Germana politika magazeno DER SPIEGEL – elpensitaj raportoj, ne-realaj personoj kaj mankohavaj detaloj

Germana politika magazeno DER SPIEGEL.odt
Germana politika magazeno DER SPIEGEL.pdf

Kritikantoj de la nun reganta politiko en Germanujo asertas, ke multaj ĵurnalistoj mensogus en siaj artikoloj kaj raportoj kaj – anstataŭ informi – prefere disvastigus la opinion de la registaro. La origine maldekstruman esprimon LÜGENPRESSE (mensoganta gazetaro) uzas intertempe dekstrumuloj kontraŭ la pli-malpli maldekstruma gazetaro en Germanujo.

Nun la politika magazeno DER SPIEGEL (La Spegulo) devis konfesi, ke unu el siaj plej estimitaj raportistoj estas mensoginto. Estas verŝajne nur la pinto de pli profunda ĝenerala problemo.

La Usona ambasadoro skribis al DER SPIEGEL jenan leteron:


Ambasadorejo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
Berlino, Germanujo
La ambasadoro

21.12.2018

S-ro Steffen KLUSMANN
ĉefredaktisto
DER SPIEGEL

Tre estimata s-ro KLUSMANN,

DER SPIGEL 2016 n-ro 5
Frenezo – Usona fi-agitanto Donald TRUMP

la plej novaj malkaŝoj koncerne tute elpensitajn raportojn, ne-realajn personojn kaj mankohavajn detalojn, kiuj en la magazeno DER SPIEGEL en la pasintaj sep jaroj estis publikigitaj, kaŭzas al la ambasado de la Unuiĝintaj Ŝtatoj grandajn zorgojn. Ĉi tiu mankohava raportado koncernis grandparte Usonan politikon kaj difinitajn partojn de la Usona loĝantaro. Estas sendube, ke ni fariĝis viktimoj de kampanjo de profunda antaŭjuĝo. Ni estas konsternitaj pri firmaa klimato, kiu favoris tian ne-responsan konduton. La kontraŭ-Usona raportado de DER SPIEGEL kreskis forte en la pasintaj jaroj; ekde prezidento TRUMP oficas, ĉi tiu tendenco altiĝis ĝis sen-limeco.

Ni maltrankviliĝas, ke la estraro de DER SPIEGEL ĉi tiun manieron de la raportado stimulas kaj ke la raportistoj evidente tion liveras, kion la estraro de la entrepreno postulas.

DER SPIGEL 2016 n-ro 46
La fino de la mondo (kiel ni konas ĝin)

“Diri, kio estas”, citante vian propran sloganon, ne kreu ĉirkaŭaĵon, kie raportisto elpensitajn informojn anstataŭ faktojn povas prezenti. Redaktistoj, kontrolistoj kaj gvidaj personoj evidente permesis, ke tiaj atmosfero kaj antaŭ-juĝeco povis kreski.

Momente ni ne konfidas al la skrib- kaj kontrolprocesoj de DER SPIEGEL. Kiel plej karakteriza ekzemplo kelkajn erarmesaĝojn de DER SPIEGEL estis malkaŝigitaj fare de grupo el Arizono, kiu plendis, ke la koncerna raportisto de DER SPIEGEL neniam estus petinta ilian deklaron.

Ni deklaris niajn dubojn koncerne la antaŭ-juĝeco pri la Usona politiko kaj la aktuala Usona registaro jam antaŭe al redaktistoj kaj ĵurnalistoj de DER SPIEGEL. Fakte raportistoj kaj redaktistoj de DER SPIEGEL regule publikigis informojn kaj raportojn, ties malvero oni povus ekkoni, se oni estus kontrolintaj la faktojn antaŭe helpe de la Usona ambasado. Bedaŭrinde estas ĝenerala maniero de DER SPIEGEL, ke la ĵurnalistoj eĉ ne alvokas nin, antaŭ ol ili komencas skribi.

DER SPIGEL 2016 n-ro 46
Morto-ludo – Donald TRUMP kaj KIM Jong Un riskas nuklean militon

Ni esperas je profunda esplorado fare de ekstera, sendependa organizaĵo, por akurate ekkoni, kiel DER SPIEGEL malatentis ĵurnalismajn regulojn kaj kiuj ŝanĝoj de la internaj procesoj de la magazeno nun estas necesaj. La plej grava demando estas tamen, kiel tiom profunda kontraŭ-usoneco povis publikigita, sen ke redaktisto pridemandis la ĝustecon de la historio kaj kiom da domaĝo estiĝis en sep jarojn da ne-kontrolata raportado.

Kun afablaj salutoj
ambasadoro Richard GRENELL

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s