Milo Yiannopoulos

Fuĝo el Eŭropo pro Malamo de Mahometanoj

Milo YiannopoulosUnuaj Judoj forkuris por savi sin el Eŭropo al Israelo. Pro profunda malamo de mahometanoj kontraŭ Judoj. Nun petis Milo Yiannopoulos, fama batalanto por rajtoj de samseksemuloj, azilon en Usono. Pro profunda malamo de mahometanoj kontraŭ samseksemuloj. Maldekstrumuloj ek-hurlis pro tiu »ofendo« de paca islamo.

Milo Yiannopoulos estas Brita aktivisto liberala-konservativa en la movado de samseksemuloj. Li petis nun azilon en Usono. Lia kaŭzo: La vivo de samseksemuloj en Eŭropo fariĝas pli-kaj-pli danĝera pro enmigrantaj mahometanoj.

Jam en 2015 li estis skribinta en la magazeno FRONTPAGE:

»Mi estas samseksema viro, kaj la amasa islama enmigrado timigas al mi.«

Pro tio li jam forlasis sian hejmurbon Londono. Milo Yiannopoulos asertas, ke Britaj mahometanoj estas aparte malagrablaj.

[Peti azilon] »estas la unu-nura vojo por certigi, ke mi neniam devas reiri en landon kun tiom multaj civitanoj, kiuj deziras enkarcerigi aŭ mortigi min.«

mahometanoj en britujoMahometanoj en Britujo – tiel Milo Yiannopoulos – havas plej bigotajn kaj plej barbarecajn valorojn de islama komunumo en tuta okcidento, kaj iliaj reakciaj sociaj sintenoj estas ne limigitaj al samseksemuloj. Nur 3 % el la Britaj mahometanoj opinias, ke seksaj interrilatoj ekster edzeco estas akcepteblaj. Ĉiu 20-a mahometano en Britujo diras, ke li sentas simpation al memmortigaj atenculoj. Ĉiu 3-a opinias, ke viroj rajtu havi plurajn edzinojn. 39 % konsentas, ke edzinoj ĉiam servu al la edzoj.

Sed ilia abomeno kontraŭ samseksemuloj estas universala kaj absoluta:

»En Britujo vivantaj mahometanoj konas neniun toleremon koncerne samseksemulojn. Neniu el 500 mahometanoj, kiuj estis demanditaj fare de GALLUP-esplorado en 2009, diris, ke ili akceptus samseksemon.«

Milo Yiannopoulos finas tiel:

»Mia registaro rifuzas fari la necesajn paŝojn por protekti min kaj agis multekaze kontraŭ miaj interesoj kiel membro de risko-grupo. Pro tio mi petas Usonon helpi al mi!«

La granda Germana gazeto FRANKFURTER ALLGEMEINE ZEITUNG (Frankfurta Ĝenerala Gazeto) nomas Milo Yiannopoulos-on »ceremoniestro de malamo« kaj asertas, ke li estus ekstrem-dekstruma kaj informas, ke li subtenas Donald TRUMP-on.

Milo Yiannopoulos


fontoj:

 

Advertisements

Unu komento

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s