Ĉinujo - sunsubiro

Ni devas nun pagi fakturon pro nia aroganteco tiam

Mi admiras Ĉinujon el profunda koro. Tamen mi dubas, ke mi ankaŭ nur parte komprenas la Ĉinajn kulturojn kaj morojn, la Ĉinan animon. Eĉ la saĝaĵoj de Konfuceo estas pli ofte enigmoj ol solvoj por mi.

Samtempe mi rifuzas la malican arogantecon de multaj okcidentaj politikistoj kaj iliaj dependaj ĵurnalistoj, kiuj tro volonte kondamnas la politikon de la Ĉina registaro. Ĉu ili vere regas pli bone super siaj landoj? Ankaŭ pri tio mi dubas.

libro Noveloj el Antikva Ĉinio (1998) de Ĉina Esperanto-EldonejoKiam la Ĉinoj jam skribis novelojn – la ĝis nun konate plej malnova estas de 200 jaroj antaŭ Jesuo Kristo – ni Ĝermanoj vivis ankoraŭ kiel sur arboj. Kompaso (4a cent-jaro antaŭ Kristo), libropresado (11a cent-jaro post Kristo), papero, pulvo (8a cent-jaro post Kristo) – eltrovoj el Ĉinujo. Multaj jaroj antaŭ ol Britujo kaj Hispanujo veladis trans la maroj, Ĉinujo havis grandegan ŝiparon. Ĉinoj eltrovis krome alkoholaĵojn (antaŭ 9’000 jaroj), la fabrikadon de fero kaj ŝtalo (5a cent-jaro antaŭ Kristo), kajtojn (400 jaroj antaŭ Kristo), necesejan paperon (6a cent-jaro post Kristo), papero-monon (ĉirkaŭ 600 post Kristo) rudron de ŝipoj (1a cent-jaro antaŭ Kristo) kaj sismografon (2a cent-jaro post Kristo).

Jaroj poste Britujo, la tiam plej granda drogojn-komercisto, postulis kaj poste devigis (per armea ĉantaĝo) la Ĉinan imperiestron akcepti tiun fian komercon en sia lando. Paŝo post paŝo Ĉinujo fariĝis duon-kolonia lando de Britujo, Francujo, Ruslando, Usono kaj Pruslando. Ne la Ĉinoj mem regis sub sia lando, sed la okcidentanoj faris tion. Eblas pro la profunda koruptemo de korteganoj kaj imperiestraj oficistoj.

Post la barbareca dua mondmilito kaj amasoj da viktimoj kaj domaĝoj fare de la Japanoj, Usono malhelpis, ke Japanujo pagas ankaŭ nur partan domaĝo-kompenson al la Ĉina Popola Respubliko. Usono celis eviti, ke la regantaj komunistoj ricevus ian subtenon. La viktimoj kaj la domaĝoj ne-gravis, gravis por Usono nur malhelpi Ĉinojn, kiuj ne pretis akcepti la hegemonion de Usono.

Hodiaŭ Ĉinujo estas eksterordinare granda ekonomia potenco. Ĉinoj aĉetas firmaojn, entreprenojn, domojn, tutajn stratojn ktp. en la tuta mondo. Ĉinujo posedas nun ankaŭ la plej grandan havenon de Greklando kaj planas pligrandigi ĝin. Mi konjektas, ke ni, Eŭropaj kaj Usonaj blankuloj, nun devas pagi la fakturon pro nia tiama aroganteco kaj la ĉantaĝoj de la Ĉina popolo.

El mia bretaro pri Ĉinujo

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s