Ĉu Afriko ne pretas aŭ ne kapablas feliĉigi la Afrikanojn?

artikolo en formato »odt«

artikolo en formato »pdf«

La Itala, Hispana kaj Germana popoloj unue, poste preskaŭ la tuta Eŭropo suferis sub la faŝismo dum 20a centjaro. La faŝistaj gvidantoj povis ĝui sian vivon. Ankaŭ multaj el iliaj partianoj vivis en komfortaj kondiĉoj. Sed homoj ekster la faŝistaj rondoj sentis timon. La viktimoj de la Eŭropa faŝismo ne kapablis savi sin mem. Nur la potenco de Sovetunio kune kun Usono kaj Brita Komunumo de Nacioj povis liberigi Eŭropon de la faŝismo.

Kiu povas liberigi nun Afrikon de ĝiaj regantaj faŝistoj?

Ĉu faŝismo en Afriko? Jes! Faŝismo estas – laŭ Sebastian HAFFNER, Germana politika aŭtoro – kruda defendado de pridubita respektive atakata maniero de regado kaj sociordo fare de perforto kaj demagogio. Faŝismo ne volas iun ajn socialan ŝanĝon, ĝi pretas subpremi perforte ĉian opozicion. Faŝismo uzas la plej fiajn emojn de la kanajlaro por ataki kaj venki ne-ŝatatajn minoritatojn. (vidu Die Bestie erwacht, el la Germana ĵurnalo STERN, 10/ 1968)


mapo tero-trezoroj en Afriko

tero-trezoroj en Afriko

Afriko estas kontinento plena de tero-trezoroj: diamantoj, karbo, metalaj kruda-materialoj, nafto, oro. Sufiĉe bonaj antaŭ-kondiĉoj por establi ekzemplo-donajn ŝtatajn edukadojn kaj komunajn sanitarajn servojn de Mediteranea Maro ĝis Kabo de Bona Espero, de Senegalo ĝis Somalio.

Rememoru pri la vivkondiĉoj en Libio sur-baze de nafto, antaŭ ol NATO atakis ĝin por mortigi ĉefministron Muammar al-Gaddafi kaj ĉesigi ties politikon. Li estis prezentinta al Afriko vojon al vere sendependa ora epoko; pro tio Muammar al-Gaddafi estis danĝero por la potenculoj ekster Afriko.

Ĉu aliaj Afrikaj landoj subtenis Libion kaj ĉefministron Muammar al-Gaddafi por protekti la Libian modelon?

libro Esperantujismo de GBEGLO Koffi

Esperantujismo de GBEGLO Koffi

S-ano GBEGLO Koffi en sia libreto ESPERANTUJISMO [libroservo de UEA] atentigas al jena problemo, ke Afrikanoj preferas pensi kaj agi nur kadre de la propra tribo. Afrikanoj ne tre ŝatas kunlabori kun membroj de alia tribo. Kaj kunlaborado kun membroj de »malamika« tribo tute ne eblas. El tiu mem-limigado kaj ankaŭ iel el la koloniismo kreskis vasta korupteco en la plej multaj Afrikaj landoj. La politikistoj celas riĉigi sin mem, sian familion kaj sian tribon. La aliaj homoj ne vere gravas.

Sendube estis esceptoj. Sed ĉiuj ili fine fiaskis. Ekzemple la Ganaa armeo puĉis (ribelis) kontraŭ la unua, kontraŭ-kapitalisma registaro, la Konga armeo kune kun Belgaj kaj Usonaj fortoj murdis ĉefministron Patrice LUMUMBA, kaj la nunaj gvidantoj de Suda-Afriko perfidas la politikan heredaĵon de Nelson MANDELA. Venkas triba egoismo.

Ne la onidire mankanta mono kulpas pri la malriĉeco respektive mizero de tiom multaj ordinaraj Afrikanoj. La ĝenerala konduto limiginta sin mem kaj la vasta korupteco inter la gvidantoj responsas ĉefe la situacion en Afriko nun. Kiam »pli riĉaj landoj« ekster Afriko sendas monon, ĉu la helpo atingas la ordinarajn Afrikanojn?

Multaj Afrikaj samideanoj lamentas pri la sekvoj de la koloniismo kiel kaŭzo de ĉiuj nunaj problemoj. Kelkaj pli-malpli maldekstrumaj blankuloj apogas ĉi tiun opinion. Ĉu ĉi tiuj blankaj »bonuloj« opinias, ke negroj ĝenerale ne kapablas gvidi kaj administri ŝtaton? Ĉu ĉi tiuj do kaŝaj rasistoj konjektas, ke la Afrikanoj neniam venkos la sekvojn de la koloniismo kaj pro tio bezonus ĉiam-daŭran subtenon fare de »pli riĉaj« blankuloj?

Anstataŭ evoluigi kaj fortigi vastan humanismon inter la Afrikanoj, tiel-nomataj bonuloj inter la blankuloj invitas la mizerulojn al Eŭropo. Sed ne venas la mizeruloj, venas junaj viroj, kiuj poste mankas en Afriko … kaj inter ili ankaŭ krimuloj. GDR invitis Afrikanojn el Angolo, Mozambiko kaj aliaj landoj veni por lerni kadre de bona edukado, poste elprovi la novan scion … kaj fine reiri hejmen por konstrui la propran landon. Ĉi tiu helpis la Afrikanajn landojn, ne la nuna sufiĉe freneza ideologio de blankaj »bonuloj«.

Kio signifis vivi sub Muammar al-Gaddafi

Advertisements

Unu penso pri “Ĉu Afriko ne pretas aŭ ne kapablas feliĉigi la Afrikanojn?

  1. Bonan ridakton. Estas granda gxojo por mi legi vian tekston. Gxis hodiaux, la Afrika situacio estas pripensinda. Mi ne havas multan da vortojn alporti. Sed mi povas diri ke la historio de nia kontinento (afriko) estas tro longa. Tamen, cxiu kiu okazas (mizero, malamo, ktp… en Afriko) estas laboro de malnovulaj blankuloj.

    Luc Z.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s