj ili postulis do 3’000 EUR-ojn. Se li ne pagus, ĉi tio la minaco, ili pretendus al la ĉefo de la lernejo, ke mia Ganaa konatulo estus samseksemulo. Sekve li devus forlasi la lernejon. Mi solvis la aferon … sen pagi ion.

En Ganao sidas amasoj da junuloj en kafejoj kaj kluboj antaŭ komputiloj kun kameraoj por »melki blankulojn«: ili konfesas sian profunde gejan (samsekseman) amon al maljunaj samseksemaj blankuloj, prezentas sian pli-malpli nudan korpon, sendas fotografaĵojn kaj filmetojn de sia kaco (peniso) … por fine postuli monon, laŭ iliaj vortoj por pagi kotizon por lernejo, aĉeti lerno-librojn, nutraĵon, medikamentojn, lui ĉambron (dormlokon), por nova poŝo-telefono (por ke ili povos sendi pli multajn voluptajn aĵojn) … kaj por subteni pli junan fraton aŭ tre maljunan avinon. Mi konjektas, ke pli-malpli ĉiuj el ili malestimas homojn kiel min. Ili estas mensogantoj kaj trompantoj pro la ĝenerala malamo de la Ganaa socio kontraŭ samseksemuloj.

Samideanoj en Benino avertis min, ke en ilia lando regas simila opinio kaj konduto pri samseksemuloj.

En TTT mi vidis kruelegajn bildojn kaj filmetojn, kiuj pruvas, ke en Afriko oni ne nur malestimas, sed eĉ batas, torturas kaj ankaŭ brulmortigas samseksemulojn. Kiaj barbaraĵoj fare de decaj homoj! Kelkaj junaj Afrikanoj skribis al mi: pro vortoj en Sankta Libro oni rajtas fari ĉi tion. Jes, Mahometo estis amasojn-buĉisto, mi ja scias. Ĉu sed ankaŭ fare de kristanoj?

Mi elĉerpis ĉi tiujn fotografaĵojn el la retejo Gays africains émigration

Nun avertas aktuale la Germana gazetaro kaj la organizaĵo Amnestio Internacia pri Tanzanio.

  • BILD (Bildo): Samseksemuloj estas publike batataj sur stratoj
  • DIE ZEIT (La Tempo): 200 onidire samseksemuloj estas minacataj de persekutado en Tanzanio
  • DER SPIEGEL (La Spegulo): Tanzanio – Kie samseksema viro Vincento timas je sia vivo
  • queer.de: Tanzanio minacas publikigi listojn de samseksemuloj.

Mi tre koleregas pri tio! Sed mi estas ja nur samseksema blankulo. Kion diras Afrikaj samideanoj pri ĉi tiuj barbaraĵoj? Ĉu aŭ ili kaŝe aplaŭdas pri ĉi tio?

Mi scias, ke ne nur samseksemuloj pro ilia maldeca emo estas mortigitaj en Afriko, mi konscias, ke membroj de unu nacio, tribo, religio ktp. mortigas membrojn de aliaj nacioj, triboj, religioj ktp. pro profunda malamo. Viroj kaj virinoj suferas kaj mortas pro tio, suĉinfanoj kaj avoj, armeanoj kaj civiluloj … kaj antaŭ ĉio malriĉuloj. Mi abomenas kaj rifuzas ĉian perforton kontraŭ ĉiu ajn. Do verŝajne alie, ol evidente multaj Afrikanoj, kiuj pretas akcepti la persekutadon de la samseksemuloj.

Ĉu vi vere intencas resti sur Mezepoka nivelo?


aldonaĵoj:

tri artikoloj:

ligilo al retejo pri la persekutado de la samseksemuloj en Afriko: Gays africains émigration

Gay Travel Index – ĉiujara raporto pri la situacio de la samseksemuloj mondvaste [ĉi tie]

 

 

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s